>23-3692
TutmondigoT
la longa^ojo
numero 215-216 (2006:5-6)
\mT t
Jl 1
•\jl.
^^■lH|^HL . „. .jr_ ^^^^^H^HL^V"/... . . JLT jj.\ttK ^^Hjj
m
1 - . i.
Saluton! Ĉi-foje Kontakto estas duoble pli
dika ol kutime: ni kunigis la kvinan kaj la
sesan numeron en unu grandan kajeron,
kiu temas samtempe pri du temoj:
Tutmondiĝo kaj Amo. Tion ni faris pro tio,
ke mia laboro en la Ruĝa Kruco lasas tre
malmulte da tempo, kaj do ni devis rekap-
ti la aperritmon de la revuo. Sed espere-
ble, ĝuste en tiu ĉi duobla numero vi trovos
duoble pli da artikoloj, kiuj interesas vin!
Malfermas tiun ĉi numeron artikolo pri la
mondvojaĝanto, kiu estas jam konata al multaj Kontakto- legantoj pro la artiko-
lo en Kontakto 2005:6. Temas pri italo Marino Curnis, kiu komence de 2006
komencis sian eksterordinaran vojaĝon. Kompletigas la vojaĝan temon artiko-
leto pri Pasporta Servo.
Verŝajne, pri tutmondiĝo ekzistas same multe da opinioj, kiom da homoj
ekzistas. En tiu ĉi numero ni strebis prezenti kiel eble plej diversajn vid-
punktojn kaj sintenojn rilate al tiu ĉi fenomeno, kiu vole-nevole tuŝas nin
ĉiujn. Al la temo de tutmondiĝo kontribuis aŭtoroj el pli ol deko da landoj,
kun tre diversaj (foje tre malsamaj, foje kompletigaj) opinioj pri tutmondiĝo
kaj diversaj fenomenoj, ligitaj al ĝi.
Parolante pri tutmondiĝo, ne eblas ne mencii ankaŭ multajn interesajn
interretajn iniciatojn - ja dank’ al la interreto ni estas ligitaj al la tuta
mondo, kaj eble ĝuste en la reto plej bone sentiĝas bonaj flankoj de la tut-
mondiĝo. En tiu ĉi numero ni parolas pri la nova projekto de TEJO - ret-
paĝaro Kunlaboru, pri vikioj kaj ankaŭ pri Projekto Gutenbergo.
La dua duono de la revuo estas tre romantika: ja temas pri amo.
Malfermas tiun parton artikolo pri eksterordinara virino el Hindio, kies
nomo mem sonas preskaŭ kiel amo - Amma. Ŝi amas la tutan mondon, kaj
la tuta mondo amas ŝin. Daŭrigas la temon artikolo pri alia eksterordinara
homo, kiu malgraŭ sia handikapeco sukcesis trovi sian “duonon”.
La sekvaj du artikoloj estas eseoj verkitaj de Johan Valano (multaj mal-
novaj legantoj de Kontakto certe bone memoras tiun nomon!) kaj famega
Claude Piron; tiuj ĉi eseoj majstre priskribas esencon de amo - kaj mon-
tras la vojon al ama feliĉo. Atendas vin ankaŭ interesa (por kelkaj, certe,
kontraŭdira) opinio pri poligamio, enigma artikoleto el Nepalo, du neordi-
naraj beletraj rakontoj kaj atentokapta vojaĝa rakonto el Afganio. Krome,
ankaŭ ĉi-foje atendas vin amuzega komikso pri Rat-Man - kaj ŝatantoj de
sudoko trovos sian enigmon ĉi-numere!
Agrablan legadon - kaj feliĉajn festojn!
P.S. Bv. ne forgesu rekotizi por UEA/TEJO-membreco kaj/aŭ por
Kontakto en 2007 (vd. la novan kotiztabelon sur p. 31).
abono de
Kiel sendi kontribuojn al Kontakto?
✓ sendu prefere tekston originale verkitan en Esperanto aŭ
foton/bildon memfaritan
✓ se vi sendas tradukon, bv. indiki la originajn fontojn, lingvon
kaj aŭtoron. Ĉe fabelo indiku, ĉu ĝi estas popola (kaj de kiu
popolo) aŭ verkita de vi
✓ Kontakto ne estas movada revuo, do ne sendu al ĝi pri-
movadajn raportojn!
✓ indiku, ĉu via artikolo jam aperis, aŭ estas proponata
al alia revuo
✓ fotoj devas esti bonkvalitaj, ne gravas ĉu nigrablankaj,
ĉu koloraj. Ne forgesu aldoni la nomon de la artisto aŭ de
la fotinto!
✓ dikajn kovertojn prefere sendu registritaj.
✓ rete bv. sendi vian artikolon kiel kutiman retmesaĝon
aŭ RTF (bv. uzi x-kodon por supersignaj literoj); bildojn -
kiel JPEG (150-300 dpi)
✓ ilustraĵoj kaj adresoj en la interreto, kiuj rilatas al via
temo, estas tre bonvenaj! Koran antaŭdankon!
<ENHAVO>
Itala Donkiĥoto en Krimeo (Jefim Zajdman, Ukrainio).3-4
Pasporta Servo servas al ĉiuj!
(Bernhard Maŭerer, Germanio).4
Unu planedo - unu “lando”! La politikaj aspektoj
de tutmondiĝo (Ronald J. Glossop, Usono).5
Fenestro al la tutmondiĝo
(Aneta Muhlemann, Svislando).6-7
Tutmondiĝo aŭ tutmondigo? (Jose Salguero, Flispanio).7
Esperanto prezentita dum konferenco pri tutmondiĝo
en Oslo (Douglas Draper, Britio/Norvegio).7
Eklaboru! (Judith Meyer, Germanio).8
Vikioj - pli ol Vikipedio (Chuck Smith, Usono/Germanio).8
Justa komerco en Afriko (Maarten Deprez, Belgio).9
La Liberŝtata Projekto (Steve Cobb, Usono/Rusio).10-11
Vendopovo (Ken Schoolland, Usono).11-12
“Verda lingvo” por verda junularo
(Indiano, Rusio; Igor Chyra, Slovakio).13-14
Projekto Gutenbergo
(intervjuo kun Roberto Read, Usono).14-15
Por ŝatantoj de sudoko (Dmitrij Cibulevskij, Ukrainio).15
Loka Agendo 21: surloka civitana agado
(Manfred Westermayer, Germanio).16-17
Anna Politkovskaja: Ŝia vivo estis batalado, ŝia morto - venko
(Indiano, Rusio).18
Mistero: vitro, kiu venas... el la kapo?
(Navin Lal S’restha, Nepalo).18
La patrino, kiu oferas nur simplajn brakumadojn
(Daniele Binaghi, Italio).19
Malgraŭ suferoj - ami! (Etsuo Miyoshi, Japanio).20-21
Arto ami: arto feliĉi (Johan Valano, Svislando).21-22
La sinsekvaj ŝtupoj de amo
(Claude Piron, Svislando).23-24
Poligamio? Kial ne?!
(Manfred Westermayer, Germanio).25
Ribelo de artefaritaj floroj (Saliko, Finnlando).26-27
El la taglibro
(Dmitrij Cibulevskij, Ukrainio).28-29
Recenze: Supernova (Paŭlo Moĵajev, Ukrainio).30
Rat-man en Esperanto!.30
Amo, ĉu granda aŭ malgranda vorto?
(Guillermo Bes Salazar, Kubo).31
Informe.31
Mia lasta vojaĝo en Afganion
(Saidnabi Saidilhomzoda, Taĝikio).32
Fotoj sur la kovrilo: Fukuda Tosihiro, Japanio (dum vizito al Afganio).
Temoj de Kontakto en 2007
2007:1. MITOJ. Limdato: 10-an de januaro.
2007:2. LIBERO. Limdato: 10-an de februaro.
La temoj de la sekvaj numeroj ankoraŭ ne estas deciditaj.
Proponu vian temon! Ĉiuj viaj artikoloj, ideoj, konsiloj,
rimarkoj estas pli ol bonvenegaj kaj tre bezonataj! Kontaktu
la redakcion laŭ la adreso: Kontakto, 16800 Phillips Rd.
Alpharetta, GA 30004 Usono; ret-adreso:
<kontakto@tejo.org>.
Kontakto : Dumonata socikultura revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), eldonata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Fondita en
1963. N-ro 215-216 (2006:5-6), 43-a jarkolekto. ISSN 0023-3692. Legata en ĉ. 90 landoj. TTT-paĝo: <http://www.tejo.org/eldonoj.jsp>. Eldonanto (admin-
istrado, abonoj, anoncoj): UEA: ISI Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel.: +31 10 436 10 44, fakso: +31 10 436 17 51; ret-
adreso: <uea@inter.nl.net>. Redakcio: Kontakto, 16800 Phillips Rd. Alpharetta, GA 30004 Usono; ret-adreso: <kontakto@tejo.org>. Redaktoro. grafikisto:
Eugenia Amis (Ukrainio/Usono). Vic-redaktoroj: Joel Amis (Usono) kaj Paŭlo MoĴajev (Ukrainio). Ĉef-korektisto: Paŭlo MoĴajev (Ukrainio). Presado: Skonpres,
Bydgoszcz (Pollando), ret-adreso: <skonpres@poczta.onet.pl>. Konstantaj kunlaborantoj: Joel Amis (Usono), Tatjana Auderskaja (Ukrainio), Etsuo Miyoshi
(Japanio), Saliko, (Finnlando), Jefim Zajdman (Ukrainio). Facillingvaj artikoloj estas verkitaj en la niveloj tre facila kaj facila , laŭ la vortolisto de Kontakto. Tiu
listo aperas kun la unua numero ĉiujare. Anonctarifo: Tutpaĝa 350 EUR, 1/2-paĝa 190 EUR, 1/4-paĝa 100 EUR, 1/8-paĝa 55 EUR, 1/16-paĝa 30 EUR.
Anoncoj sur kovrilpaĝoj kostas duoble. Por E-organizaĵoj 50% da rabato. Varbantoj de ekstermovadaj anoncoj ricevas makleraĵon de 30 %. Por anoncoj bv. kon-
takti UEA. Anoncetoj: por Anonctabulo kostas tri internaciajn respondkuponojn por dek vortoj. Bv. sendi rekte al la redakcio aŭ al UEA. Abontarifo: varias
laŭlande. Petu informojn de UEA. Malfortvidantoj: povas ricevi voĉlegitan eldonon senpage. Sendu du 60-minutajn kasedojn al Elise Lauwen, Fort
Alexanderstraat 16, NL-5241 XG Rosmalen, Nederlando. Kontakto en radioj: Regiono / tempo (UTC) / metroj / frekvencoj (kHz)): Radio Havano (Kubo)
Okcidenta kaj Norda Ameriko kaj Pacifika Azio/ 7:00/31/9 820; Tuta Ameriko kaj Karibio / 15:00, 23:30/25/11 760; Eŭropo Mediteranea/ 19:30,
22.00/21/13 715; <http://216.138.240.229/rc4> (je la 15a horo UTC), <http://roi.orf.at/esperanto/es_demand.html> (laŭ mendo tra la servilo de Austria
Radio Internacia). Pola Radio: elsendoj:13:30/41,23/7 275; ripetoj: 18:00/42.07/7 130; 20:00 kaj 9:30 sekvan tagon (nur per satelito). La satelita ricevo
eblas per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekvenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz.
<http://www.wrn.org/ondemand/poland.html>, <http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp>, <http://start.at/retradio>
La redakcio kaj la eldonanto ne respondecas pri la opinioj de unuopaj aŭtoroj.
2
safutonL
numero 215-216 (2006:5-6)
Itala Donkiĥoto e
| Marino Curnis | S.
Jefim Zajdman, Ukrainio
Kiam oni demandas lin pri la
celo de lia kvinjara mondvo-
jaĝo, li respondas: “Por pruvi,
ke veraj limoj inter popoloj
estas ne politikaj, sed kulturaj.
La unuajn eblas trairi, la kul-
turajn endas studi por inter-
proksimigi la popolojn”. Ĝuste
tial li elektis tiel malfacilan
manieron de la kvinjara mond-
vojaĝo - la piediran. “Kiam oni
paŝas, - klarigas li, - ĉiu preteri-
ranto povas aliri, eĉ kuniri, kon-
versacii, inviti gasti al sia hejmo.
Sekve aperas la eblo studi kul-
turojn de diversaj popoloj”.
Pri Marino Curnis, itala mond-
vojaĝanto, mi eksciis antaŭ
komenco mem de lia vojaĝo (vidu
KoNTAKTOn 210, 2005:6). Inter la
lokoj, kiujn li planis preteriri, estis
ankaŭ mia urbo Jalto, fama ripoz-
centro ĉe la Nigra Maro en
Krimeo (Ukrainio). Tial mi tuj
komencis agiti lin viziti la urbon
kaj esti gasto de la ĉi-tiea junulara
E-klubo “Tero”. Tuj kiam li
transpaŝis la limon de Ukrainio,
mi ekkontaktis lin rete. Rezulte,
kiam li atingis Krimeon, en ĉiu
loko, kie li planis noktumi, lin
gastigis esperantistoj aŭ iliaj
familianoj.
La paŝado komenciĝis laŭlonge
de la okcidenta marbordo de
Krimeo. Mi sciis, ke de Eŭpatorio
li paŝos suden al Sebastopolo kaj
preteriros lokon, kie ĉiusomere
okazas populara barda tendaro.
Tiel naskiĝis la ideo organizi
viziton de esperantistoj al la ten-
daro propagandcele kaj uzi por tio
ankaŭ Marino-n. Li sciigis nin per
poŝtelefono, ke li estas kun
“bagaĝo sur radoj”. Veninte la
rendevuan lokon ĉe marbordo, ni
vane serĉis homon kun valizo sur
radetoj. Helpis iu knabo, kiu vidis
lin ĉe ŝoseo kaj alkondukis nin
tien. Tiam mi komprenis, kial mi
ne povis trovi lin. La bagaĝo sim-
ilis al ĉareto sur unu granda rado,
kiun Marino tiras kiel rikiŝisto.
Krome, “ĉe-mare” por li signifis
proksiman ŝoseon, kie li povis
paŝi ne sur la sablo. Mi aliris kaj
demandis ruse, ĉu li scias, kie
estas barda tendaro. Li respondis
ruse, ke li mem delonge serĉas
ĝin. Post tio mi diris Esperante
“ankaŭ ni” kaj ni ambaŭ ridis. Tiel
ni konatiĝis.
Pri la ĉareto necesas rakonti
aparte, ĉar ĝi aspektis tre impone
kaj altiris rigardojn de scivolemaj
preterpaŝantoj. Gi pezas kun la
bagaĝo ĉ. 30 kg kaj surhavas sun-
baterion por ŝargi la poŝtelefonon.
La ĉareto estas sponsoraĵo de iu
usona firmao, kiu volis elprovi
ĝian staton dum longa vojo. Sed
la ĉareto rompiĝis jam en Italio,
kaj necesis ŝanĝi aluminian
tubon, sen kiu ĝi estus senutila.
En Ukrainio Marino ŝanĝis ĝin
denove je pli fortika fera tubo.
Malfruvespere en la tendaro
oni donis al ni la eblon prezenti
nin ĉe la lignofajro, ĉirkaŭ kiu
sidis ne malpli ol 200 homoj. La
grupo estis 10-persona, kaj krom
la krimeanoj kaj kievanoj ĉeestis
siberianino. Marino venis kun la
ĉareto. Post rakonto pri
Esperanto kaj plenumo de kelkaj
Esperantaj kantoj oni superŝutis
Marino-n per demandoj. La
junulinoj, certe, interesiĝis, ĉu li
havas edzinon. Post la nea
respondo venis, kompreneble, la
alia demando - ĉu li havas
fianĉinon. La jesa respondo
mirigis ĉiujn: ĉu ŝi atendos lin
dum kvin jaroj? “Jes, - respondis
li firme, - kaj krome ŝi alflugos
ĉiun trian monaton”. Virino el
Italio, leginte pri Marino, skribis
al li, kiam li piediris Hungarion,
petante la permeson kuniri dum
du semajnoj en Rumanio. Marino
konsentis, kaj baldaŭ komprenis,
ke ŝi estas lia sorto. Mi ofte vidis
lin verkanta poeziaĵojn en la itala
por ŝi.
La fina demando de la publiko
numero 215-216 (2006:5-6)
.tutmondiĝo _I
estis por mi surpriza: “Kial la tradukisto
ne uzas Esperanton”? Mi ege miris, ĉar mi
opiniis, ke ĉiuj komprenas, ke ni parolas
ja en Esperanto, ne en la itala.
Post dutaga estado en la tendaro ni dis-
veturis al niaj loĝlokoj, sed Marino
ekpaŝis al Sebastopolo, kaj post du tagoj li
jam venis en Jalton. Ĉi tie li komence
gastis ĉe mi kaj poste translokiĝis en la
apudan loĝ-lokon Misĥor, por ekverki en
izoleco la unuajn ses ĉapitrojn (laŭ la
nombro de la landoj, kiujn li jam vizitis)
de la estonta libro.
Marino estas tre modesta, neparolema
homo. Respondante al demandoj, li ride-
tas kaj kvazaŭ pardonpetas. Lia ŝatata
heroo estas Donkiĥoto. Li eĉ similas tiun
vizaĝe: la samaj lipharoj kaj barbeto. Li
parolas kelkajn lingvojn. La rusan li bone
komprenas kaj, se necesas, li povas klari-
gi, kion li volas.
Ni plene uzis lian estadon en Jalto por
propagandi la Lingvon: ni organizis
renkontiĝon kun li en angla lernejo kaj du
televid-intervjuojn; enkvarĵurnaloj aperis
artikoloj kun elokventaj titoloj: “De
Romo piede ĝis Krimeo”, “Piede dum
kvin jaroj de Italio al Japanio kaj reen” kaj
“Italan vojaĝanton oni prirabis en Kievo
kaj ne enlasis Rusion”. La afero estas, ke
li devis veturi en Kievon por pripagi en
doganejo la komputilon, senditan el Italio
remburse, kaj por ricevi vizojn al Rusio
kaj Kartvelio. En la doganejo li devis pagi
500 eŭrojn, sed sekvatage en metroo oni
ŝtelis 150 eŭrojn kaj, kio pli gravas - la
pasporton. La ordeno, kiun li ricevis de la
itala prezidento komence de la vojaĝo,
helpis plirapidigi la ricevon de la nova
pasporto en la itala ambasadejo, sed
ankaŭ iom kostis. Lin konsolis nur la 10-
taga vizito de la fianĉino al Kievo.
Kompense, li ĝuis la estadon en
Krimeo, kie li aktive pasigis pli ol mona-
ton. Speciale por li ni organizis kelktagan
turistan marŝon laŭlonge de la orienta
marbordo de Krimeo. Vespere, tagon
antaŭ lia forveturo, multaj klubanoj
kolektiĝis por adiaŭi lin, kaj sekvamatene
kelkaj eĉ piediris, akompanante lin ĝis la
eksterurba haveno.
Bernhard Maŭrer, Germanio
<Bernardo@EsperantoLand. de>
Kiam mi en la jaro 1976
unuafoje aŭdis pri la Pasporta
Servo, mi tuj entuziasmiĝis kaj
tuj aĉetis la aktualan adresli-
bron. Tiam la libro havis nur 20
paĝojn kaj konsistis fakte el
kopiitaj folioj, kunmetitaj kiel
libreto. De tempo al tempo mi
uzis la servon, plejparte ene de
Germanio. Mia posedo de
Esperanto estis tiam tre mal-
bona. Nu, mi konis la vorton
“Saluton”, la bazojn de
Esperanto kaj mi posedis du
vortarojn - tio estis tre grava
por mi tiam! Ene de Germanio
mi ja krokodilis kaj se mi foje
estis eksterlande, mi klopodis
interparoli pere de miaj vortaroj.
En lajaro 1991 mi ekhavis pli
grandan loĝejon (kun du ĉambroj
anstataŭ unu) kaj mi decidis far-
iĝi gastiganto. Mi faris tion, ĉar
mi volis iom kontribui al tiu bona
projekto, sed mi neniam kredis,
ke iu vere venos al mi. Eraro! Tre
baldaŭ mi akceptis la unuajn
gastojn. Mi ricevis invitojn al rec-
iprokaj vizitoj, mi ricevis leterojn,
kiujn mi volis respondi kaj tiel
plu. Dank’ al tio mi lernis paroli
en Esperanto flue, ĉar mi ja kon-
stante devis okupiĝi pri
Esperanto.
Do mi konstatis, ke Pasporta
Servo servas al ĉiuj:
1. Al la gastiganto, ĉar li/ŝi
ricevas interesajn gastojn kaj
se la gastiganto ankoraŭ estas
komencanto, la gastigado
estas la plej bona maniero pli-
bonigi la scion de Esperanto!
2. Al la gasto, ĉar li ne devas
iri en multekostan hotelon, kie
li eble neniun komprenas kaj ne
povas kompreniĝi.
3. Al la loka Esperanto-
grupo, ĉar la gastoj ofte vizitas
la kunvenojn, se hazarde io
okazas en la sama tago, kiam
la gasto estas en la urbo. Do tio
ja certe vivigas la Esperanto-
vivon.
4. Al Esperanto, ĉar se la
gastiganto konstante prezentas
al siaj amikoj (kolegoj, najbaroj,
ktp.) interesajn gastojn, iu el ili
verŝajne ekvolos lerni
Esperanton, ĉar ankaŭ ili
deziros esti kapablaj interparoli
kun la estontaj gastoj.
Laŭ miaj observoj, antaŭe oni
lernis Esperanton plejparte por
plibonigi la mondon. Hodiaŭ pro
la samaj motivoj la lingvon ler-
nas ne multaj. Hodiaŭ oni ler-
nas Esperanton, ĉar oni
- volonte lernas lingvojn kaj
scivolas pri Esperanto;
- volonte akceptas la avan-
taĝojn, kiujn Esperanto kaj la
Esperanto-movado donas.
Mi kredas, ke la dua grupo
estas pli granda, kaj ke
Pasporta Servo prezentas unu
el tiaj gravaj avantaĝoj de
Esperanto.
Jes, hodiaŭ la adreslibro de
Pasporta Servo ne plu havas
20 paĝojn, la eldono de 2006
havas 187 paĝojn, kaj prezent-
as al la posedanto 1320
adresojn el 92 landoj. Do, vi
povas vidi, ke tiu projekto ege
kreskis.
Kaj mi estas konvinkita, ke la
projekto Pasporta Servo povus
kreski eĉ pli, se pli da esperan-
tistoj vidus la gravecon de la
projekto. Ekzistas ankoraŭ
multe da esperantistoj, kiuj ofte
akceptas gastojn, sed ne volas
iĝi gastigantoj en Pasporta
Servo. Mi persone tion ne kom-
prenas, sed eble pri tio kulpas
iuj miskomprenoj? Eble tiaj
homoj pensas, ekzemple, ke ili
devos akceptadi ĉiujn dezirant-
ojn. Sed ja ne, PS ne funkcias
tiel. La gastoj devas peti la kon-
firmon pri la akcepto, kaj la
gastiganto povas rifuzi al even-
tuala gasto, se estas iu kaŭzo
por tio (ekzemple, se en tiu
tempo la gastiganto ne estas
hejme).
Mi tre petas vin, kara legan-
to, se vi povas akcepti gastoQ)n
en via loĝejo aŭ domo, bonvolu
aliĝi al la Pasporta Servo kiel
gastiganto. Vi ne nur ricevos
interesajn gastojn laŭ viaj pro-
praj kondiĉoj, sed vi ankaŭ raj-
tos senpage* ricevi la adresli-
bron kaj senpage uzi la servon.
Vi povas aliĝi kiel gastiganto
rete, se vi vizitos la hejmpaĝon
de Pasporta Servo ĉe
<http://www.tejo.org/ps/ps_
lingv/ps_eo.htm>. Vi povas
aliĝi ankaŭ papere, se vi skri-
bos poŝte al la administranto
de PS: Derk Ederveen,
VVestenburgstraat 15, NL-2275
XR Voorburg.
Miajn personajn spertojn pri
la Pasporta Servo vi povas legi
en la Esperanto-parto de mia
hejmpaĝo ĉe <http://www.fen-
net.de/~eal448>.
La aŭtoro de tiu ĉi artikolo
estas la landa organizanto de
PS en Germanio.
* kvankam la gastigantoj de PS
rajtas je senpaga ekzemplero
de la libro, se vi havas la eblon
pagi por la libro, tamen estas
preferinde pagi. PS ne
enspezas monon per vendado
de la adreslibroj, sed ĝi ja
bezonas monon por pagi la kos-
ton de presado kaj dissendado
- Red.
numero 215-216 (2006:5-6)
-tutmondiĝo-
Unu planedo - unu “lando”!
La politikaj aspektoj de tutmondiĝo
Ronald J. Glossop, Usono
La aspekto de tutmondiĝo, kiu
multe interesas min, estas ĝia
rilato al politikaj aferoj.
Efektive, estas stranga afero al
mi, ke oni povas multon legi
pri la ekonomiaj kaj kulturaj
aspektoj de tutmondiĝo, sed
ne multe pri la politikaj aspek-
toj. Mi opinias, ke ĉi tie ekzis-
tas tre gravaj demandoj. Kiel
la tutmondiĝo influas kaj
influos la agadojn de landaj
registaroj kaj internaciaj
organizoj kiel la Unuiĝintaj
Nacioj kaj la Monda Organizo
pri Komerco? Kiel la tut-
mondiĝo influos la internaci-
ajn neregistarajn organizojn?
Kio devus okazi rilate al la
monda politika situacio?
lom da historio
Dum la 16-19-a jarcentoj post
Kristo en Eŭropo la nacio-ŝtatoj
iĝis la ĉefaj politikaj strakturoj.
La Tridekjara Milito, kiu finiĝis
per la Traktato de Vestfalio
(1648), estas ofte konsiderata kiel
la komenco de la moderna nacio-
ŝtata sistemo. Tiu milito komen-
ciĝis kiel religia milito, sed
finiĝis kiel milito, en kiu kelkaj
reĝlandoj batalis kontraŭ aliaj
reĝlandoj. En la 18-a jarcento
evoluis aparta sento de naciismo,
tiel ke en la usona kaj la franca
revolucioj soldatoj batalis ne por
sia reĝo, sed por sia lando.
Dum la 19-a jarcento evoluis
nova tendenco krei internaciajn
organizaĵojn por trakti problem-
ojn, kiuj transiris landlimojn. Oni
establis plurajn internaciajn orga-
nizaĵojn: neregistarajn, kiel la
Internacian Ruĝan Krucon
(1864), kaj registarajn, kiel la
Internacian Telegrafan Union
(1865), la Internacian
Meteorologian Organizaĵon
(1873), kaj la Ĝeneralan Poŝtan
Union (1874). Kiel scias ĉiuj
esperantistoj, ĝuste dum ĉi tiu
periodo Doktoro Zamenhof eldo-
nis sian libron, kiu prezentis “la
internacian lingvon” al la mondo.
Dum la 20-a jarcento ĉi tiu
internaciismo havis ĉiam pli da
influo. Post la Unua Mondmilito
oni starigis la Ligon de Nacioj, la
unuan ĝeneralan internacian
organizaĵon. Post la Dua
Mondmilito oni kreis la
Unuiĝintajn Naciojn kaj ankaŭ
multajn aliajn novajn internaci-
ajn organizaĵojn, registarajn kaj
ne-registarajn. Pro novaj aferoj,
kiel internaciaj radiaj kaj televi-
daj elsendoj, rapida long-distan-
ca vojaĝado per reakciaj
aviadiloj, sen-landlimaj fotoj de
la Tero, faritaj el kosmo, kaj la
evoluo de interreto, la graveco de
la landlimoj iom post iom mala-
peras. Anstataŭe, iom post iom
venas la epoko de tutmondiĝo.
La nuntempo
Ni nun spertas gravan trans-
iron en nia vivmaniero: de la
internaciismo de la 19-a kaj
20-a jarcentoj al la terglobismo
de la 21-a jarcento. Ĉu oni
rigardas al komerco, komunika-
do, sportoj, distrado, kulturo,
turismo aŭ iu ajn alia kampo,
oni povas vidi, ke ni komencas
vivi en tergloba komunumo, kie
la landlimoj ne plu estas tiel
gravaj. Ni moviĝas preter inter-
naciismo, en kiu la landaj regis-
taroj ĉiam estas perantoj inter la
homoj de diversaj landoj. Pro la
novaj iloj de komunikado kaj
transporto, nun evoluas nova
speco de la mondo, kie individ-
uaj homoj de malproksimaj
lokoj interagas rekte unu kun la
alia. Ni esperantistoj estas
aparte bonŝancaj, ĉar ni havas
komunan lingvon por uzo en tia
tutmonda komunumo.
Do, kio okazas kaj devus
okazi rilate al niaj politikaj
instancoj? Iom post iom la
influo de la UN kreskas, mal-
graŭ la malkooperaj agadoj de la
nuntempa registaro de Usono.
La influo de diversaj internaciaj
organizoj (registaraj kaj neregis-
taraj) multe kreskas, aparte
rilate la liveradon de bezonataj
materialoj al viktimoj kaj la pro-
tektadon de homaj rajtoj. Eĉ plu
aperas novaj gravaj instancoj,
kiel la Internacia Marfunda
Aŭtoritato, la Internacia
Tribunalo por la Juro de la
Maroj, kaj la Internacia
Krimtribunalo (denove malgraŭ
la agadoj de la nuntempa regis-
taro de Usono).
Tamen ankoraŭ mankas sufiĉe
da mono por trakti gravajn
grandajn terglobajn problemojn.
Ni bezonas novajn metodojn por
akiri pli da mono por subteni
tian laboron. Kvankam la
Unuiĝintaj Nacioj povas iom
helpi, ĝi ne estas vera registaro.
Ĝi ne povas kolekti impostojn,
kaj ĝi ne povas fari leĝojn. Ĝi
estas nur organizo de la landaj
registaroj ,fare de la landaj regis-
taroj, kaj por la landaj registaroj.
La landaj reprezentantoj ĉe la
UN celas antaŭenigi la nacian
intereson de siaj nacio-ŝtatoj, ne
la bonfarton de la tutmonda
komunumo. Aliflanke, multaj
neregistaraj organizoj celas la
bonfarton de ĉiuj homoj, sed ili
devas dependi de necertaj, ofte
tre malgrandaj, kontribuaĵoj de
ne-registaraj fondusoj kaj mal-
multaj individuoj.
Kio por futuro?
Nia situacio postulas pli
bonan sistemon. Nia tergloba
Ĉe la UN-oficejof
komunumo devas havi ter-
globan politikan organizaĵon,
tutmondan registaron. Ni
bezonas demokratian mondan
federacion , kiu pritraktos la
problemojn de la tutmonda
komunumo. La landaj registaroj
ankoraŭ povus ekzisti, sed ili
enfokusigos sian atenton al tiuj
problemoj, kiuj ekzistas interne
de la landaj komunumoj. Nur tia
federacia sistemo povus limigi
la influon de kelkaj potencaj
landaj registaroj (kiel Usono),
kiuj povas superregi la nuntem-
pan internacian sistemon,
inkluzive de la UN kaj aliaj
intemaciaj organizaĵoj.
Kial ĝis nun ni ne havas tian
tergloban registaron? Ĉar la
konscio pri la nova tutmondiĝo
ankoraŭ ne estas sufiĉe forta por
instigi homojn forĵeti la
arkaikan ideon pri la nacia
suvereneco. Ĝis nun la nova tut-
mondismo ne povas subigi la
tradician naciismon. La sinteno
de multaj homoj restas: ni estas
pretaj elspezi multe da mono
por naciaj militistaj aferoj, sed
ne por dividi iom da nia abundo
kun aliuloj, kiuj ne loĝas en nia
lando kaj kiuj estas “malsamaj
specoj de homoj”. Aliflanke,
multaj homoj simple ne kon-
statas, kiel gravaj estas la poli-
tikaj aferoj. Ili ne volas “malpu-
rigi la manojn” en politiko, ili ne
komprenas, ke multaj problemoj
de nia tergloba komunumo plu
restas nesolvitaj pro manko de
fortaj tutmondaj instancoj,
inkluzive de demokratia tutmon-
da registaro.
Estas vero, ke niaj landaj
komunumoj bezonas demokrati-
ajn registarojn, kiuj laboros por
la bonfarto de ĉiuj civitanoj en
la lando. La tutmondiĝo devas
montri al ni, ke nia tutmonda
komunumo same bezonas
demokratian registaron, kiu
laboros por la bonfarto de ĉiuj
homoj sur la tuta Tero.
La aŭtoro de la artikolo estas
emerita profesoro de filozofio (Sud-
llinojsa Universitato ĉe Edŭardsvi-
lo), prezidanto de Amerika Asocio
de Instruistoj de Esperanto kaj
direktoro de la organizaĵo Infanoj
ĉirkaŭ la Mondo <www.icxlm.org>.
numero 215-216 (2006:5-6)
.tutmondiĝo _I
Aneta Muhlemann, Svislando
Oni daŭre parolas pri tutmondiĝo. Ĝi
aperis kiel giganto sen koro kaj animo,
kies sola zorgo estas forvori senkom-
pate la identecon de kulturo kaj
samtempe elimini la plej malfortajn
individuojn. Nu, kia estas la situacio
envere?
Tutmondiĝo - ĉu nur ekonomia
procezo?
La nocio mem pri tutmondiĝo unuafoje
aperis antaŭ duonjarcento. Jam
dekomence ĝi rilatis unuavice ekonomion,
kiu ĝis nun tenas la torĉon de tutmondiĝo.
La mobileco, kiun sekvigas tutmondiĝo,
ebligas optimumigi la investojn.
Kompreneble, tutmondiĝo donas konsid-
erindajn avantaĝojn ne nur al mon-cirku-
lado, sed ĝis nun multaj demandoj restas
flankenŝovitaj pro troa atento al
ekonomio.
Unue, necesas pritrakti kun ĉiuj intere-
satoj ĉirkaŭ la internacia ronda tablo la
problemojn pri la medio (ekologio, polua-
do ktp.). Jam urĝe necesas fari bonajn kaj
ĝustajn decidojn rilate klimaton, ozon-
tavolon kaj naturajn riĉaĵojn (unuavice -
akvon, kiu jam nun estas malfacile akire-
bla por 1,5 miliardoj da individuoj).
Due, aldoniĝas la sociaj demandoj.
Temas pri reguligo de la malekvilibroj
kaŭzitaj de la homaro (politikaj tensioj,
militoj, ekscesaj migradoj ktp.). Ĉiu
unuopulo devus rajti libere moviĝi, elekti
lokon por loĝi, vivi, labori. Ĉu ne paradok-
sas, ke havaĵoj, kapitaloj kaj informoj
libere vagas, dum homoj ne posedas tiun
liberon? Necesas ankaŭ redukti
malriĉecon kaj malsaton en la mondo.
La tria gravega temo estas la savo de
kulturo. Necesas lukti kontraŭ malriĉiĝo
kaj unuformiĝo. Interne de la spiralo de
tutmondiĝo la ŝoko, kaŭzita de interkul-
turaj miskomprenoj, ŝajnas neevitebla.
Tial necesas veni al universala konsento
pri certaj etikaj valoroj kaj reguloj. Temas
pri homaj rajtoj, etika kodo k.s.
Atentindas ankaŭ la fakto, ke certaj limoj,
altruditaj de etikaj konsideroj, estas ofte
forpuŝataj de ekonomia logiko, kio tute ne
ĉiam estas bona.
Nia mondo ne vendendas
Bedaŭrinde, la vojo, kiun nun iras tut-
mondiĝo, ne akcentas tiujn punktojn. Eĉ
male - per sia koncentriĝo al nura
ekonomio ĝi prezentas gravajn danĝerojn
kontraŭ la homa sekureco kaj kontraŭ la
daŭra evoluo. Komercistoj (ankaŭ la
estroj de la Monda Organizaĵo pri
Komerco - MOK) interesiĝas unuavice
pri rapidaj profitoj, ne pri la daŭra evoluo;
dum al aliaj internaciaj organizaĵoj (ekz.,
pri sano, laboro aŭ eduko) ofte mankas
bona internacia kunlaboro. Malgraŭ tio,
ke la MOK-respondeculoj senlace ripetas,
ke profito kaj konkurenco kaŭzas ekono-
mian kreskadon favore al la tuta loĝan-
taro, sufiĉas eĉ supraĵaj observoj por kon-
stati, ke la meza klaso en la tuta mondo
tendencas malaperi, ke la abismo inter
riĉuloj kaj malriĉuloj plu kreskas.
La trofavorigo de la ekonomio minacas
per universaligo de la plej sukcesaj
ekonomioj - unuavice de la usona, kio
kaŭzos (kaj kaŭzas jam nun) univer-
saligon de la usona politika sistemo kaj de
la usona lingvo, kiu en la internacia
komunikado transformiĝas plejparte en
degenerintan, preskaŭ brutalan anglaĉan
lingvon, kiu ofte neniel sukcesas solvi la
problemon de komunikado pro sia
neklareco kaj plursenceco.
Pro superregado de la angla aperas alia
maltrankviliga demando: ĉu la homaro
iras al unuformeco? Ja interproksimiĝo de
la kulturoj pro tutmondiĝo plifaciligas la
intermiksiĝon, kio malgrandigas la diver-
secon. A1 tio aldoniĝas la “kutimo” vivi
laŭ la usona maniero. Ajnokaze,
unuformiĝo de moroj kaj kulturoj ne ŝaj-
nas ĝojiga.
Por alia mondo
Alimondistoj volas alternativon al la
ludreguloj de la komerca mondo. Ili batas
la alarman sonorilon por averti pri la
danĝeroj de tro rapida tutmondiĝo. Laŭ
ilia konstato, nun la planedo kaj ties indi-
viduoj estas konsiderataj nur kiel varo.
Ankoraŭ pli maltrankvilige estas, ke la
tutmondiĝo rekte dependas de neniu - nek
ŝtata, nek superŝtata - strukturo.
Konsiderante tion indas demandi sin, kiu
vere tenas la povon.
La alimondistoj certas, ke eblas ankoraŭ
postuli ŝanĝojn por la bono de la homaro
kaj indas lukti por ili. Tamen, estas naive
ataki tutmondiĝon kaj postuli ĝian
haltigon. Estas efektive tute logike, ke la
disvolviĝo okazu en la monda skalo.
Televido, vojaĝoj kaj interreto ĉiukaze jam
konsciigis nin, ke la mondo vastas, kaj ke
niatempe ne plu eblas vivi sur izolita insu-
lo. Tutmondiĝo estas fakto. ĉi tuŝas ĉiun
el ni, ĉar ni partoprenas la estontecon de la
homaro. Venis la momento forlasi la deba-
tojn “por aŭ kontraŭ”. Ni strebu eltiri ĉion
plej bonan el tutmondiĝo, kunlaborante
internacie laŭ la konsilo de Kofi Annan:
“La problemo estas ne decidi, ĉu ni volas
tutmondiĝon aŭ ne, sed scii, kian formon
ni donu al ĝi. Nia celo devas esti transfor-
mi ĝin al malfermita kaj justa procezo”.
tutmondiĝo.
numero 215-216 (2006:5-6)
La diverseco kiel garantianto de
sukcesa tutmondiĝo
Por eltrovi la sekvendan vojon oni
povus sekvi la valoran ekzemplon,
donitan de la patrino Naturo. Jam de
jarmilionoj la naturo disvolviĝas
dinamike kaj produktas neimageblan
kvanton de riĉaĵoj sen misuzi infanojn,
sen adjudikoj kaj eĉ sen alistrukturado de
entreprenoj. Kio estas la sekreto?
Ekvilibro bazita sur diverseco. Necesas
pensi kaj plani tutmonde, sed efike agi
loke sen malhelpi la ĝeneralan ekvilibron.
Tiu proceso helpas ankaŭ pretigi la rektan
kontakton inter makroekonomio kaj homa
ĉiutageco. Por atingi tion necesas sekvi
plurajn principojn, el kiuj menciendas tol-
eremo, respondeco kaj antaŭvido. Pro
neevitebla apero de internaciskala tolere-
mo, la ŝtatoj kiel politikaj strukturoj riskas
trafi veran ekzisto-krizon. Unesko siavice
povus ludi gvidan rolon redifinante ilian
novan funkcion en la kunpremiĝanta
mondo.
Konklude, la atingebla celo estas pro-
greso de teĥnologio kaj komerco kun
samtempa zorgo pri nia medio kaj pri la
homoj. La plej gravaj valoroj devas esti
justeco, solidareco, libereco kaj paco.
Tutmondiĝo certe estas bona ŝanco por la
homaro, kondiĉe de egalrajta distribuo de
la fruktoj de la monda produktado sen
oferi la naturan riĉecon kaj la median kaj
kulturan diversecojn, kiuj faras nian
planedon tiel ĉarma.
Tutmondiĝo aŭ tutmondigo?
Jose Salguero, Hispanio
Tutmondiĝo estas tre kom-
plika kaj ampleksa afero.
Multaj homoj parolas pri ĝi
kaj plej verŝajne ne ĉiu
samopinias, ke tutmondiĝo
estas precize ununur-aspek-
ta afero. La unua demando,
kiun oni povus starigi,
estas: ĉu tutmondiĝo aŭ tut-
mondigo? Plej multaj paro-
las pri tutmondiĝo kvazaŭ ĝi
estus natura procezo kiel
ekpluvo aŭ nebuliĝo.
Tamen Esperanto ebligas
tiun nuancon, ke oni parolu
anstataŭe pri tutmondigo,
kaj ne tutmondiĝo - en la
senco ke iuj komercaj kaj
politikaj interesoj estas
gravaj agantoj, kiuj vere vigle
baraktas por sukcesi en tiu
procezo tutmondiga. Do, ne
temas pri spontana dis-
volviĝo, kaj pro tio almenaŭ
en tiu ĉi artikoleto mi parolu
pri tutmondigo, por ke alme-
naŭ ĉi-foje oni konstatu
alian vidpunkton pri la afero.
Tia tutmondigo permesas
al la monda homaro pli
facilan atingon de komercaj
kaj kulturaj varoj. Tio estas
bona. Tamen ne ĉie tut-
mondigo samas. Por loĝan-
toj de evoluintaj landoj estas
normalega la uzado de pro-
duktoj ne atingeblaj antaŭ
jarcento: ĉina restoracio,
arabidevena benzino, singa-
pura komputilo, usona
filmo, sveda laborilo ktp.
Sed grandegaj sociaj
tavoloj de la samaj landoj
kaj ĉefe preskaŭ la tuta
loĝantaro de neevoluintaj
landoj (afrikaj, amerikaj aŭ
aziaj) ofte ne havas monon
por ĉiutaga manĝo, kuraciloj
aŭ homa hejmo. Multe
malpli ili povas alproksimiĝi
al tiuj tutmondigaj varoj.
Sed estas ankoraŭ pli
terura flanko de ekonomia
tutmondigo. Internaciaj
bankoj kaj ekonomiaj organi-
zoj devigas kelkajn landojn
produkti specifajn varojn
(kafo, ligno, kotono, valoraj
metaloj, poluantaj indus-
triaĵoj ktp.), tre ofte kontraŭ
iliaj propraj interesoj, sed
favore al la ekonomio de
evoluintaj landoj, kiel
Usono, Okcidenta Eŭropo
kaj aliaj. Kiam konsciaj soci-
aj tavoloj de tiuj devigitaj lan-
doj kontraŭas tiun devon,
kvazaŭ hazarde okazas rev-
olucioj, militoj kaj renversoj
de registaroj. Kaj mortoj,
sufero kaj malsato.
Esperanto prezentita dum konferenco pri tutmondiĝo en Oslo
19-22-an de oktobro en
Oslo (Norvegio), kadre de
la Norvega Socia Forumo
(kiu estas parto de la
Monda Socia Forumo)
okazis Konferenco pri
Tutmondigo - Globalisering-
skonferansen. Tie ĉeestis
(kaj informadis pri
Esperanto) sekretario de
Norvega Esperantista Ligo,
Douglas Draper.
Douglas Draper,
Britio/Norvegio
Mi ĉeestis ĉefe por mas-
trumi informbudon pri
Esperanto, sed ankaŭ por
organizi kolektadon de sub-
skriboj por leĝoŝanĝo, kiu
ebligu al ĉiuj deturni sin de
la persona militimposto kaj
anstataŭe kontribui al fondu-
so por paca konflikt-solvado.
Do mi ne povas raporti pri la
temoj de la konferenco
mem, sed el la resuma paro-
lado mi povas mencii, ke
partoprenis ĉ. 1600 homoj,
de ĉiuj aĝoj, sed plej multaj
estis junuloj (aŭ fakte junuli-
nojl); kaj ke kontraste al la
antaŭaj similaj konferencoj
en Oslo, prelegis tri ministroj
kaj multaj ministrejaj sekre-
tarioj kaj aliaj oficialuloj. En
la 70 kunvenoj - multaj el ili,
bedaŭrinde, okazis sam-
tempe - oni amplekse trak-
tis la temojn, kiel la militado
de NATO (ĉu ankaŭ de
Norvegio?) en Afganio, la
konflikto inter Palestino kaj
Israelo, la revizio de la regu-
laro de la Monda Organizaĵo
pri Komerco kaj la konstruo
de nova norvegia gasenergia
centralo.
Mi mem ĉeestis tri tre
viglajn kunvenojn - pri kam-
panjo por forigo de la Muro
en Palestino, pri la norvega
politiko pri (mal)akcepto de
enmigrantoj kaj pri norvega
produktado kaj eksportado
de armiloj (eĉ al militzonoj,
kvankam tio estas formale
kontraŭleĝa). Favoraj ŝanĝoj
tamen okazas, ekzemple
lastatempe en Latin-
Ameriko, kaj ofte danke al
iniciatoj de (kaj novaj alian-
coj inter) sindikatoj, bien-
ularoj kaj popolaj movadoj,
kia tiu de la sociaj forumoj -
la tutmonda, la regionaj kaj
la lokaj.
Bedaŭrinde, pluraj el la
prelegoj kaj eĉ tutaj semi-
narioj okazis en la angla,
sen traduko. Multaj
gejunuloj eĉ ne aŭdis pri
Esperanto, sed ni disdonis
ĉ. 500 flugfoliojn kaj vendis
dudekon da “ŝlosiloj” kaj
vortolistoj al interesiĝantoj.
Kaj ni estas kontentaj, ke en
la TTT-ejo de la norvega
socia forumo <www.globalis
ering.no>, resumita en plu-
raj lingvoj, unu el la resum-
lingvoj estas Esperanto.
numero 215-216 (2006:5-6)
.tutmondiĝo.
&LABORU!
Judith Meyer, Germanio
La tempo neniam estis pli
bona por Esperanto. Dank’ al
la tutmondiĝo, la mondo
kuniĝas, homoj el diversaj lan-
doj sentas sin pli proksimaj ol
antaŭe, ili lernas multe pli da
fremdaj lingvoj kaj ekintere-
siĝas pri aliaj kulturoj.
Malgraŭ la pasinteco, nun tiu
movado estas subtenata de la
plej granda konata potenco: la
mono.
En la pasinteco, riĉaj homoj
ofte subtenis malpacon por la
realigo de siaj interesoj.
Nuntempe ili deziras pacon,
internacian komprenon kaj la
forigon de limoj inter nacioj, ĉar
ili ja deziras agadi en diversaj
landoj. Hodiaŭ eblas fabriki
kelkajn produktopartojn en
Orienta Eŭropo, aĉeti la aliajn el
Azio, kunmunti la tuton en
Elsono kaj vendi la produkton
ĉie en la mondo. Dank’ al inter-
reto, firmaoj eĉ povas dungi lab-
oranton el tre malproksima
lando kaj ricevi iliajn labor-pro-
duktojn sen ĉeesti tie. Tio spe-
ciale bonvenas, kiam oni serĉas
parolantojn de fremda lingvo.
Ekzemple, eble en Brisbano tro-
viĝas nur unu sufiĉe sperta
sveda tradukisto - sed per la
interreto oni ja povas dungi kiun
ajn tradukiston el la tuta Svedio!
La interreto estas grandega
helpo por Esperanto. Tie
Esperanto havas egalajn
H odiaŭ eblas fabriki
kelkajn produk-
topartojn en Orienta
Eŭropo, aĉeti la aliajn
el Azio, kunmunti la
tuton en Usono kaj
vendi la produkton ĉie
en la mondo
kondiĉojn, kiel aliaj lingvoj: per
la interreto facile eblas lerni
Esperanton, trovi aliajn esperan-
tistojn kaj amikiĝi kun ili, dis-
vastigi la esperantan kulturon
kaj la novaĵojn de la Movado.
Esperanto perdis sian pres-
kaŭmonopolon ebligi interna-
cian komunikadon inter simplaj
homoj, sed kompare al aliaj
lingvoj ĝi ankoraŭ havas lastan
atuton en la mano: sian facil-
econ. Jes, multegaj homoj
provas lerni la anglan nun, sed
eĉ post kelkaj jaroj da studado
nur malmultaj el ili sukcesas
paroli ĝin. Nemultaj homoj ler-
nas Esperanton, sed la plejparto
sukcesas esprimi sin bone post
nur malmulte da tempo. La
kondiĉoj neniam estis tiel favo-
raj, nun Esperanto devas pruvi
sin! Aŭ pruvi sin aŭ esti ente-
rigita, ĉar nia tempo estas tro
malpacienca pri eksmodaj kaj
malsukcesaj ideoj.
Kion fari? Kiel pruvi, ke
Esperanto estas serioza, moder-
na mondlingvo - kaj sukcesigi
la ideon? Unue, ne indas, ke
Esperanto simple estu celo per
si mem. Oni agu per Esperanto,
ne nur por Esperanto. Oni
renkontu kaj parolu kaj skribu
en Esperanto por komunikiĝi pri
temo, ne nur por uzi la lingvon.
En aliaj lingvoj oni ne parolas
kun homoj nur ĉar ili parolas la
saman lingvon, oni parolas kun
ili ĉar oni interesiĝas pri tio,
kion ili povas komuniki. En aliaj
lingvoj oni ankaŭ ne korektas
sian paroladpartneron tiom ofte,
ĉar la enhavo de la parolo pli
gravas ol ĝia aspekto.
Due, oni kreu pli da aplik-
ebloj de la lingvo, kiuj jam estas
naturegaj por aliaj lingvoj. La
kreado de Pasporta Servo, la
esperantlingva Vikipedio, Ĝan-
galo, Farbskatol’ kaj la
Internacia Televido estis grandaj
progresoj, sed oni ne rajtas
endormiĝi nun. En la interreto
Esperanto havas egalajn
kondiĉojn kiel aliaj lingvoj, do
oni ne permesu, ke eblas fari ion
rete en la hinda aŭ la hispana,
kion oni ne povas fari en
Esperanto. Se Esperanto povas
esti pioniro en tiu kampo, des pli
bone, ĉar retuzantoj informos
unu la alian pri novaj servoj.
Trie, pli da esperantistoj devas
konsciiĝi, ke nuntempe mono
estas unu el la plej gravaj
instigoj. Homoj pretas investi
multe da mono kaj tempo por
lerni la anglan nur ĉar ili kredas,
ke ili tiel povos ricevi pli altan
salajron. Kompare, multaj
homoj ne pretas lerni
Esperanton eĉ senpage, ĉar tio,
laŭ ili, havas nur amuz-valoron.
Certe oni ne povas tuj fari el
Esperanto gravan karierilon -
sed oni povas provi montri, ke
Esperanto povas esti pli ol nur
amuzaĵo. Chuck Smith, Melissa
Robertson kaj mi faris paŝon en
tiu direkto kreante
<www.Eklaboru.com>, retejon
por serĉi laboron aŭ laboranton
en Esperanto. Ni kredas, ke
ekzistas esperantistoj, kiuj pref-
ere dungus esperantistojn, se ili
agadas same profesie kiel aliaj
kandidatoj. Ni kredas, ke eĉ
ekzistas postulo specife pri
Esperanto-parolantoj, ekzemple
por tradukado aŭ instruado, kaj
ke homoj simple ne sciis, kie
trovi bonajn kandidatojn. Kaj ni
kredas, ke kaj Esperanto kaj la
esperantistoj multe gajnos, se ni
disvastigos Esperanton kiel
lingvon por ĉia aspekto de la
homa vivo, eĉ komerco.
Vikioj - pli ol Vikipedio
Chuck Smith, Usono/Germanio
Kiam oni aŭdas la vorton
“vikio”, oni kutime pensas pri la
granda reta enciklopedio,
Vikipedio, sed vikioj estas
multe pli ol tio! Vikio simple
estas retejo, kiun ĉiuj rajtas
redakti, do pli-malpli komuna
retejo. Per ĝia paĝo “Lastaj
Ŝanĝoj” oni povas vidi, kio
ŝanĝiĝis lastatempe. Do, krei
enciklopedion estas la plej
granda vikia iniciato ĝis nun,
sed certe ekzistas aliaj. Fakte
nun, la Vikipedio en Esperanto
havas pli ol 60 mil artikolojn kaj
estas la 15-a plej granda lingvo
en la projekto. Tio donas al
Esperanto pli da respekto en la
mondo ĝenerale, speciale inter
aktivuloj de la projekto. Eĉ la
ĉefprogramisto de la multlingva
Vikipedio, Brion Vibber, estas
esperantisto kaj partoprenis la
E@l-seminarion en Bostono.
Krom Vikipedio ekzistas diver-
saj aliaj vikioj. Ĵus estis lanĉita
VikiVojaĝo en Esperanto
(www.wikitravel.org/eo), kiu
estas turisma gvidlibro por la tuta
mondo! Grupo de subtitolantoj
uzas vikion por listigi, kiom da fil-
moj oni tradukis en Esperanton
(<http://esperantopanorama.net
/subtitoloj/index.php?FilmListo>,
nun 35). Ankaŭ tre furoras la
Kantaro-Vikio <http://www.
ikso.net/kantaro>, kiu havas tek-
stojn de jam 650+ kantoj.
Kompreneble, ankaŭ multaj orga-
nizoj havas vikion - kiel UEA
<www.tejo.org/uea>, TEJO
<www.tejo.org/vikio>, kaj
Esperanto@lnterreto <http://
vikio.ikso.net>. Ankaŭ firmaoj
ofte uzas ilin por sia interna
informejo.
Mi nun prilaboras novan pro-
jekton: VikiKreolo. Gi estas nova
sintakso por redakti vikiojn,
kvazaŭ Esperanto inter vikio-sin-
taksoj. En la VikiSimpozio en
Danio en 2006 mi gvidis labor-
grupon konsistantan el vikipro-
gramistoj (inkluzive de Vibber
kaj la inventinto de vikioj, Ward
Cunningham), kaj ili ellaboris
novan sintakson, kiu estas intu-
icia kaj facila. La ideo estas ne
anstataŭigi ekzistantajn vikisin-
taksojn, sed doni novan
manieron por ke vizitantoj de
nova vikiprogramo povu facile
redakti ilin sen la devo lerni
novan sintakson. VikiKreolo nun
funkcias por la jenaj programoj:
Oddmuse, MoinMoin, DokuWiki
kaj TiddlyWiki.
Do, mi esperas, ke vi ĝuos
vian “vikivojaĝon” dum vi
malkovros ĉi tiun novan
teĥnologion!
8
tutmondiĝo.
numero 215-216 (2006:5-6)
Maarten Deprez, Belgio
Ĉu estas iuj problemoj pro tut-mond-iĝo?
Kompreneble, jes, kaj multaj. Al-iĝo de
diversaj landoj kaj nacioj al tut-mondaj
kun-ag-adoj estas malfacila, ĉar ĉiu lando
havas siajn apartaĵojn. Inter-alie, multaj
problemoj rilatas la komercon. Tamen, estas
ankaŭ la ebloj forigi tiujn problemojn.
Por multaj homoj tutmonda komerco alpor-
tas malavantaĝojn. Tion volas ŝanĝi la just-
komerca movado. La ideo aperis ĉirkaŭ 1950,
kiam grupoj en Nord-Ameriko kaj Eŭropo
komencis vendi aĵojn faritajn de malriĉaj
homoj, fuĝintaj aŭ loĝantaj en aliaj landoj.
En 1958, la unua justkomerca vendejo
ekestis en Usono, kaj post fondiĝo de
justkomercaj en-port-organizaĵoj en Britio
kaj Nederlando en 1969 malfermiĝis la unua
monda vendejo. En tiuj vendejoj, kie ĉefe
laboras volontuloj, oni vendas produktaĵojn
- komence manfaraĵojn, poste ankaŭ
manĝaĵojn - faritajn de ekonomie malfortaj
homoj plejparte en Azio, Afriko kaj Sud-
Ameriko. La produktantoj ricevas interkon-
sentitan, fojfoje antaŭpagatan prezon, kiu
ebligas al ili digne vivi. Oni helpas ilin far-
iĝi pli kleraj kaj sendependaj, plibonigi la
produktaĵojn kaj produkti per medi-amikaj
kaj daŭrigeblaj manieroj. La laboro okazas
en sekuraj kaj sanigaj cirkonstancoj, kun
egaleco inter viroj kaj inoj kaj sen malavan-
taĝigi infanojn.
Ekde 1988, kiam naskiĝis la etikedo Max
Havelaar por kafo, justa komerco pli kaj pli
videblas en aliaj lokoj. Nun FLO ( Fairtrade
Labelling Organizations International -
Justkomerca Etikediga Organizaĵo) kontro-
las diversajn produktaĵojn. Krom propra
komerco, la movado agas ankaŭ por tio ke la
internaciaj komercaj reguloj estu pli bonaj
por malriĉaj landoj. Oni faras tion ne pro
kompatemo, sed pro respekto!
En la jaro de sia 35-jara ekzisto la Belgia
organizaĵo Oxfam wereldwinkels (mondoven-
dejoj) organizis Afriko-tagon por studi
komercon en kaj kun tiu mondoparto, kiu
malriĉas kaj eĉ malriĉiĝas. Oni invitis spe-
cialistojn pri internacia komerco, politikist-
ojn kaj homojn kiuj laboras pri just-komercaj
projektoj. Kompreneble dum tiu tago multo
estis dirita; mi provos skribi nur pri kelkaj
gravaj aferoj, kiel mi komprenis ilin.
Granda parto de la komerco en Afriko sub
Saharo konsistas el ter-kulturaj produktaĵoj
kaj krudaj materialoj. Guste la prezoj de tiuj
aĵoj multe malpliiĝis dum la lastaj jaroj, kaj
la Afrikaj produktantoj malmulte povas
influi tion. Usono kaj Eŭropa Unio subven-
cias siajn terkulturistojn, tiel ke por la
Afrikaj terkulturistoj malfacilas aŭ ne eblas
konkuri kun la malaltaj prezoj de enportataj
produktaĵoj, kaj tiom pli - por elporti siajn
varojn. Dume oni instigas Afrikon liberigi
sian komercon, tio estas, forigi la enportajn
impostojn. Tamen libera komerco ne ekzis-
tas, diris Jash Tandon, Uganda ekonomiisto,
dum la studotago, tio estas preteksto por
komerco, kiun EU kaj Usono volas kontroli.
EU faras bonajn promesojn sed ofte ne
plenumas ilin (ĉu pro kontraŭado de aliaj
EU-aj reguloj?).
Afriko pli multe partoprenas en la monda
komerco ol ekzemple Usono (internacia
komerco estas 50% de la malneta enlanda
produkto en Afriko kontraŭ 10% en Usono).
Estas multaj eksterlandaj investoj en
Afrikon, sed malklaras, kion tio alportas por
la afrikanoj. Multaj specialistoj opiias, ke
Afriko mise partoprenas en mond-komerco;
necesas ankoraŭ konstrui rimedojn por mem
prilabori, do plivalorigi, siajn produktaĵojn
kaj plivigligi la lokan komercon (tamen, en
kelkaj lokoj militoj aŭ batalado malfaciligas
la aferojn). Ekonomiisto Tandon esprimis la
ideon, ke Afriko devas unue rompiĝi disde la
monda komerco, kaj nur poste ĝi povos pli
taŭge realiri ĝin, kvazaŭ rompita kaj
malĝuste saniĝinta osto, kiun oni denove
rompas. Oni donu al ĝi la necesan tempon
kaj helpon.
cirkonstanco - flanka okazo
daŭrigebla - ne eluzanta la naturajn rimedojn
digna - ĝusta, konvena al ies valoro
etikedo
i nfo r m
signo sur
produktaĵo
fuĝi - forkuri pro danĝero
imposto - mono pagenda
al la ŝtato
instigi - provi influi iun
klera - kapabla, lerninta
kompanio - komerca aŭ
industria societo
konkuri - provi ricevi pli
bonan rezulton ol iu alia
kruda - kiel la naturo produktis
malavantaĝo - kio kaŭzas mal-
bonon
malneta enlanda produkto - suma valoro de pro-
duktaĵoj en unu lando
preteksto - ŝajna kialo por kaŝi la veron
profito - gajno
respekto - montrado de estimo
sekura - sendanĝera
subvencii - helpi per mono
unio - unuiĝo de ŝtatoj
volontulo - iu kiu laŭvole laboras sen ricevi
monon por tio
<http://www.ifat.org>, <http://www.european-
fair-trade-association.org>, <http://www.wodd-
shops.org>, <http://www.fairtrade.net> (angle)
<Rete>
numero 215-216 (2006:5-6)
.tutmondiĝo.
La Liberŝtata Projekto
Steve Cobb, Usono/Rusio
La Liberŝtata Projekto (LŜP)
estas peno agiti 20 mil ŝatantojn
de libereco por translokiĝo en la
ŝtaton Nov-Hampŝiro, kie ili
strebos krei socion, en kiu la
plej grava rolo de la registaro
estos la protektado de vivo,
libereco kaj personaj havaĵoj.
La filozofio, kiu gvidas la orga-
nizantojn de la projekto, estas
relative nova, ĝin eblas nomi
simple “libertarianismo*”.
Ekzistas kelkaj definoj de tiu
filozofio, sed unu estas pli ofte
uzata: vi havas la rajton uzi per-
forton nur por defendi vin kaj
viajn posedaĵojn.
Vi povas supozi, ke libertari-
anoj estas senesperaj, se ili pretas
fari tiel kostan agon - translok-
iĝon, kaj ili vere estas tiaj. La
libereca filozofio ne estas popu-
lara, ĉar ĝi rezignas perforton
kiel rimedon por atingi la celojn.
Libertarianismo permesas la
uzon de perforto nur en unu
situacio: la defendo de homaj
rajtoj, strikte difinitaj. La plej-
multo da homoj diras , ke ili kon-
traŭas perforton, sed ili pretas
akcepti ĝin en multaj lcazoj, ekz.
kiam ĝi estas uzata “demokratie”
de la registaro. Iuj homoj eĉ
active serĉas la eblojn por uzi
perforton por “plibonigo” de
socio! La subtenantoj de la ŝtata
kontrolado kredas, ke ekzistas
multe da mirindaj, gravaj projelc-
toj, por kies efektivigo bezonatas
devigi la homojn partopreni. Ili
kredas, ke ni devas limigi la
liberon de homoj, ĉar alie ili
povas malutili al si mem. Ili
diras, ke ni devas forpreni
monon de homoj, ĉar ili ne
scipovas uzi ĝin saĝe, ekz. ili
malbone klerigas siajn infanojn,
ŝparas por sia maljuneco aŭ faras
donacojn al filantropaj fondusoj.
Libertarianoj havas alian
opinion. Homoj havas la rajt-
ojn, kaj certaj agoj povas neniel
esti aplikataj al ili, eĉ kun bonaj
intencoj kaj eĉ kun la subteno
de la plejmulto. Libertarianoj
kredas, ke ĉiu homa interago
devas olcazi surbaze de
ambaŭflanka konsento , eĉ se
atingi ĝin estas malfacile.
Libertarianoj kredas, ke oni ne
rajtas perforte forpreni monon
forme de impostoj por efektivi-
gi la revojn de politikistoj -
militojn, monumentojn, kosmo-
ŝipojn kaj eĉ bonaĵojn por la
malriĉularo, ĉar eĉ ordinaraj
individuoj povas havi siajn
revojn, kvankam malgrandajn
kaj modestajn. Libertarianoj
akceptas, ke liberaj homoj
povas ja fari malbonan elekton,
ekz. ili elektas manĝi, trinki aŭ
fŭmi malsanigajn aĵojn. Sed lib-
ertarianoj kredas, ke tio estas la
prezo por plenkreskeco kaj
libero, ke pli bone informitaj
kaj pli liberaj homoj iĝos ankaŭ
pli respondecaj. Kompreneble,
la malfido de ŝtatistoj al ordi-
naraj homoj postulas deman-
don: se vi ne povas fidi homojn
individue, kiel vi povas fidi ilin
kolektive? Kaj kiel vi povas fidi
politikistojn: ĉu ili ne estas
elektitaj de homoj, kaj ĉu ili
mem ne estas homoj?
Libertarianoj kredas, ke grand-
kvantaj kolektivoj kaj grandpo-
vaj politikistoj estas daŭra
minaco al homaj rajtoj.
En la lando, en kiu la plejmul-
to povas trudi sian volon al la
malplimulto, mistraktita malpli-
multo havas kelkajn eblojn: ĝi
povas klopodi klerigi kaj kon-
vinki la plejmulton; ĝi povas
batali kontraŭ ĝi; ĝi povas elmi-
gri aŭ ĝi povas migri kaj kon-
centriĝi. Dum multaj jaroj liber-
tarianoj penis persvadi la alipen-
sulojn, sed kun malgranda
sukceso. Registaro de Usono
daŭre kreskas, kutime preze de
libereco. Ekzemple, la “lando
de la liberuloj” nun havas la plej
altan procentaĵon de enpri-
zonigitoj en la mondo! La
Libertarianisma Partio estas la
tria plej granda politika partio
en Usono, sed pro la voĉdonsis-
temoj uzataj en Usono ĝi pres-
kaŭ neniam sukcesas. En la jaro
2001, en senespero, grupo da
libertarianoj decidis sekvi novan
strategion: anstataŭ peni reformi
tutan Usonon, landon de 300
milionoj da homoj, ili translok-
iĝos en unu ŝtaton kaj koncen-
tros siajn fortojn tie.
Malgraŭ la daŭra kresko de
povo en Vaŝingtono, pli multe da
povo en Usono ankoraŭ restas ĉe
la individuaj kvindek ŝtatoj: ĉiu
ŝtato havas sian propran konsti-
tucion kaj ofte tre malsimilajn
leĝojn. Per malgrandigo de siaj
atendoj kaj elekto de malgranda
teritorio, libertarianoj povus
atingi veran reformon. Sed kiu
ŝtato estos la ĝusta? Jason
Sorens, aspiranto en la
Universitato Yale [jejl], fondis la
Liberŝtatan Projekton kiel inter-
retan komunumon, kaj dum du
jaroj la kreskanta membraro
debatis interrete pri la demando
“kiu ŝtato?”. Ĉiu havis diversajn
kriteriojn, ekz. grandeco de la
loĝantaro, loko sur la mapo de
Usono, jam ekzistanta libereca
etoso, klimato, havebleco de
laborlokoj - almenaŭ cent kon-
sideroj. Finfine la membraro
voĉdonis, uzante la voĉdon-
metodon Condorcet [kondorset]
(t.e. voĉdonon laŭ ordo de
preferoj), kaj gajnis Nov-
Hampŝiro, ŝtato de la regiono
Nova Anglio, kun 1,5 milionoj
da loĝantoj.
Laŭ la komencaj reguloj de la
projekto, kiam oni aliĝas al la
LŜP, oni promesas translokiĝi
nur post kiam aliĝos 20 mil
homoj. D-ro Sorens konserva-
tive taksis la nombron de liber-
tarianaj aktivistoj, bezonataj
por efektivigo de la reformo, je
20 mil, kaj la estraro supozis, ke
homoj pretos translokiĝi nur se
la sukceso estas garantiita.
Fakte, ni ege mistaksis la
bezonatan nombron kaj subtak-
sis la entuziasmon kaj malpa-
ciencon de la homoj, kiuj volas
ŝanĝojn jam nun. Nun estas pli
ol 7,3 mil partoprenantoj, sed
pli ol cent jam translokiĝis, kaj
novaj homoj venas ĉiusemajne!
Kial homoj aliĝas al la LŜP?
Ofte ili estas pasiaj pri unu
aparta libero por si aŭ siaj famil-
ioj. Kelkaj interesiĝas pri la
rajto de sindefendo aŭ la rajto
doni al siaj infanoj pli bonan
klerigon ol tio, kio haveblas en
la registaraj lernejoj. Kelkaj
revas lanĉi sian propran firmaon
kaj volas malpli altajn impost-
ojn kaj malpli da kontrolado.
10
tutmondiĝo.
numero 215-216 (2006:5-6)
Kelkaj serĉas la rajton geedziĝi
libere, eĉ kun iu de la sama
sekso. Aliaj deziras libere fiimi
kanabon, ĉu pro plezuro ĉu pro
medicinaj kialoj. Ĉiu individuo
havas siajn individuajn esperojn
kaj revojn. Sed la plej granda
parto de la LŜP-partoprenantoj
estimas liberecon kiel ĝeneralan
principon. Ili volas montri al la
mondo, ke libereco fimkcias. En
Usono tio eble sonas amuze, sed
la stato de aferoj en Usono ne
estas tia, kia ĝi estis antaŭe. Nia
konstitucio estas rompita kaj ne
plu protektas la rajtojn lciel
antaŭe. Libertarianoj adoras la
usonan konstitucion kaj volas
restarigi ĝin.
Nov-Hampŝiro vere estas
mirinda ŝtato. ĉi havas kvar
sezonojn, ĉiu el kiuj allogas turis-
tojn, aparte “foliajn turistoj”, lciuj
venas por rigardi la nekredeblajn
aŭtunajn kolorojn. La slogano de
Nov-Hampŝiro estas “Vivi libera
aŭ morti”, kaj ĝi ja estas unu el la
plej liberaj ŝtatoj en Usono. Nov-
Hampŝiro ne havas vend- kaj
laŭenspezan impostojn, civitanoj
havas la rajton porti pafilojn, kaj
ĝi estas la sola ŝtato en Usono,
kie plenkreskulo rajtas veturi sen
gardrimeno. Nov-Hampŝiro estas
unu el la plej sekuraj kaj plej
prosperaj usonaj ŝtatoj, kaj ĝi
ofte aperas en la unua loko en la
listo “la plej bona usona ŝtato por
loĝi”. Gia norda najbaro estas
Kebekio, kaj sude troviĝas
Masaĉuseco, do la granda urbo
Bostono estas proksima.
Ni esperas fari Nov-
Hampŝiron eĉ pli bona. Historio
subtenas libertarianismon: lan-
doj kun registaroj pli similaj al
la libertarianisma idealo estis
multe pli pacaj kaj prosperaj;
landoj, situantaj ĉe la mala
ekstremo spertis stagnadon,
korupton, militon kaj eĉ genoci-
don. Libertarianoj foje diras, ke
la ideala lando devas havi la
neŭtralecon de Svislando, la
personajn liberojn de
Nederlando kaj la ekonomiajn
liberojn de Honkongo. Ŝajnas
ke, se ni havas tiom multe da
datumoj, la problemo pri dezaj-
nado de la plej bona politika sis-
temo devus esti jam solvita,
tamen la solvon kontraŭas la
mallong-tempaj meminteresoj.
Senlima nombro da parazitaj
grupoj kun apartaj interesoj
konsideras la registaron ne ilo
de justeco, sed ilo por ilia pro-
pra profito.
Ni povas resumi la libertari-
anisman vidpunkton jene:
1. Homoj havas la rajton fari
tion, kion ili volas, se tio ne
tuŝas la rajtojn de la aliaj.
2. Perforto estas permesata
nur por defendi la rajtojn.
3. La plej grava rolo de la
registaro estas la defendo de la
rajtoj.
4. Havante la povon uzi per-
forton, registaro mem fariĝas
minaco al rajtoj, do politika
povo devas esti limigita, mal-
centralizita kaj kontrolebla.
Usono antaŭe havis tian siste-
mon, kaj la Liberŝtata Projekto
ĝin restarigos, eĉ se komence nur
en unu malgranda ŝtato.
La aŭtoro de tiu ĉi artikolo estas
vic-prezidanto de la Liberŝtata
Projekto.
* La vortoj "libertariano" kaj "liber-
tarianismo" ne estas N.PIV-aj, tamen,
por eviti konfuzon, ni uzis ĝuste tiun ĉi
vortumon. Pli da informoj pri libertari-
anismo kaj la Libertariana Partio tro-
viĝas ĉe <http://eo.wikipedia.org/
wiki/libertarianismo> (Esperante),
<http://www.lp.org> (la paĝo de la
Libertariana Partio, angle).
<Rete>
Vi povas legi pli en Esperanto pri
libertarianismo en la paĝaro de la
Internacia Societo por Individua
Libereco: <http://www.isil.org/
libereco>
o
:
Steve Cobb (maldekstre)
kaj Ken Schoolland
Ken Schoolland, Usono
Dum Jonatano staris kaj
pripensis, kien iri poste, aliris
lin fortika, gaja virino. Ŝi sen-
hezite kaptis lian dekstran
manon kaj komencis entuzi-
asme skuegi ĝin. “Kiel vi far-
tas? Hodiaŭ estas bona tago,
ĉu ne?” - ŝi diris fulmrapi-
dege, daŭre prilaborante lian
manon per sia dika brako. “Mi
estas Sinjorino Bess Tweed*,
via amikema kvartal-reprezen-
tanto en la Konsilio de Lordoj,
kaj mi estus pli ol danka ricevi
Vendopovo
vian kontribuon kaj voĉdonon
por mia reelekto - vi ja kom-
prenas, tio estas prema situa-
cio por nia bona komunumo”.
“Ĉu vere?” - demandis
Jonatano. La rapideco kaj
forto de ŝia parolo puŝis lin
reen je unu paŝo. Li neniam
antaŭe renkontis homon, kiu
povus diri tiom da vortoj per
unu spiro.
“Ho jes, - daŭrigis Sinjorino
Tvveed, preskaŭ sen aŭskulti
lian respondon, - kaj mi ankaŭ
pretas bone pagi al vi, ho jes,
mi pretas pagi al vi, vi eĉ ne
povas imagi pli bonan nego-
con, kio pri tio?”
“Pagi al mi por kontribuo
kaj voĉdono?” - demandis
Jonatano konsternite.
“Nu certe, mi ne povas doni
al vi kontantan monon - tio
estus kontraŭleĝaĵo, subaĉeto
- ho, diru nenion pli, diru
nenion pli”, - diris Sinjorino
Tvveed, ruze palpebrumante al
li kaj puŝante liajn ripojn per
sia kubuto. Ŝi daŭrigis: “Sed
mi povas doni al vi ion sambo-
nan kiel mono, kaj ankaŭ valo-
ran multoble pli ol la sumo de
via kontribuo al mi. Estas
same facile, kiel lanĉi pumpi-
lon. Kelkaj paperoj en mia
mano jam nun kaj fontano da
bonaĵoj poste. Jen kion mi
faros, kio pri tio?”
“Tio estus bona”, -
respondis Jonatano, kiu
rimarkis, ke ŝi ĉiukaze ne
aŭskultas lin.
“Kio estas via profesio? Mi
povas aranĝi helpon - prunte-
donojn aŭ licencojn aŭ sub-
venciojn aŭ impost-malaltig-
ojn. Mi povas detrui viajn
konkurantojn per reguloj kaj
reguligoj kaj inspektado kaj
monpunoj. Do, vi vidas, neniu
investo en la mondo pli bonas
ol investo en bone lokitan poli-
tikiston. Eble vi deziras novan
vojon aŭ parkon en via
ĉirkaŭaĵo aŭ eble pli grandan
domon aŭ...”
“Atendu, - kriis Jonatano,
penante haltigi la torenton de
ŝiaj vortoj. - Kiel vi povas
doni al mi pli multe ol mi
donas al vi? Ĉu vi estas tiel
riĉa aŭ malavara?
“Mi riĉa? Ho ne, ĉielo kaj
tero, ne, - repafis Sinjorino
Tweed. - Mi tute ne estas riĉa,
mi ne dirus tion. Malavara?
Eblas diri tiel, sed mi ja ne
intencas pagi tion el mia pro-
pra poŝo. Nu certe, mi respon-
decas pri la oficiala trezorejo.
Kaj, verdire, mi ja povas esti
malavara pri tiuj ĉi fondusoj,
por ĝustaj homoj”. Ŝi rikanis,
dufoje palpebrumis kaj denove
puŝetis liajn ripojn: “Ho, diru
nenion pli, diru nenion pli”.
Jonatano daŭre ne kompre-
nis, kion ŝi celis: “Sed se vi
aĉetas mian kontribuon kaj
mian voĉon, ĉu tio ne estas
simple speco de, nu, la sama
numero 215-216 (2006:5-6)
.tutmondiĝo.
mrn
-
afero kiel
subaĉeto?”
S i n j o r i n o
Tweed rigardis
lin ruze. “Mi
diros al vi
rekte, mia kara
amiko”, - ŝi
metis sian
brakon ĉirkaŭ
lian ŝultron kaj malkomforte
tiris al si. - Tio estas subaĉeto.
Sed estas tute laŭleĝe, kiam
politikisto uzas monon de aliaj
homoj, ne sian propran. Tute
same, estas kontraŭleĝe se vi
donos al mi monon por speci-
faj komplezoj, krom se vi
nomas tion “kampanja kon-
tribuo”. Tiam ĉio estas bona.
Vi povas aĉeti centon da
ekzempleroj de miaj
memuaroj kaj ne legi eĉ unu.
Ĉu vi sentas vin malkomforte
donante kontantan monon
rekte al mi? Simple petu vian
amikon aŭ parencon aŭ kole-
gon doni pruntaĵon, akciojn aŭ
bonaĵojn por mi aŭ mia
familio - nun aŭ poste”. Ŝi
haltis atendante: “Ĉu nun vi
komprenas?”
Jonatano skuetis la kapon:
“Mi tute ne vidas la diferen-
con. Mi celas, ke subaĉeto de
homoj por iliaj voĉoj kaj kom-
plezoj estas ĉiukaze subaĉeto,
ne gravas, kiuj ili estas kaj kies
monon oni uzas. La algluita
etikedo ne gravas, se la faro
estas la sama”. Sinjorino
Tweed indulge ridetis: “Mia
kara, kara amiko, vi devas esti
pli fleksebla. Etikedo estas
ĉio”. Per sia libera mano ŝi
ĝentile prenis lian mentonon
kaj turnis la vizaĝon de
Jonatano flanken: “Kio estas
via nomo? Ĉu vi scias, ke vi
havas belan profilon? Vi povus
havi sukceson, se vi kandi-
datiĝus por publika ofico. Se vi
estas fleksebla, mi certas ke mi
povus trovi por vi bonan
postenon en mia buroo post la
reelekto. Aŭ ĉu vi volas ion
alian?”
Jonatano
skuis la kapon
kaj provis
liberiĝi de ŝia
mano. “Kion
vi ricevas per
disdonado de
la impost-
mono? Ĉu vi
povas konservi
la monon,
kiun oni donis
al vi kiel kon-
tribuojn?”
“Ho, io el ĝi
utilas por miaj
elspezoj, kaj
mi ankaŭ promesis al mi ama-
son post la emeritiĝo, sed plej-
parte la mono aĉetas por mi
rekonon aŭ konfidon aŭ popu-
larecon aŭ amon aŭ admiron
aŭ lokon en la historio. Ĉio ĉi
- por mi kaj mia idaro, -
Sinjorino Tweed subridetis. -
Voĉoj estas povo, kaj estas
nenio kion mi ĝuas pli ol
influo sur la vivon, liberon kaj
posedaĵojn de ĉiuj homoj sur
tiu ĉi insulo. Ĉu vi povas
imagi, kiom da homoj venas al
mi - al mi - por grandaj kaj
etaj komplezoj? Ĉiu imposto
kaj reguligo prezentas la oka-
zon ke iu ricevu de mi spe-
cialan esceptokazon. Ĉiu
problemo, granda aŭ eta,
donas al mi pli da influo. Mi
premias kiun ajn mi volas per
senpagaj tagmanĝoj kaj senpa-
ga transportado. Ekde kiam mi
estis infano mi revis pri tia
graveco. Ankaŭ vi povas dividi
la gloron”.
Jonatano provis liberigi la
manon, sed Sinjorino Tweed
firme tenis ĝin. “Certe, - diris
Jonatano, - vi kaj viaj
geamikoj havas multon, sed ĉu
aliaj homoj ne malĝojiĝas,
kiam vi uzas ilian monon por
aĉeti iliajn voĉojn, komplezojn
kaj povon?”
“Certe, - ŝi diris, fiere
suprenigante sian dikan
duoblan mentonon. - Kaj mi
scias iliajn zorgojn. Pro tio mi
antaŭenigas reformon”.
Finfine liberiginte la manon
de Jonatano, Sinjorino Tweed
ŝovis supren en la aeron sian
grandan, ornamitan pugnon.
“Dum multaj jaroj mi skizis
novajn regulojn por elpreni
monon el politiko. Kaj mi
akiris pluregajn voĉojn per la
promesoj de reformo, - ŝi
haltis por ridetaĉi kaj poste
daŭrigis. - Bonŝance por mi,
mi ĉiam scias la manieron
trakti miajn regulojn, dum
kaŝiĝas en ili valoraj vendeblaj
komplezoj”. Ŝi palpebrumis
kaj denove kubutpuŝetis
Jonatanon: “Ĉu vi min kom-
prenas, ĉu vi komprenas?”
Sinjorino Tweed kritike
rigardis Jonatanon, ekza-
menante liajn ĉifonojn.
“Neniu pagas al vi ion por
komplezoj, ĉar vi, almenaŭ
nun, havas neniujn komplez-
ojn por vendi. Ĉu vi ne vidas?
Sed kun via senartifika aspek-
to - kaj ĝusta subteno fare de
mi, vi povus iri tre longan dis-
tancon. Hmmm... novaj
vestaĵoj, luksaj ŝuoj, stila
hararanĝo kaj konvena
fianĉino. Jes, mi tutcerte
povus triobligi la komencantan
voĉdonkvanton por vi. Tiam,
post deko aŭ dudeko da jaroj
de zorga gvidado, ne plu estos
iuj ajn limigoj al viaj ebloj.
Vizitu min en la Palaco de
Lordoj, kaj mi vidos, kion mi
povas fari”. Sinjorino Tweed
rimarkis grupon de laboristoj,
kiuj kolektiĝis trans la strato,
senespere rigardante la fermi-
tan fabrikon. Ŝi subite perdis
intereson pri Jonatano kaj
rapide formarŝis, serĉante
freŝan predon.
“Elspezi monon de aliaj
homoj ŝajnas esti problema
afero”, - murmuris Jonatano.
Kun la oreloj agorditaj al
ajna sono de malkonsento,
Sinjorino Tweed haltis kaj
rapide turnis sin: “Ĉu vi ĵus
diris ‘problemo’? Ha. Vere, tio
estas kvazaŭ forpreni bom-
bonon for de bebo. Tion, kion
la homoj ne donas al mi
devige, mi prunteprenas de ili.
Vidu, mi estos jam antaŭlonge
foririnta kaj ame rememorata,
kiam iliaj ankoraŭ nenaskitaj
beboj ricevos la fakturon. Kiu
estas via nomo, knabo?”
“Aa, Jonatano Gullible, sin-
jorino”.
La vizaĝo de Sinjorino
Tweed fariĝis akra kaj malvar-
ma: “Mi memoros vin,
Jonatano Gullible. Se vi ne
estas kun mi, vi estas kontraŭ
mi. Mi premias miajn
geamikojn kaj punas
malamikojn. Vi ne povas stari
meze, ĉu vi komprenas? Ĉi tio
estas prema situacio por nia
bona komunumo. Diru nenion
pli”. Ene de sekundo ŝia viza-
ĝo denove lumis per larĝa,
brila rideto. Ŝi malaperis sur
la strato.
Tio ĉi estas elĉerpaĵo el la libro “La
Aventuroj de Jonatano Gullible.
Libermerkata Odiseado”, de Ken
Schoolland, Usono (trad. el la angla
Ĵ. Amis), eldonita de Impeto
(Moskvo, 2006). La libro (en
Esperanto) aĉeteblas de la libroser-
voj de UEA, ELNA kaj aliaj libroser-
voj (detalaj informoj - ĉe
<http://www.isil.org/eo>. Tiu ĉi lib-
ertariana libro estas tradukita en
pli ol 35 lingvojn. Vd. detalojn ĉe
<http://www.jonathangullible.com/
languages.htm>
* Bess Tweed [tŭid] - aludo al Boss
Tweed (ĉefo Tweed), usona politik-
isto, estro de la novjorka politika
maŝino dum la plej korupta periodo
en la 19-a j.c.
numero 215-216 (2006:5-6)
-tutmondiĝo-
Slovakio fariĝis
Indiano, Rusio; Igor Chyra,
Slovakio
“Arto kaj aktiveco” estis la
temo de Ekotopio 2006 - inter-
nacia ĉiujara kunveno por
“verda” junularo: bonega eblo
samtempe havi ripozadon,
aktivadon kaj trovi novajn
samideanojn, geamikojn,
rimedojn por sekvaj projek-
toj. Tia tendaro povus esti per-
fekta se ne mankus en ĝi
Esperanta parolado. Por ŝanĝi
tiun situacion mi venis al
Zajeĵovo - vilaĝo en Slovakio,
kie okazis Ekotopio. Kaj la
evento, plena je diversaj pro-
grameroj, pliriĉiĝis ankaŭ per
esperantaĵoj: prezentado,
reklamado, parolado ktp...
lomete pri la historio de
Ekotopio
Komence Ekotopio-tendaro
aperis en Germanio, ĝi iĝis
ĉiujara kaj nun ĝi okazas regule
diverslande. Poste oni organizis
Ekotopio-bicikladon, kiu
komenciĝas de iu malproksima
al la tendaro loko de Eŭropo kaj
daŭras dum unu-du monatoj.
Ambaŭ projektoj - la tendaro
kaj la biciklado - ekzistas jam
preskaŭ 20 jarojn. Ili estas orga-
nizataj kun helpo de EYFA
(European Youth For Action) -
Eŭropa Junularo por Agado, kiu
de la pleja komenco okupiĝas
pri ili. Ekotopio estas loko, kie
renkontiĝas centoj da homoj,
kiuj interesiĝas pri ekologiaj kaj
sociaj problemoj.
La ideo de Ekotopio estas sim-
pla kaj natura. Ekotopio estas fes-
tivalo de daŭripovaj alternativoj,
en kiu partoprenas homoj de la
tuta Eŭropo kaj eĉ la mondo.
Ekotopio estas ne nur feria etos-
tendaro, ĝi estas spaco por aktiv-
eco, lernado kaj memlernado kun
laboro kaj amuzo. Tendaro estas
bazita sur la reciproka helpo kaj
toleremo. Ĝi ne havas lokon por
ksenofobio kaj drogkonsumado.
Ekotopio estas sukcesa provo fari
funkciantan modelon kaj prak-
tikan ekzemplon de memorgani-
zata komunumo.
Grava afero en la tendaro
estas la principoj de decidfara-
do. Ĉiuj decidoj rilataj al la
ĉiutaga vivo kaj strategiaj aferoj
estas farataj dum Matena
Rondo. Estas uzata la ĝenerala
konsento - sistemo de decidado,
kiam ĉiuj jesas. En Ekotopio
estas uzata alternativa monsiste-
mo nomata “ ecorates ” [eko-
rejts]: ekotarifo. Ĝi estas bazita
sur la vivnormoj kaj enspezoj de
homoj: tio signifas, ke dum
Ekotopio vi pagas la saman pre-
zon por manĝado ktp., kiun vi
pagus en via lando.
Ekotopio subtenas kaj uzas la
principojn de amikeco al
naturmedio: recikligo de
rubaĵoj, vegetarana kaj vegana
kuirado, uzado de alternativ-
fonta energio ktp... La tendarejo
havas lokon por tendoj, komuna
kuirejo, improvizitaj duŝejoj kaj
kompostaj necesejoj. Ĉiuj aktive
partoprenas en la ĉiutaga vivo
de la tendaro kaj kreado de la
programo. La programo konsis-
tas el diskutoj, praktikaj kaj teo-
riaj kreivaj metiejoj kaj ankaŭ
spektakloj.
Laŭ niaj impresoj kaj scioj,
Ekotopiaj eventoj aspektas
sufiĉe simile al la Esperanto-
aranĝoj. Se diri tre mallonge, la
ideo de Ekotopio estas konstrui
kaj uzi komunumon, en kiu
regas egaleco kaj amikeco ktp.
Kaj dum Esperantaj renkontiĝoj
ni fakte faras la samon. Malgraŭ
multaj malfaciloj por realigi
niajn idealojn, ni ĉiuj daŭrigas la
junularo
pli verda kaj eĉ stela
laboron kaj esperas. Jen kial mi
nomas la partoprenantojn de
ambaŭ projektoj “samideanoj”.
Ekotopio 2006
Ĝi unuafoje okazis en Slovakio
kaj daŭris pli ol du semajnojn de
la komenco ĝis la 20-a de
aŭgusto en parto de la vilaĝo
Plieŝovce Zaje^ova proksime al
la urbo Zvolen. La ĉef-temo de la
ĉi-jara aranĝo estis “Arto kaj
aktiveco”. La ligita projekto -
“Karavano de arto kaj aktiveco”
- komenciĝis pli frue ol la tend-
aro. Komence la karavano parto-
prenis en Eŭropa socia forumo
en Grekio kaj havis sian finhalte-
jon en nia tendaro. Ĝi estas inter-
nacia translima projekto de
EYFA. Praktikaj kreiv-metiejoj
de la karavano estis dediĉitaj al
sambo, kreado de kostumoj,
irado per stilzoj, strata teatro,
klaŭnaj spektakloj ktp.
Aktivisma arto traktas problem-
ajn sociajn temojn per nova
metodo. Ĝi klopodas kontribui al
ŝanĝo de la mondo per kreiveco,
instigado kaj malfermiteco. Alia
grava parto de la projekto estis la
bicikla veturado. Ĉi-jare ĝi
komenciĝis la 18-an de junio en
Litovio, trairis Pollandon kaj
Slovakion, kie ĝi restis por du
semajnoj en Ekotopio. Poste ĝi
daŭris en Hungario, Slovenio kaj
Kroatio. La bicikla karavano
dum siaj haltoj vizitis diversajn
ekologiajn kaj homrajtajn
numero 215-216 (2006:5-6)
.tutmondiĝo _I
movadojn, helpis al ili turni aten-
ton al certaj problemoj kaj subte-
nis iliajn sociajn kampanjojn. Tia
biciklado finiĝis la 22-an de sep-
tembro per la internacia kon-
traŭaŭta festo “Senaŭta tago”.
Ĉu lingvaj problemoj?
Same kiel dum ordinaraj inter-
naciaj kunvenoj, preskaŭ la plej
grava problemo de Ekotopio estis
la problemo de komunikado. Se
vi ne scipovas la anglan bone, vi
ne povas babili, bone kompreni,
vi estas eligita el normala aktiva
vivo de la tendaro. Eĉ se vi havas
bonajn amikojn, kiuj pretas ĉiam
traduki ĉion por vi, tutegale ili
certe ne povas esti kun vi senfine.
Mi jam la trian fojon partopre-
nis la Ekotopio-tendaron kaj mi
ĉiam reklamis Esperanton.
Somere 2004, kiam mi partopre-
nis en biciklado kaj tendaro, mi
havis la eblon prezenti
Esperanton, rakonti pri ĝi kaj eĉ
organizi la instruadon. Tiam par-
toprenis ĉirkaŭ dek homoj. De
tendaro al tendaro mi regule
faris programerojn, rilatajn al
Esperanto. Ekzemple: simpla
rakonto pri historio de la lingvo,
interesaj faktoj pri lingvoj ĝen-
erale, pri “verda lingvo” speciale
kaj ĝiaj pozitivaj flankoj.
Interalie, la homoj scias pri
Esperanto preskaŭ nenion! Mi
kun granda miro rimarkis, ke eĉ
eksterlandanoj (pri rusianoj ĉio
klaras), kiuj estas sufiĉe aktivaj,
spertaj kaj certe saĝaj, tre mal-
multe scias pri Esperanto. La
“argumento”, ke “ĝi estas morta
lingvo” estis tre populara... De
alia flanko, mi devas diri, ke se
homoj tamen komencis diskuti
kun mi pri Esperanto kaj lingvaj
problemoj, plejofte ili estis kon-
vinkitaj kaj multaj promesis
eklerni “tiun bonan lingvon”.
Tiukaze mi ĉiam donis la
adreson de “Lernu”.
Kiajn konkludojn mi diru?
Tutmondiĝo kaj Esperanto estas
tre forte interligitaj, kaj oni
povas klare montri tiujn ligojn al
sociaj aktivuloj - potencialaj
esperantistoj. Tiel tiaj homoj
esperantistiĝos tre rapide.
Kiel partopreni en
Ekotopio?
Tre facile - vi devas nur voli.
Kaj se vi volas renkontiĝi kun
multaj interesaj homoj de la tuta
Eŭropo por dividi siajn opiniojn,
spertojn, lerni ion novan, akiri
inspiron kaj aktive eniri en
vivprocezon de la komunumo, ĉi
tiu taŭga loko estas por vi!
Partopreni povas ĉiu, kiu respek-
tas Ekotopiajn principojn kaj
volas ŝanĝi ion - en persona vivo
aŭ en la mondo. Gis la revido en
Ekotopio-2007 en Portugalio!
Projekto Gutenbergo:
La plej malnova cifereca biblioteko, kun pli ol 19 mil titoloj!
Projekto Gutenbergo kaj Kreiva
Komunumo estas unuj el multegaj
bonegaj kaj tre perspektivaj interretaj
iniciatoj, en kiuj ankaŭ Esperanto
ludas gravan rolon. En la numero pri
Tutmondiĝo ni ne povis maltrafi la oka-
zon rakonti pri Projekto Gutenbergo,
kaj Roberto Read - aktiva usona esper-
antisto, doktoro kaj komputilemulo -
afable konsentis prezenti la projekton
al KoNTAKTO-\eg?into\.
- Kio estas Projekto Gutenbergo kaj kio
estas Kreiva Komunumo? Ĉu ili estas
interligitaj?
- La vortoj “kreiva komunumo”, aŭ miaj
nunaj preferataj - “publika liberverkaro”,
signifas publike uzeblan aron da verkoj,
artaĵoj, softvaro kaj ideoj ĝenerale. Sed
“publika liberverkaro” ankaŭ esprimas la
ideon, ke tiu libere havebla aro vere riĉigas
la homaron kaj ke ni kreskigu ĝin. La enha-
vo de la publika liberverkaro estas diversa,
kaj la diverseco kreskas. Libroj kaj literaturo
ĝenerale estas unu el la plej gravaj kaj utilaj
kategorioj. Projekto Gutenbergo* (PG) estas
esprimo de tiu ĉi ideo por libroj. Pli
konkrete, ĝi estas retpaĝaro, de kiu oni
povas elŝuti 19 mil senpagajn kaj libere uze-
blajn librojn. Iu ajn kun retumilo povas fari
tion ĉe <http://www.gutenberg.org>.
- Rakontu ĝenerale pri la strukturo de la
projekto: mi legis, ke la “supro” (direktoroj
ktp.) preskaŭ ne havas influon sur la
laboron de la “subo”. Ĉu vere?
- Fakte, la “supro” kaj la kreinto de PG,
Michael [majkl] Hart, aktive gvidas ĝin, kaj
nome li bonvenigis Esperanton per
retmesaĝo rekte al mi. Sed vi pravas, ke li
kaj malgranda skipo ne faras la plejparton
de la laboro. Ilia ĉefa rolo nun estas aprobi
librojn kaj certigi, ke eldono per PG estas
taŭga laŭ la leĝoj de Usono. Ĉi tio estas
grava afero, ĉar ĝi garantias al ĉiuj, kiuj
deziras uzi la librojn, ke ili rajtas fari tion,
sen la timo de jura proceso, ekzemple.
- Kiun konkretan laboron faras vi kaj
aliaj partoprenantoj de la projekto? Kiel
oni certigas senerarecon de libroj en PG?
- La konkreta laboro farata de miloj da
volontuloj estas prepari librojn por elektron-
ika eldono. Estas tri bezonoj: akiri elektron-
ikan tekston, aranĝi ĝin laŭ la reguloj de PG
kaj pruvi al PG, ke ne estas posedanto de
kopirajto, kiu malpermesas la eldonon. Por
la lasta punkto estas du ebloj: montri, ke la
kopirajto estas sufiĉe malnova (t.e. ke la
libro estis eldonita antaŭ 1923, laŭ la nuna
leĝo de Usono), aŭ prezenti subskribitan
leteron de la posedanto de kopirajto, kiu
donacas la verkon al la publiko. Por enretigi
malnovan verkon, oni kutime devas skani la
libron, “rekoni” la tekston kaj provlegi ĝin:
tion faras Distribuitaj Provlegistoj de PG
<http://www.pgdp.net>. Sed por pli moder-
na verko, kiu plejparte haveblas ankaŭ en
elektronika versio, oni devas kontakti la
aŭtoron kaj peti la permeson. PG zorge kon-
trolas formaton, do, se oni laboras pri mod-
erna elektronika libro, oni devas kontroli la
formaton, sed supozeble la tekstoj estas
sufiĉe seneraraj dekomence.
- Ĉu oni rajtas reprodukti en ajna formo
librojn, aperintajn en PG, eĉ por profitaj
celoj?
- Jes, libroj, kiuj aperis en PG (krom mal-
multaj esceptoj), estas tute uzeblaj por kiu
ajn celo, eĉ por profiti. Ekzemple, oni povas
krei filmon laŭ scenaro, kiun oni prenas
rekte de teksto de libro en PG, kaj vendi ĝin,
se oni tion deziras, kontraŭ milionoj. Eble
pli facilas presi libron kun enhavo el PG -
tiel oni devas pagi al neniu, kaj oni ja povas
profiti (bondezirojn pri tio!). Oni povas krei
ankaŭ tradukon de PG-teksto sen timo, ke
oni procesos kontraŭ vi.
- Ĉu estas io komuna inter PG kaj
eLibrejo? Ĉu iuj libroj de eLibrejo aperas
en PG kaj inverse?
- Franko Luin kaj la kontribuintoj al
eLibrejo faris bonegan ekzemplon de libera
publikverkado, kiu celas la samon kiel PG.
Mi fakte ne tute komprenas la kopirajtan
situacion de eLibrejo. Teorie, multaj libroj
de eLibrejo estos publikigeblaj ankaŭ ĉe PG,
kun la permeso de la kopirajt-posedanto. Mi
certe invitas eLibrejon kunlabori kun PG:
same kiel ĉiuj, eLibrejo rajtas uzi la 17
numero 215-216 (2006:5-6)
-tutmondiĝo-
Esperantajn librojn, kiuj nun estas en PG.
Libroj en ambaŭ paĝaroj disvastigas
Esperanton pli bone ol libroj en nur unu, kaj
PG estas tre bone videbla aparte al neesper-
antistoj.
- Ĉu enmetado de libroj en la interreton
ne gvidus al tio 9 ke onine plu aĉetus paper-
ajn librojn? Tia estas la situaciopri muziko
- ja senpaga apero de E-muziko en la inter-
reto nun kaŭzas grandajn problemojn al
Vinilkosmo, kiu pro tio perdas klientojn
kaj monon, kaj do se tio
daŭrus, Vinilkosmo ne
povus reinvesti en la
produktadon de E-
muziko ...
- Jes - kaj ne. Papera
libro restas luksa, facile
legebla, bela amiko. Mi
neniam preferas legi lon-
gan romanon sur ekrano.
Mi rajtas elprinti libron
de PG, sed ofte tio kostas
pli, malŝparas paperon
kaj estas maloportuna.
Persone, mi uzas PG-on por foliumi librojn,
kiujn mi poste aĉetos. Tamen, mi ne pensas,
ke ĉiu aŭtoro devas donaci siajn verkojn al
PG. Se vi posedas kopirajtojn, kiu donos al vi
enspezon, bonvolu enspezi! Tamen, estas
Esperantaj libroj, kiujn la aŭtoro aŭ tradukin-
to kreis pro amo al famo, aŭ al la Movado, aŭ
al la libro mem. Ekzemple, Edwin Grobe
tradukis multajn rakontojn, kaj neniam
atendis monon. Li donacis ilin al PG, kaj nun
oni povas legi ses liajn rakontojn per PG. Oni
ankaŭ povas aĉeti ilin. Kreintoj deziras, ke
oni ĝuu ilian kreaĵon. Oni ankaŭ deziras
enspezon; sed iam libro atingos la finon de
sia enspezanta vivo. Post tio, aŭtoro povas
pensi: ĉu ĝi estos legota per PG senprofite, aŭ
ĉu ĝi estos perdita en la mondo senprofite -
kion mi preferas?
Mi ĵus aŭdis, ke s-ro Donald Broadribb
donacos al la mondo siajn tradukojn de la
“Oz”-libroj! Ĉi tiu grandega donaco donos al
li grandegan “enspezon” de honoro, se ne
■ RhL I'bciiU-k
Brp*vH l3y Esptruiilf
JUdho itSDlEflJTTJIilfliiaflEiiSTEViSrr!
Dfcc A A £ E L Z ff B1 i £ L H tl £ 19 L £ XI £ 11X i 4
ŭdŭ M toŭfc* ifljs l-r' \ EĉorJi rnziM
-±d-. ■ io Ŭka
Cmlm Cath I
>LEi
mono. Aldone, estas
aŭtoroj, ekzemple
Cory Doctorow kaj
Eric Raymond, kiuj
trovas, ke senpaga
haveblo de iliaj libroj
tute ne malprofitigas
ilin.
- Kiaj ĝenroj,
aŭtoroj, landoj estas
plej bone reprezentitaj en PG? Kiu fakte
elektas librojn por interretigi?
- Iu ajn povas elekti librojn, pri kio ajn, kaj
elspezi iom da tempo por enretigi ĝin. Estas
granda diverseco de libroj: la plejparto estas
en la angla lingvo, sed estas centoj da libroj
ankaŭ en aliaj lingvoj. Pro la usona leĝo, la
plejparto de la libroj estas malnovaj, klasikaj
libroj, eldonitaj antaŭ 1923. Estas ankaŭ fik-
ciaj kaj teknikaj libroj. Estas multaj manli-
broj de la ĝenro “Kiel fari...”. Estas klasikaj
libroj en la latina kaj antikvaj anglaj libroj.
- Kiel homoj, kiuj ekinteresiĝis, povas
partopreni en la projekto?
- Ĉiu rajtas skribi mesaĝon al PG aŭ
Distribuitaj Provlegistoj de PG kaj lerni, kiel
helpi. Mi estas nur reklamanto, sed se vi
interesiĝas, bv. kontakti min ĉe
<read@robertlread.net>. Uzi la sistemon de
distribuitaj provlegistoj estas la plej facila
metodo por helpi, sed ni ĉiam rapide finas la
provlegadon de la libroj. Fakte, ni havas
problemon: manko de materialo por provle-
gi. Niaj du bezonoj nun estas akiri novajn
librojn (kaj ni tre deziras ion, kio ne devenas
de la angla lingvo), kaj inviti homojn, kiuj
pretas lerni kiel aranĝi librojn laŭ la reguloj
de PG (kio estas sufiĉe facila por kom-
putilemuloj). Oni devas kompreni, ke
Esperantaj libroj en PG estas videblaj al la
tuta mondo, kaj, same kiel la Esperanta
Vikipedio, ili montras al la mondo nian
fortecon. Baldaŭ, eble en 2007, ni havos 50
Esperantajn librojn en PG, kaj Esperanto
eniros la liston de aliaj popularaj lingvoj tie.
Oni povas imagi 500 librojn; fakte, per
traduko de libroj el multaj landoj, mi povas
imagi, ke ni havos milojn da libroj en PG
dum mia vivo. Mi honeste kredas, ke ĉiu
Esperanta libro en PG estas porĉiama dona-
co al la mondo, kaj argumento ke oni devas
lerni Esperanton!
* Johannes Gensfleisch zur Laden zum
Gutenberg (inter 1395 kaj 1405 - 1468)
- germana metalfaristo kaj inventisto,
famiĝis pro siaj kontribuaĵoj al la teĥnolo-
gio de presarto. Tradicie oni nomas lin la
inventisto de apartaj tipoj, kio estis gran-
da avantaĝo super la bloktipa presado
uzata en Eŭropo tiam (laŭ Vikipedio).
Por ŝatantoj de sudoko
Dmitrij Cibulevskij,
Ukrainio
Bonvolu plenigi liberajn
ĉelojn per ciferoj de 1 ĝis 9,
tiel ke en ĉiu linio, en ĉiu
kolumno kaj eĉ en ĉiu el 9
kvadratoj (3 x 3) ne ripetiĝu
eĉ unu cifero.
Respondoj troviĝas sur p. 31.
4
OO
1
5
2
9
3
1
5
3
9
7
2
5
3
OO
7
4
2
6
2
7
8
4
1
5
6
2
6
4
5
1
9
7
6
9
1
9
6
7
5
9
4
2
9
2
1
6
4
3
1
8
7
8
1
5
3
6
8
1
5
2
9
3
3
8
4
7
numero 215-216 (2006:5-6)
.tutmondiĝo _I
Agendo 21:
Manfred Westermayer, Germanio
Jam en la 60-70-aj jaroj de la pasinta jar-
cento aperis pluraj libroj pri la naturmedio
kaj la stato de nia mondo, kiel ekzemple La
Silenta Printempo (1962) kaj Global 2000:
Raporto al la Usona Kongreso de Rachel
Carson, Raporto al la Roma Klubo * (1977)
de Donella Meadows, kaj Malgranda estas
Bela (1973) de Ernst Schumacher.
Ne nur la ekspluatado de la naturrimedoj kaj
de la naturo, sed ankaŭ la minaco de atombom-
ba milito, kaj la “duobla moralo”, kiu gvidis al
socia ekskludo de kulturaj kaj etnaj minoritatoj,
ekzemple samseksemuloj kaj indiĝenoj, instigis
la homojn en diversaj landoj fondi neregistarajn
organizaĵojn (NRO-oj) kaj Verdajn Partiojn.
Ankaŭ la Unuiĝintaj Nacioj finfine rimarkis
la bezonon ŝanĝi la prioritatojn, ĉar natures-
ploristoj kaj sciencistoj rimarkis, ke la mondo
ne nur perdadas animalajn speciojn, sed ke
ankaŭ la klimato konstante ŝanĝiĝas. La
forhakado de la grandega praarbaro de
Amazonio por soja agrikulturo kaj viandoher-
bejoj finfine postlasis dezerton kaj elradikigi-
tajn indiĝenajn arbarojn. Fakte temas pri hom-
farita ŝanĝo, kaj ne pri natura ŝanĝiĝo.
La Konferenco de Rio
La Konferenco de UN pri Medio kaj Evoluo
(konata ankaŭ kiel Tera Pintokonferenco),
1992, en Rio-de-Ĵanejro, mallonge “la konfer-
enco de Rio”, estis la unua tutmonda okazaĵo
por kunlaboro pri limigo de nedezirataj homaj
efilcoj al nia planedo. Tie ŝtatestroj, UN-
respondeculoj kaj amaso da homoj, lciuj aktivis
en la koncernaj NRO-oj, diskutis la manierojn
solvi la plej urĝajn ekologiajn, ekonomiajn kaj
sociajn problemojn alfrontantajn la homaron
en la 21-a jarcento. Oni decidis daŭrigeblan -
aŭ daŭripovan - agadon, kiu baziĝas sur socia
justeco, daŭripovaj ekonomisistemoj kaj pro-
tekto de stabila naturmedio. Ĝi estis nomita
“Agendo 21” - por la 21-a jarcento (laŭ la
okcidenta tempo-kalkulado). Ĝi estis ratifikita
de pli ol 178 registaroj. Ĉapitro 28 de tiu
Agendo 21 devigas la registarojn instigi siajn
civitanojn al kunlaboro cele al daŭripoveco de
la homa mastrumado sur la planedo Tero.
La aalborgaj ĉartoj
La Eŭropa Konferenco pri Daŭripovaj Urboj
kaj Komunumoj en 1994 akceptis la “Ĉarton
de Aalborg”. ĉi postulas de la eŭropaj urboj
kaj komunumoj, kune kun iliaj civitanoj, prila-
bori komunuman agoprogramon, la “Lokan
Agendon 21”. Depende de la politika sistemo,
“simplaj homoj” rajtis aŭ ne rajtis partopreni
en la decidoj, kiuj rilatas al iliaj komunumoj;
kaj ofte ili estis ekskluditaj pro la (juna) aĝo,
(ina) sekso aŭ (marĝena) socia aparteno; la
(viraj) patriarkoj opiniis, ke sole iliaj decidoj
gravas kaj ĝustas - sed ofte ili sekvis nur ego-
ismajn celojn. Intertempe multaj urboj ratifikis
tiun ĉarton, kaj en 2004 okazis aktualiga kon-
ferenco “Aalborg+10”.
Pluraj komunumoj evoluigis Sistemon de
Indikiloj (akceptita en Seatlo, Usono, en 1998),
kiuj ebligas “mezuri”, kiomgrade la bezonoj de
la daŭripoveco estas plenumitaj. Sumo-indikilo
- “Ekologia Piedspuro” - montras, kiom gran-
dan areon foruzas unuopuloj de diversaj
regionoj kaj kiom da planedoj estus bezonataj,
se la tuta homaro vivus same, kiel ĝi vivas nun.
Ekzemplo: Frejburgo
La urba konsilio de Frejburgo ratifikis la
Ĉarton de Aalborg en 1996 kaj komisiis al la
urba administracio evoluigi agado-programon
kune kun diversaj asocioj kaj la civitanoj, cele
al “Daŭripova Frejburgo”. Pluraj laborgrupoj
ellaboras surlokajn agendo-planojn kaj disku-
tas ilin kun la urba administracio. Unu el la
kernoj de la Agendo 21 estas la Pripensejo, kaj
la urbestraro proponis Frejburgon kiel renkon-
tiĝejon por diversaj asocioj. Tie partoprenas
ankaŭ la Esperanto-Grupo, kaj tiel ĝi havas
kontaktojn kun multaj asocioj.
Sociala, kleriga kaj kultura agendo
Evoluigi la socialajn aferojn estas ampleksa
tasko, kiu efikas sur ĉiujn sociajn kampojn.
Intertempe la partoprenantoj de la Agendo
observas diversajn gvidocelojn en la vivo- kaj
laboro-interplektiĝo de la civitanoj. Ili invitas
kunlabori fakulojn pri lernejoj kaj aliaj
klerigejoj, pri porinfana kaj porjunulara agado,
kaj ankaŭ fakulojn pri projektoj por laboristoj,
virinoj, enmigrantoj kaj senhejmuloj. La celo
estas doni ŝancoegalecon kaj partoprenon de
ĉiuj grupoj en evoluigaj kaj decidaj procezoj,
atingi la socian inkluzivecon de la marĝenaj
grupoj kaj meti la respondecon rilate venonta-
jn generaciojn kaj naturon kiel devigan
kondiĉon en ĉiujn urbajn evoluplanojn - same
lciel en Porto-Alegro (Brazilo) oni komencas
pli influigi ĉiujn civitanojn en la urban buĝeto-
planadon (temas pri la t.n. Civitaneca
Buĝetopropono). Ekde 1989 pluraj miloj da
civitanoj kunsidas en la urbopartoj de Porto-
Alegro, diskutas la prezentitan urbo-raporton
kaj proponas prioritatojn. Tiel oni klopodas
eviti, ke la buĝeto ĉefe utilu nur por la riĉaj kaj
influhavaj grupoj; lasante malriĉajn kvartalojn
subevoluintaj.
Seksa demokratio
La seksa demokratio signifas ebligi la parto-
prenon de virinoj en ĉiuj ekonomiaj, ekologiaj
kaj socialaj decidoprocezoj, ekzemple:
- Egalrajta partopreno de virinoj en la urba
poiitiko, kio signifas, ke la partioj en la urbaj
konsilioj konsistu el virinoj kaj viroj similk-
vante. Ekzemple, la Verda Partio ekde sia
komenco metas sur la elektolistojn alterne viri-
nojn kaj virojn.
- Urba kaj regiona pianado, kiu plenumas
virinajn bezonojn, kiel:
- kvartalaj strukturoj por infanvartejoj kaj
infanĝardenoj;
- survoja sekureco kontraŭ perforto, kiel
lumigitaj trotuaroj, noktaj busoj - anlcaŭ por
gejunuloj - kiuj veturigas homojn proksime al
iliaj loĝlokoj.
- Justa partopreno de ambaŭ seksoj en ĉiuj
laborkampoj kaj sur ĉiuj niveloj, ne nur en la
fakoj jam klasikaj por ili, ekzemple, edukado
kaj klerigado.
- Egalrajta partopreno en la kultura vivo.
Areo kaj rimedoj
La urba administracio (de Frejburgo - Red.)
starigis oficejon, kiu organizas la partoprenon
de la civitanoj kaj NRO-oj rilate la urb-
evoluigan agendon pri uzado de areo kaj rime-
doj. ĉi ellaboras konceptojn por daŭrigebla
urba evoluo laŭ la postuloj de la Agendo 21 kaj
laŭ la jenaj premisoj:
- La urbo kaj la ĉirkaŭa regiono formas
komunan vivareon.
- La rilato inter urbocentro kaj urbopartoj
estu en bona ekvilibro.
- La integreco de la urbopartoj estu konsid-
erata.
- Trafiko- kaj pejzaĝoplanado apartenas al la
urboplanado.
- Permanentaj kostoj de la infrastrukturo
(stratoj, publika trafiko, akvomastrumado)
estu konsiderataj pli severe, aparte kiam temas
pri la plivastigo de la urbo.
- Oni evitu hejtokostojn pere de energiefika
(re-)konstruo de la konstruaĵoj.
numero 215-216 (2006:5-6)
-tutmondiĝo-
Trafiko
Moviĝi de unu loko al alia apartenas al la
bazaj homaj bezonoj. E1 la diversaj bezonoj kaj
la celo al daŭripovo sekvas la jena orientiĝo:
- Partoprenigi la civitanojn en la trafik-
evoluiga planado.
- Preferi novajn metodojn de la veturado, kiu
nuntempe estas dominata de vira individueco;
en busoj ja kutime pli oftas virinoj.
- Plibonigi la allogecon de la publika trans-
porto.
- Fleksebligi la uzadon de aŭtomobiloj,
ekzemple, instigi al komuna uzado de aŭtoj.
- Sekurigi la vojojn por piedirantoj kaj bicik-
lantoj, kaj aparte por la infanoj, pere de rapi-
dec-limigo en la loĝkvartaloj kaj apartaj
biciklovojoj.
- Malpliigi la bruon kaj la nocajn gasojn de
la trafiko.
- “Senvestigi” la statusan valoron de impon-
aj limuzinoj, ĉar ili troe forvoras la aeron kaj la
rimedojn.
Natura kaj akva agendo
La temo “akvo kaj homo” estis grava jam en
la antikvaj tempoj; oni ĉiam instalis oficialajn
instancojn por gardi la akvoprovizon kaj kvali-
ton de akvo; sed ĉiam ili devas lukti kontraŭ la
senzorgeco de la individuoj aŭ firmaoj rilate la
eksterajn rimedojn, kiel akvo, aero kaj tero.
Kvankam en la regiono pieddistance de la
Nigra Arbaro en suda Germanio estas sufiĉe
da akvo, oni devas zorgi por ke ĝi restu pura
kaj daŭre restu loĝloko por la bestoj; kaj la
Agendo 21 gvidas la distriktajn administracio-
jn kontroli la plenumon de la striktaj reguloj
por surloke kaj tutmonde gardi la akvon.
Tio signifas la plejeblan renaturigon de flu-
antaj akvoj kaj zorgon, ke ili restu kvazaŭ
nature puraj. Aparte forĵetado de rubaĵo ĉirkaŭ
akvofluejoj estas severe punata, ĉar tiu rubaĵo
dum niaj modernaj tempoj ofte konsistas el
plasto kaj aliaj materialoj danĝeraj por la
akvobestoj kaj birdoj (paroli pri la estetiko el
la homa vidpunkto estas malgrave ĉi-rilate).
La enverŝado de malpurigitaj akvoj aŭ eĉ vene-
naj likvaĵoj flanke de firmaoj estas persekuta-
ta kiel krimo.
Tio ankaŭ rilatas al:
- la fekundigo de la kampoj fare de la kam-
paranoj;
- la planado de akvogeneratoroj, por ke oni
konstruu fiŝoŝtuparojn kaj lasu sufiĉe da akvo
post la digo por diversaj akvobestoj;
- la konstruo de domoj ĉe la akvo-rando;
- bremsado de la erozio kaj dezertiĝo, ĉefe
pro senrespondecaj agrikulturaj teknikoj, sed
tio rilatu ankaŭ al tia organizado, ke la turistoj
ne deflankiĝu de piediraj padoj.
- La planado celu ankaŭ malpliigi la severe-
con de akvokatastrofoj je inundoj.
- Finfine mastrumi la akvon en kaj ĉirkaŭ la
domoj, kiel ekzemple ne malŝpari trinkakvon
kaj eble kolekti pluvakvon.
Unumonda agendo
La tutmondiĝo signifas i.a., ke nia konsumo
rekte rilatas al la ekspluatado de la kamparanoj
kaj de la naturo. La tutmonda ekonomio
bezonas barojn kontraŭ tia (troa) ekspluatado;
tio signifas, ke necesas starigi bazajn, homrajte
adekvatajn laborkondiĉojn, pri kio devus zorgi
ILO (Internacia Labor-Organizo, instanco
kadre de UN) kaj eble poste tion traktos nova
tutmonda sindikato. Sed ankaŭ ni mem havas
ĉi-rilatajn taskojn:
- Subteni la pripensitan konsum-konduton
rilate ekologiajn kaj socialajn normojn de la
produktado kaj vendado de varoj; ekzemple,
preferi produktojn kun sigelo, kiu garantias la
socialan kaj ekologian kvaliton de la produktad-
maniero (ekzemple, sigelojn FSC aŭ MSC **).
- Subteni la klerigon rilate nian interplek-
titecon en la mondo.
- Ebligi dignan vivon por fremduloj en nia
urbo.
- Uzadi urbopartnerecojn (urbo-ĝemeliĝojn)
por interŝanĝi ideojn rilate la Agendon 21.
Ekzemple, ekzistas laborgrupoj en lernejoj kaj
asocioj, kiuj organizas vendejojn por varoj,
praktikante Justan Komercon, kaj vendas
laŭtemajn librojn. En Frejburgo ili lcreis kafo-
markon Freinica kunlabore kun kafokampara-
noj en la partnera urbo Wiwili en Nikaragvo.
Finaj komentoj
Kompreneble, ni ĉiuj havas nur limigitajn
eblojn fari ion alian krom niajn tute personajn
ĉiutagajn devojn. Tamen al moderna homo
“apartenas” la aktiva civitaneca kunlaboro. Ĉu
en asocio por defendi la homajn rajtojn, ĉu en
naturprotekta asocio, ĉu en kvartala civitana
grupo, ĉu en partio; ĉu finfine en la laborloko
mem. Mi donas kelkajn ret-adresojn, sed serĉu
ankaŭ mem.
* plena nomo: Limits to Grovvth: A Report for the
Club of Rome’s Project on the Predicament of
Mankind - Limoj de kresko: raporto por la pro-
jekto la Roma Klubo pri la malfacilaĵoj de la
homaro; la Roma Klubo estas internacia nereg-
istara organizo, kreita en 1968, kiu faris grandan
kontribuon en la studado de biosfero kaj propa-
gando de ideoj pri harmonio inter la homoj kaj la
naturo - Red.
** FSC (de la angla) - Arbarprizorga Konsilio
(Forest Stevvardship Council) - organizo, kiu
okupiĝas pri mastrumado de arbaroj laŭ dauripo-
va kaj ekologiamika maniero. MSC: (de la angla)
- Marprizorga Konsilio ( Marine Stevvardship
Council) - organizo, kiu okupiĝas pri fiŝkaptado
sen detrui la ekologion de la maro, kaj evitas la
kaptadon - kaj dronigadon - de maraj mamuloj,
kiel delfenoj.
<Legu>
Germanaj retejoj: <www.treffpunktfreiburg.
de/agenda21> (Frejburgo); <www.fest-
heidelberg.de> (Germanio, evangelia studgrupo);
<www.lfu. baden-wuerttemberg.de> (Germanio,
Agendo 21 en Baden-Virtembergo, apliko de 24
Indikiloj); <http://berlin21.net> (Agendo 21 en
Berlino)
Internaciaj retejoj: <www.un.org> (UN-hejmpaĝo,
Jarmilaj celoj ( Millenium Goals) similas al
Agendo 21 - araba, ĉina, angla, franca, hispana,
rusa); <www.unep.org> (mediprogramo de UN,
serĉu “Agenda 21” - angla, franca); <www.foeeu-
rope.org> (Amikoj de Tero - angla);
<www.iclei.org> (Internacia Konsilio pri Lokaj
Medirilataj Iniciatoj - angla); <www.iclei.org/
index.php?id=global-programs> (pli pri Agendo
21 - angla); <www.ipcc.ch> (UN: Interregistara
Spertulgrupo pri la Klimat-Ŝanĝiĝo - UN-lingvoj);
<http://ec.europa.eu/environment/news/efe/
14/article_276_de.htm (ĵurnalo Umvvelt fŭr
Europaer - hispana, germana, angla, franca,
itala); <www.climatic-suisse.ch/spip.php?
rubrique41> (Klimatoprojektoj por Gelernantoj -
germana, angla, franca, itala); <www.fedre.org>
(Eŭropa fondaĵo por Daŭripova Disvolviĝo de la
Regionoj - germana, angla, franca, itala, rusa,
serbokroata); <www.eco-label.com> (montras la
energikonsumadon de elektraj aparatoj -
multlingva); <www.agir21.org> (Agendo 21 -
ĉenevo - franca); <www.agir21.org/
flash/empreinteecoweb/loadcheckplugin.html>
(via ekologia Piedspuro, de Ĝenevo - franca)
La aŭtoro de tiu ĉi artikolo estas sekretario de
Asocio de Verduloj Esperantistaj <www.com-
link.apc.org/ave/welcome. htm>.
numero 215-216 (2006:5-6)
.tutmondiĝo _I
Anna Politkovskaja:
Ŝia vivo estis batalado, ŝia morto - venko
Indiano, Rusio
“Anna Politkovskaja, ĵurnalisto - plej
fama, plej kuraĝa, plej... mi ne povas aldoni
ion ĉar mi estas vere ŝokita. Hodiaŭ en
Moskvo ŝi estis murdita. Ŝi ĉiam skribis kaj
diris la veron. Niaj aĉaj politikistoj
malamegis ŝin! Jen, ŝi jam ne estas viva...”
- tiujn vortojn mi dissendis al miaj amikoj
perrete, alvokante al aktivaĵo memore al
Anna. Gi okazis dum sekva tago en Moskvo.
Kion mi faris? Kompreneble, mi aliĝis al
tiu kunveno. Krome mi enskribis en la
“Viva ĵurnalo”... ne, mi skribis nenion -
simple aldonis foton de Anna sen iuj vor-
toj. Tute similan aferon faris miaj virtualaj
amikoj ĉe <http://dmitry-
kokorev.livejournal.com/>. Ĉiuj homoj
estis ŝokitaj okaze de la murdo.
Morto de Anna estas sufiĉe klara ekzem-
plo de reala situacio en Rusio. Homoj de la
tuta mondo ekvidis tion, kion nia ŝtates-
traro ne volis montri. En Rusio neniam
ekzistis vera stabileco, nek sendanĝereco,
estimado de la homaj rajtoj, socia juste-
co... kaj bonaj politikistoj.
“Murdo de Politkovskaja faris pli da mal-
bonaĵoj por Rusio ol ŝiaj artikoloj”.
Nekredeblas, sed tiujn vortojn diris prezi-
dento de Rusio Putin. Li estis forte kritika-
ta de Politkovskaja, kaj ŝia morto estas
fakte “profita afero” por li kaj lia Sistemo.
Murdoj, malaperado de homoj, krimi-
nalaj aferoj de militistoj - kaj la registaro
de Rusio respondecis pro tio, laŭ la opinio
de Politkovskaja. Ŝi skribis pri tio sentime.
Eĉ senrigarde, ke gazetaro de Rusio timis
eĉ paroli pri tio. Situacio en respubliko
Ĉeĉenio estis la plej grava temo por Anna
Politkovskaja. Ŝia lasta artikolo - pri tor-
turoj en Ĉeĉenio, kiun ŝi ne finis - estis
publikigita dank’ al kolegoj de Anna...
Anna esploradis
la plej famajn teror-
istajn atakojn en
Rusio. Kiam Putin
fariĝis prezidento,
okazis serio da
teruraj teroristaj
atakoj en Rusio.
Centoj kaj centoj da
homoj estis mortig-
itaj en ili. Sed neniu
en la ŝtatestraro
estis oficiale akuzi-
ta aŭ punita. Kiam
en Beslano (mal-
granda urbo en
Kaŭkazo) centoj da
infanoj trafis manojn de
teroristoj, ŝi tuj ekve-
turis al Beslano, sed
estis perforte haltigita
de sekretservanoj. Ŝi
regule skribis artikolojn
pri la situacio en diver-
saj plej problemaj rusi-
aj regionoj. Faktoj en ŝiaj artikoloj estis
preskaŭ nekredeblaj. Tre malfacilis kredi,
ke tio eblas en la nuntempa Rusio.
Kolegoj-ĵurnalistoj, kolegoj-defendantoj
de la homaj rajtoj ne sukcesis gardi ŝin. Ŝi
estis kuraĝegaĵurnalistino, disidento, bata-
lanto por justeco. Bedaŭrinde, en sia bata-
lado kontraŭ la Murdema Sistemo, ŝi restis
sola. La sepan de oktobro ŝi jam ne reve-
nis de sia lasta batalo. Sed eĉ ŝia
nereveno estis venka, kiel kutime...
Mistero: vitro, kiu venas..
Navin Lal S’restha, Nepalo
Sarita Bista studas en mez-
lernejo de la urbo Tikapur
(regiono Kailali), kiu troviĝas
preskaŭ 800 km sud-okcidente
de Katmanduo, la ĉef-urbo de
Nepalo. Tiu ĉi 12-jara knabino
ĉiu-tage el-puŝas unu malgran-
dan pecon de vitro el sia kapo.
Kun la patrino
Ĉu vi kredas tion? Eble ne! Sed
tio vere okazas. Tio ne estas
el-pens-aĵo. Tio estas vera mis-
tero, kaj tio okazas ĉiu-tage.
La peco de vitro estas ĝis kvin
centimetrojn longa, kaj ĝi
faras vundon en ŝia kapo,
kiam ĝi eliras. Tio ankaŭ multe
doloras, kaj eliĝas sango.
Tamen la sangado sen
kuraciloj ĉesas en mallonga
tempo. Antaŭ du jaroj ŝi sve-
nis, kiam ŝia kapo ne-atend-ite
elpuŝis pecon de vitro.
Oni kolektis jam pli ol ducent
pecojn de vitro el la kapo de la
knabino. La pecoj estas malmo-
laj, tra-vid-eblaj kaj rompeblaj,
same kiel kutima vitro. La
sango-ekzameno en Nepalgunj,
Nepalo, kaj en Lucknovv, Hindio,
kune kun tomografio montras,
el la kapo?
ke ŝi fartas bone, sed ŝi kaj ŝiaj
gepatroj kaj geamikoj zorgas,
kiel haltigi ŝiajn suferojn: ili ne
scias, kial tio okazis kaj ĝis
kiam ŝi devas suferi...
Ĉi tiu nekutima historio, kiu
venis de esperantisto el
Nepalo, ne povis ne veki nian
intereson - kaj emon esplori pli.
Rezulte ni trovis multajn
artikolojn pri tiu ĉi knabino en
pluregaj diverslandaj gazetoj kaj
ĵurnaloj. Tamen, ni ne sukcesis
trovi sciencan kaj medicinan
klarigon pri la afero - Red.
centimetro - 0,01 m
mistero - (ĉi tie) - io ne klar-ig-
ebla
sveni - por iom da tempo perdi
konscion (t.e. senperan scion,
kiun la menso havas pri siaj
statoj)
tomografio - tre detala medici-
na esplorado, per specialaj
radioj, kiu donas detalan bildon
pri la korpo
vundo - ekzemple, se oni
tranĉas sin, oni faras vundon
numero 215-216 (2006:5-6)
-tutmondiĝo-
La patrino, kiu ofera
simplajn brakumadojn
Daniele Binaghi, Italio
Antaŭ unu semajno mi akceptis
inviton de geamikoj por iri kun
ili al speciala renkontiĝo en
Sesto San Giovanni, en la
ĉirkaŭaĵoj de Milano (Italio),
por renkontiĝo kun Amma, la
“Patrino” de la brakumadoj.
Amma* estas filino de simplaj
fiŝkaptistoj el Keralo, suda
Hindio. Ekde kiam ŝi estis junega,
ŝi mirigis ĉiujn per siaj profundaj
dediĉeco kaj meditado, kaj pasigis
grandan parton de sia tempo hel-
pante aliajn malriĉulojn kaj spon-
tane brakumante ilin.
Kompreneble, tio kaŭzis multe da
problemoj en ŝia lando, kie strikta
kasta sistemo regas la rilatojn
inter malsamnivelaj homoj;
tamen, Amma neniam zorgis pri
tio, kaj ŝi daŭre akceptis kiun ajn
por doni brakumadon, kelkajn
ĝentilajn vortojn, kelkfoje flor-
petalon aŭ bombonon.
Nuntempe, ŝi ĉiujare vojaĝas al
aliaj landoj kaj kontinentoj por
renkonti la homojn, kiuj ŝin ado-
ras kiel sanktulinon, kelkfoje kiel
diinon. Ŝi vizitas ankaŭ Eŭropon,
kaj dum la restado en Italio mi
renkontis ŝin. Mi vicis, lciel ĉiuj,
por preni numeron, kaj atendis:
estas tiom multaj homoj, kiuj
deziras alproksimiĝi al ŝi (ŝi jam
donis pli ol 25 milionojn da
brakumoj!), ke oni devis starigi
sistemon por ordigi kaj faciligi la
aferon; do vi atendas, kaj kiam vi
vidas, ke via numero estas proksi-
ma, vi iras al iu renkontiĝa punk-
to, kaj denove atendas; post iom
da tempo vi atingas la zonon, kie
oni devas promeneti surgenue, ĉar
viaj piedoj ne devas “rigardi” al la
sanktulino. Kiam vi troviĝas nur
kelkajn metrojn for de ŝi, ŝiaj asis-
tantoj donas al vi papertuketon
por purigi vian vizaĝon, kolektas
la florojn aŭ aliajn oferojn, kiujn
vi estas portanta, kaj fakte puŝas
vin al ŝi. Ŝi metas vian kapon ĉe la
dekstra ŝultro kaj brakumas vin,
tuŝante vian vangon per la sia
(tiom multe ŝi jam faris, ke ŝi nun
havas malhelan makulon sur la
vango); kaj ŝi diras ion al vi, kaj
eĉ se vi ne komprenas kion ŝi
diras, ĉar ŝi parolas sian gepatran
lingvon, vi tamen komprenas, ke
ŝi estas parolanta kun vi, kaj ke
tiuj vortoj en tiu momento estas
por vi. Kelkajn sekundojn, kaj
poste vi jam devas lasi la lokon al
la sekva homo, sed ne antaŭ ol
ricevi iun donaceton kaj revidi
ŝian rideton.
Kiam oni demandis al ŝi, kiu en
ŝia lando estas konsiderata kiel
Mahatmo (Granda Animo), pri ŝia
dieco, ŝi klarigis: “Mi jam donis
min al la mondo antaŭ multe da
tempo. Mi estas tio, kion ĉiu
homo deziras vidi en mi. Mi mal-
multe interesiĝas pri tio, lciel
homoj vidas min. Mi vidas la ali-
ajn ekzakte same kiel mi vidas
min mem en la spegulo. Dio?
Ĉiuokaze mi ne kredas je Dio
sidanta sur nuboj en Paradizo.
Mia Dio estas tiuj ĉi homoj. Mi
kredas, ke mi amas ilin kaj lce mi
estas ĉi tie por ili. Se ili vidas min
LU
I-
z
LU
o
<
kiel Dion, eble mi estas ilia bildo
de Dio”. Kaj lciam oni demandis
ŝin: “Kion vi konsilas al la homoj?
Kiu estas la ĉefa instruado, kiun vi
prezentas?”, ŝi respondis: “Dio
estas amo kaj kompato, kaj tiuj ĉi
estas la kvalitoj, kiujn la mondo
vere bezonas. Tiom multe da
homoj ne estas amataj. Kompato
estas kapablo pardoni la aliajn.
Kiu el ni neniam eraris?”
Demandante al aliaj ĉeestantoj,
kion ili sentas kiam ili estas apud
Amma, preskaŭ ĉiuj diris, ke ili
sentas grandan energion, grandan
trankvilecon, kvazaŭ ripozigan
senton; kaj kiam mi demandis,
kial ili estis tie, ĉu nur por renkon-
ti Amma-n aŭ ne, oni respondis al
mi, ke jes, la proksimeco estis
grava parto, sed multaj anlcaŭ
deziris redoni ion al Amma pro ŝia
granda amo, kaj ne havante multe
da mono por ŝiaj projektoj, ili
deziris helpi per siaj manoj.
En Parayakadavu, ŝia nask-
iĝloko, ekzistas la aŝram** de
Amma, la spirita centro kaj
samtempe la ĉefa sidejo de tio, kio
jam fariĝis giganta socia organizo;
pli ol tri mil homoj el la tuta
mondo loĝas tie, kaj de tie oni
organizas kaj kunordigas la mult-
nombrajn homamajn projektojn:
Amma helpegis milojn da homoj
okaze de natur-tragedioj, kiel la
tertremo de Guĝarato en 2001 kaj
la cunamo de 2004 en sudorienta
Azio, ŝi daŭre helpas al
malriĉuloj, malsanuloj, mal-
junuloj, forlasitaj virinoj kaj orfoj;
kaj ŝi jam konstruigis dekmilojn
da domoj, plurajn malsanulejojn
kaj lernejojn, eĉ universitaton. Kaj
ŝi petas nenion. Ho, jes, vi povas
lasi monoferon, aŭ pli bone rekte
iri por helpi per viaj manoj, sed ŝi
brakumos vin ĉiuokaze, sen difer-
encoj inter vi kaj la aliaj. Kiam
oni demandis ŝin, kie ŝi povas
trovi energion por helpi al tiom
multe da homoj kaj samtempe
konstrui kaj zorgi pri tiom granda
socia organizo, ŝi simple
respondis: “Se vi vere sentas
amon al tio, kion vi faras, nenio
iam lacigas vin”.
* ŝia vera nomo estas Mata
AmritanandamayT Devi, “amma” sig-
nifas “patrino” en la dravida ling-
varo
** aŝram (ne N.PIV-a) - de la san-
skrita “aaŝraja” - protekto, estas
spirita centro, aŭ ermitejo, en
Hindio, kie saĝuloj vivis (kaj vivas)
en paco kaj trankvileco, plenumas
spiritajn kaj fizikajn ekzercojn (kiel
jogon), kaj instruas.
<Legu>
Por ekscii pli pri Amma kaj pri ŝiaj
projektoj kaj por helpi aŭ simple
renkonti ŝin, oni povas serĉi infor-
mojn en la retejoj
<http://www.amritapuri. org> kaj
<http://www.ammachi.org>
(angle). Estas ankaŭ multaj diver-
slingvaj artikoloj en Vikipedio
<www.wikipedia.org>.
Takt^ -
Amma aktive partoprenas multajn gravajn internaciajn eventojn
kaj ricevis multajn premiojn pro sia paca agado. Ekzemple, en
2002 en la Generala Asembleo de UN ŝi ricevis premion pri
Senperforteco, kiujn antaŭe ricevis Kofi Annan kaj Nelson
Mandela.
Amma foje brakumas pli ol 50 mil homojn tage (!), kaj foje ŝi
sidas brakumante ĉ. 20 horojn tage.
La filmo pri Amma “Darŝan - La Brakumo” (reĝisoro - Jan
Kounen) estis montrita en la fama filmfestivalo en Kanno.
Amma estas konata ankaŭ pro ĉantado de tradiciaj hindaj
ĉantoj; ŝi mem komponas ilin kaj ĉantas en pli ol 30 lingvoj.
Krom konstruado de hospitaloj, orfejoj, ŝirmejoj, domoj (ŝi
intencas konstruigi 100 mil domojn por malriĉuloj) ktp., en mul-
taj centroj de Amma en Usono volontuloj preparas vegetarajn
supojn por malriĉuloj - tiaj centroj nomiĝas “La patrina kuirejo”.
Septembre 2005, Amma donacis milionon da usonaj dolaroj al
la fonduso Bush-Clinton por helpi al la viktimoj de la uragano
Katrina, kaj en oktobro 2005 ŝi sendis milojn da kovriloj por la
viktimoj de la tertremo en Kaŝmira regiono.
(el Vikipedio)
numero 215-216 (2006:5-6)
.amo.
19
Malgraŭ suferoj - ami!
Estas tre malfacile trovi sian veran amon
- kaj centoble, miloble pli malfacilas
trovi sian “duonon”, se oni estas hand-
ikapito... La suba vera historio temas pri
amo, sindediĉo kaj sinofero - kaj ĝi refo-
je pruvas, ke amo venkas ĉion!
Etsuo Miyoshi, Japanio
Laŭ la
sufero”
jaraĝa.
2006
libro “La vivo, barakta
de Yasuo Mitani, 50-
Swany Novaĵoj, januaro
S-ro Mitani tuj post sia naskiĝo suferis
cerboparaliziĝon, kiu trafis liajn kvar
membrojn kaj kaŭzis parolperturbon.
Tamen li akiris radio-amatoran inĝeniere-
con, komputilan licencon, praktikan
diplomon pri la interreto kaj multajn ali-
ajn kvalifikojn. Krome, li estas estro de la
Rulseĝ-Vojaĝa Asocio de Kagaŭa.
Lia malklara prononco apenaŭ kom-
preneblas, sed elstaras lia intelekta
kapablo, kaj iel li veturigas elektran
rulseĝon kaj povas manipuli komputilon
per unu stango simila al manĝ-bastoneto.
Lia maldekstra mano tute ne moviĝas, kaj
li bezonis neimageblan tempon por elpensi
metodon uzi komputilon nur per la dekstra
mano. Se li faligas la stangeton, li devas
atendi horojn ĝis kiam iu preterpasos.
En iu somero, kiam li estis bebo, li
perdis la konscion, kiam longa serpento
glite malsupreniĝis de la centro de moski-
ta ret-kaĝo pendanta de la plafono kaj
volvis sin ĉirkaŭ lian senmovan kolon.
Lian krion aŭdis la gepatroj, kiuj laboris
en proksima kampo; ili savis lian vivon.
Ankaŭ, kiam lia elektra rulseĝo enkroĉiĝis
ĉe fervoja transirejo, hazarda preterpasan-
to apenaŭ sukcesis savi lian vivon.
Nun li vivas en publika handikapulejo
Maŝimizuso , kie ĉirkaŭ la 5-a komenciĝas
lia tago “per vindaĵ-ŝanĝo”. Deĵorantoj
kuŝigas lin sur korpoflanko, almetas urin-
ujon kaj fine viŝas la pubon. Poste, ten-
ante liajn brakojn, ili enrulseĝigas lin kaj,
alŝnurinte liajn krurojn por eviti falon,
vestas lin. Post ĉio ĉi lia tagtasko estas sidi
ĉe komputilo, sen kiu lia vivo estus
kvazaŭ morto.
Antaŭe li luktante povis manĝi mem,
sed nun deĵoranto ĉion mem manĝigas al
li. Nur post plena mobilizo de lango, buŝo,
gorĝo, kolo kaj brakmuskoloj, manĝaĵoj
enbuŝiĝas. Li penas, disĵetas, malpurigas,
tute ne sentas guston. Iam inter liajn den-
toj enpenetris kulero, kaj kiam la helpanto
subite tiris ĝin, dento elfalis.
Ĉi tie mi citas liajn frazojn.
“Mi estas favorato de virinoj. Tio ne
estas mensogo. Ial, ĉu mi ekscitas ilian
patrinan instinkton? Mi disdiras
spritaĵojn kaj ankaŭ volonte debatas pri
seriozaj aferoj. Partneroj foje eksplodas
per rido, foje ĉagreniĝas pro malvenko en
argumentado. Tia virino devas viŝi la ŝvi-
ton kaj enbuŝigi manĝaĵojn al sia venkin-
to. Ĉu ŝi tiam sentas kuriozan inan
feliĉon? Al virinoj sen tia inklino, nun
furiozaj, mi pardonpetas. Kvankam mi
estas biologie viro, virinoj eble sentas ke
nefunkcipova mi estas sekurega?
Mi havas normalan generan funkci-
adon, kaj mi deziras scenejon por tion
plenumi. Mi intimis kun unu volontulino
kaj enamiĝis al ŝi, sed “mi ne rajtas
enkapti ŝin per ĉi tiu handikapa korpo ”,
do mi ne povas ami ŝin ĝuste pro mia
amo; tian dilemon mi havas. Gin pliakri-
gas la penso, ke “dum la flegado, iam dis-
rompiĝos ŝia amsento ”.
Ŝi iun tagon edziniĝis kaj foriris mal-
proksimen. Mi frakasiĝis pro perdita amo,
kaj provas ĉion forgesi per sindediĉo al
komputilumo. Mi korfunde deziras, ke iam
iu amu min, se iu virino akceptus tiun ĉi
mian korpon.”
“S-ro Yasuo Mitani edziĝis",
Swany Novaĵoj , julio 2006.
Saluton, s-ro Yasuo Mitani. Iom
abrupte, mi estas Etsuo Miyoshi, prezi-
danto de Swany Corp. Fine de la lasta
jaro mi legis vian libron “La vivo, barak-
ta sufero”, mi ege emociiĝis pro via
pacienco, klopodoj kaj ĝentileco. Do, mi
aĉetis 30 librojn kaj disdonis ilin al centoj
da japanaj laboristoj en Ĉinio, Usono kaj
Japanio.
Mi preĝas ĉiumatene je la sesa kaj
duono en Oomoto-sanktejo, kaj mi
preĝadis al dio: “Bv. donu al li bonan
amatinon ”. Antaŭnelonge mi aŭdis de via
patrino, ke vi edziĝis, kaj mi treege feliĉas
pro tiu novaĵo. Mi gratulegas vin. Nun,
dum mi skribas tiun ĉi mesaĝon, el miaj
okuloj fluas larmoj.
Antaŭ multaj jaroj via patrino verkis pri
siaj spertoj pri vi, kaj mia kompatema
patrino, leginte tion, skribis kuraĝigan
leteron al ŝi. Jus nun mi aŭdis tion de via
patrino telefone. Niaj destinoj ŝajne estas
interligitaj.
Se vi libere povus skribi tekston, bv.
informi min pri via nuna vivo, ekzemple,
pri feliĉaĵoj de geedziĝo aŭ pri via budh-
eca edzino, por sciigi al niaj laboristoj.
Ĉar ĉiuj legantoj de via libro subtenas vin
kaj vian edzinon.
Mia dekstra gambo ne bone funkciis pro
poliomjelito tuj post naskiĝo, do dum 66
jaroj mi trouzis la maldekstran gambon.
Antaŭ kelkaj jaroj ĝi malfortiĝis, kaj ekde
lasta junio mi devas uzi rulseĝon. Sed,
feliĉe, mia stato estas pli bona ol la via,
do mi sola flugas al Ĉinio, Eŭropo kaj
Usono ktp., libere per mia rulseĝo.
Bonvolu pardoni la egan abruptecon,
sed mi skribas al vi por gratuli, kaj mi
volas elkore kuraĝigi vian noblan edzi-
non. Ĉi-kune mi sciigas mian nunan situa-
cion kaj memklarigon.
S-ro Etsuo Miyoshi,
la 12-an de julio 2006
Saluton, mi ege dankas vin pro via ĝen-
tila retmesaĝo.
Min ege kaj forte impresis, ke, antaŭe
ne renkontita, vi preĝadis por mia feliĉo.
Mi elkore dankas vin. Danke al via prezi-
danta preĝado, dio akceptis, kaj mi
renkontis senkompare amantan edzinon.
Plie - ankaŭ du filinojn samtempe!
Fakte, la pli aĝa filino membras en ĥoro
amo .
numero 215-216 (2006:5-6)
20
de gestparolo, kaj ŝia instruisto uzas miajn
poeziajn verkaĵojn, do tiel mia onta edzino
eksciis pri mia ekzisto. Ankaŭ ŝi travivis
ĉiujn malfeliĉojn ĝis nun. Dum infaneco ŝi
ne ricevis amon de la patrino, kaj ludis
plektante florojn kaj herbojn de la kampoj
kaj montoj. Dum la lerneja tempo ŝi bezo-
nis ĉiutage engutadon pro suspekto de
leŭkemio. Post geedziĝo ŝi perdis bebon
pro akcidento, ricevadis perforton de sia
edzo, krome ŝia patro mortis, kaj la edzo
forprenis ŝian heredaĵon. Ŝi ne povis elteni
lian perforton kaj divorcis de li. Dum ŝi
malespere zorgadis pri siaj du infanoj, ŝi
renkontis mian poemon “Mirakla Povo”,
kiun ŝi kantadas dum sia laboro.
Iom poste mi aperigis la libron “La
vivo, barakta sufero ”, kiun ŝi ekkonis per
la interreto, kaj ni konatiĝis (ŝia nomo
estas Ikuyo Sano, ni ankoraŭ ne registris
la geedziĝon). Ĉiutage ni komunikiĝas per
komputilo kaj portebla telefono, unu- aŭ
dufoje semajne ŝi ŝoforas 40 minutojn al
mia handikapulejo. Tio daŭras ĝis nun.
Ankaŭ la du filinoj amikiĝis
kun mi, do mi volas loĝi
kun ili, sed ankoraŭ kelkaj
baroj restas superendaj.
Plie, ŝi prizorgadas la
demencan patrinon, zorgas
pri la du filinoj, kaj interri-
latas kun mi, problema
handikapulo; Ikuyo korpro-
funde respektas min.
Interalie, ŝi diris, ke “mi
sentas, ke mi naskiĝis por
feliĉigi vin ”, kaj brakumas
min per sia malgranda
korpo. Mi senhezite propo-
nis geedziĝon al ŝi, kiu fik-
srigardis min per plenlar-
maj grandaj okuloj. Poste, tagon post
tago, mi pligrandigos mian senton ke
“prefere mi devas feliĉigi Ikuyo-n”. Mi
senpaciencas, sed neniel povas helpi ŝin.
Nu, Ikuyo, kiu de infaneco intimiĝis kun
floroj, por nia geedziĝo okupas sin serioze
pri floraranĝa laboro. En via urbo ŝi malfer-
mis kunsidojn kelkfo-
je, kiujn multaj
geamikoj partoprenis.
Ŝi ankaŭ petis fari en
kuka butiko nuptan
angulon, kie ŝi volas
eksponi kaj vendi
bukedojn kaj memor-
donacojn. Mi esperas,
ke se tio glate iros, nia
vivo stabiliĝos.
Aliflanke, tiam mal-
multiĝos tempo por
vidi min, kaj ni multe
lastatempe retpoŝte
diskutas, ke ŝi bezonas
fortan helpanton.
Iom longe mi klarigis, kia estis nia
renkontiĝo kaj kia estas la nuna situacio.
Mi profunde dankas vian ĝojigan ret-
mesaĝon, ankaŭ Ikuyo tre ĝuis ĝin.
S-ro Yasuo Mitani,
la 14-an de julio 2006
SU 5
■ T
< tt "C
tM
Arto ami: arto
Johan Valano, Svislando
Ĉu amo ekzistas?
“Kompreneble, amo ekzistas!”,
vi eble tuj respondos, mire pri
tio, ke iu havis la ekster-ordi-
naran ideon starigi demandon
pri io tiel certa. Kaj tamen!
Ofte oni parolas pri amo, kiel
pri aĵo. Aĵo, pri kiu multo estas
neklara. Neniam sam-lingva
plen-kreskulo demandis al mi,
montrante glason: “Ĉu tio vere
estas glaso?”, aŭ la sunon: “Ĉu
tio vere estas suno?” Sed ofte
okazis, ke junulinoj, post longa
rakontado pri knabo kaj pri si,
demandis min: “Ĉu tio estas
vera amo?”, kaj la saman
demandon vortigis al mi
junuloj, tuj post kiam ili
priskribis, kiajn sentojn knabi-
no estigas en ili.
Kial oni ofte sin demandas, ĉu
tio, kion oni travivas, estas vera
amo aŭ ne? Ĝuste pro tio, ke
amo ne estas io, ne estas afero
facile priskribebla, kiel glaso aŭ
suno. Amo ne estas io, kion oni
havas. Ĝi rilatas, ne al havo, sed
al esto. Ami estas maniero esti.
Maniero esti, kun iu, en rilato
malsama ol la rilato kun aliaj
personoj. Eble eĉ estus pli ĝuste
diri: maniero vivi, maniero tra-
vivi la momenton kun la alia, aŭ
sen li aŭ ŝi, maniero senti, senti
en si ion ege gravan, kion ni ne
povas facile super-forti, maniero
pensi pri la alia, kiam li aŭ ŝi
forestas.
Ĉar amo estas afero de esto, ne
de havo, ĝi malsamas laŭ la per-
sono. Via maniero ami ne estas
mia maniero ami. Via amo kaj
mia amo estas malsamaj, ĉar ni
estas malsamaj. Kaj pro tio ke ni
estas malsamaj, kaj amo estas
maniero rilati, ami ofte kaŭzas
malfacilaĵojn. Ŝi kaj li estas du
malsamaj personoj, ŝi amos
iumaniere, li amos alimaniere, nur
tiel povas esti. Kiom kaj kiel unu
amas, tio ne povas esti sama kiel
tio, kiom kaj kiel amas la alia, kaj
la faroj, per kiuj la amo ekster-
iĝas, malsamas laŭ la persono.
Tial ami estas arto. Arto
feliĉigi sin per agoj, kiuj celas
feliĉigi la alian, kaj kiuj - ĉar
per provo post provo oni kom-
prenis, kion fari - pli kaj pli
sukcesas. Necesas lerni, kia-
maniere agi, por ke ŝi aŭ li pli
feliĉu, kaj tiuj agoj eble tute ne
estas tiuj, kiuj faros nin pli
feliĉaj. Eble al ŝi ege plaĉos
ricevi florojn, eble ŝi komprenos
tion, kiel diron pri amo, dum al
li floroj ne havos specialan sig-
nifon, lin floroj lasas tute mal-
varma, sed tio, kio estos por li
elmontro de vera forta amo, eble
estos, ke ŝi diros: “Bone, ne
interesas vin iri al la kamparo,
kion mi persone tre volus ĉe tiel
belaj ĉielo kaj suno, sed pro amo
al vi mi konsentos, ke ni restu en
la urbo kaj iru al la Esperanto-
librejo”. Kiu vere amas, tiu tut-
tempe pensas pri tio, kion fari
por ke la alia iĝu pli kontenta.
Komprenu min bone! Tio ne
signifas, ke ami necesigas perdi
la proprajn ŝatojn kaj interesojn.
Se unu el la du ĉiu-foje faras,
kion la alia deziras, sed tiu nur
faras laŭ la propra deziro, se li
aŭ ŝi neniam pensas, kiel kon-
tentigi la alian, tiam la rilato iras
sur malĝusta vojo. Unu iĝas la
fortulo, kiu decidas kaj direktas,
kaj la alia la malfortulo, kiu
ĉiam nur sekvas, kaj ne trovas en
si la forton diri, ke tio aŭ tio ne
plaĉas, kaj ke estus bone, ke la
kunulo aŭ kunulino pensu, ke ne
ĉiuj ŝatas la samajn aferojn.
Jes, ami estas arto. Bona
artaĵo estas ne nur bela, sed
numero 215-216 (2006:5-6)
.amo.
ankaŭ simpla. Sed produkti ion
simplan estas malfacile. Estas
pli facile skribi ion malsimplan,
neklaran, multvortan, ol eldiri la
ideon per kelkaj simplaj vortoj
kaj tamen perdigi al ĝi nenion el
ĝia intereso por tiu, kiu legos.
Tio estas same vera pri letero,
kiel pri tuta libro. Simile estas
pri la arto ami. Trovi la
manieron simple ami estas mal-
facile. Oni ja devas teni sian
tutan estaĵon direktita al unu
celo: komuna feliĉo, kun zorgo
pri la du.
Se vi renkontis iun, kiu ege
plaĉas al vi, kun kiu vi sentas
multon komunan, kun kiu kune
esti estas granda plezuro, kun
kiu vi ŝatas fari samajn aferojn,
kaj kiun nur vidi igas vin senti
vin samtempe pli granda kaj pli
malgranda, pli forta kaj pli mal-
forta, preta senkaŭze ekridi,
ridegi aŭ eĉ nur simple rideti
kun sento de granda kontento,
verŝajne tiun vi amas. Amo estas
tiel bela, tiel viv-riĉiga, ke indas
zorgi pri ĝi kiel pri eta infano,
kiel pri eta kreskaĵo, eta floro.
Se vi havas ekstere kreskaĵon,
kiu ege plaĉas al vi, kaj kiun vi
volas plu havi longe, vi devas
pensi: kion mi faru, kiam estos
ege malvarme vintre, aŭ se
somere estos ege varme kaj ĝi
ne ricevos akvon el la ĉielo? Tio
signifas, interalie, ke vi devas
pensi pri tio, kio venos poste.
Same estas pri am-feliĉo. Se
mi volas longe, plaĉe feliĉi, mi
devas tut-tempe pensi pri tio,
kiamaniere fari la alian kiel eble
plej feliĉa. Por tio, mi devas
lerni perdi. Akcepti, ke tio, kio
ŝajnas al mi ege grava nun, eble
fakte ne estas tiom grava, eble
mi povas tion ellasi, eble tiu
ellaso estas la pago, kiun mi
devas pagi nun, por post tempo
ricevi la feliĉon, kiun la alia
donos al mi danke, ĉar dank’ al
mi li aŭ ŝi estos pli feliĉa. Kaj
mi devas konsenti malhavi
portempan plezuron por la
multe pli granda plezuro poste
kune longtempe feliĉi. Se oni
celas daŭran, longtempan
feliĉon, oni zorgu pri tio, kiel
feliĉigi ne nur sin, sed ankaŭ la
alian kaj ne nur la alian, sed
ankaŭ sin. Kune.
Ĉe iuj personoj, tio aperas tute
natura. Ili dekomence sentis, ke
oni ne povas vere feliĉi sola, ke
feliĉo necesigas rilaton. La rila-
to kun unu speciala persono, la
persono, kiun oni amas, pli
gravas ol la aliaj rilatoj. Ekzistas
ankaŭ personoj, por kiuj la ideo,
ke oni ne povas feliĉi sola, tute
ne estas io klare kaj facile
pensebla. Ili amas, ne este, sed
have. Ili kredas, ke eblas ricevi
amon kiel oni ricevas donaĵon
aŭ, eble eĉ pli ĝuste, kiel oni
havigas al si ion, kiam oni tion
prenas, sen zorgi pri tio, ĉu tio
estas io de iu alia. Ili kaptas sin-
kontentigon per uzo de la alia,
kaj ilin ne tre
interesas, ĉu
tiu vere akcep-
tas tiun
manieron agi.
Estas homoj -
same viroj, kiel
virinoj, eble
tamen pli ofte
viroj - kiuj
agas rilate al la
kunulo aŭ
kunulino kiel
al servisto, kiu
devus ĉiam esti
preta fari tion,
kion ili deziras,
kaj kies ŝatoj,
timoj, esperoj,
plezuroj aŭ
deziroj ne
indas je atento.
Ne tiel oni
feliĉas, ĉar al
neniu el ni
plaĉas, ke la
alia uzu nin nur por siaj propraj
celoj. Ĉar tio ne plaĉas, la per-
sono, kun kiu oni agas prene,
kapte, uze, iĝas malkontenta. Se
la afero pli kaj pli ofte okazos, la
malkontenteco plu kaj plu
daŭros. Kaj ne eblas feliĉi, kiam
oni vivas kun homo senfine
malkontenta.
Tio ŝajnas tiel memkom-
prenebla, ke, unua-vide, aperas
senutile tion diri. Sed en la vivo,
tiu forgeso de la rajtoj de la kun-
vivul(in)o estas io ege ofta. Tial
mi permesas al mi rediri la afer-
on: se vi volas sekvi la regulojn
de la arto feliĉi, atentu la dezir-
ojn, la timojn, la esperojn, la
plezurojn de la kunvivul(in)o.
Multaj homoj ne komprenis, ke
ni ĉiuj malsamas. Tial, ekzem-
ple, ili malakceptas, ke la aliaj
timas ion, kio por ili estas tute
ne timiga. Kaj ili ridas pri la
timo de la alia. Per tio, ili igas la
alian senti sin malsupera, ili
sentigas al tiu, ke simila reago
estas nekomprenebla, ke timi
tiun etan aferon estas io, kio
devus ne ekzisti, ĉar ordinaraj
homoj tion ne timas. “Li ne
akceptas min tia, kia mi estas”,
- la knabino tiam pensas. “Ŝi
volus, ke mi estu alia ol mi
estas”, - diras al si la knabo. Tio
ne estas la vojo feliĉen. Timo ne
estas io, kio aperas pro tio, ke
oni tion decidis. Jen oni sentas
ĝin, kaj neniom helpas scii, ke
en tia situacio la aliaj ne timas,
nek kredi, ke oni devus ne timi.
Se oni timas, oni timas. Oni
rimarkas la timon, oni ne elektis
ĝin. Kaj ĉar ni estas malsamaj,
tio, kio timigas vin, ne estas la
samo, kiel tio, kio timigas min.
Kion mi diris pri timo, tio estas
vera pri multegaj aferoj, ekzem-
ple interesoj, ŝatoj, kontentig-
iloj, povo facile kompreni tion,
sed ne tion alian. Se mankas
akcepto de tiuj malsamaĵoj, la
miskomprenoj kaj la disaj voloj
povas esti tiel fortaj, ke jen
aperas milito inter li kaj ŝi. Kaj
neniam milito estas feliĉiga.
Ami necesigas, ke vi pensu
pri mi kiel pri iu malsama, kiu
rajtas esti malsama ol vi en siaj
plezuroj, timoj, esperoj, intere-
soj ktp., kaj kies malsamecojn vi
rigardu gravaj. Sed ĝi necesigas
ankaŭ, ke mi pensu pri vi la
samon: vi estas malsama, kaj vi
rajtas, ke mi rigardu grava tion,
kio vi estas, kion vi deziras aŭ
celas, kio interesas vin, eĉ se tio
ŝajnas al mi nekomprenebla. La
arto feliĉi enhavas la arton ami.
La arto ami enhavas la arton
akcepti, kaj akcepti, ke ne ĉio
homa al ni kompreneblas. La
arto ami grandparte estas ankaŭ
la povo pensi pri la maltuja
tempo, pri tio, kiel la aferoj
estos poste, post longe, se mi
nun agos tiel aŭ tiel ĉi. Indas
rigardi, kiel oni agas, kaj sin
demandi, ĉu la sekvo estos pli
da feliĉo por la du, aŭ ĉu estos
pli da malkontento ĉe unu. Pli
bone, ol prepari al mi manke de
pripensado vivon sen feliĉo, ne
fari tuj ion, kion mi ege forte
deziras, sed kio havos aĉajn
sekvojn por la rilato, kaj atendi,
ĝis la deziro estos for* aŭ ĝis mi
rimarkos, ke, finfine, ne estas
tiel grave ne fari la aferon.
Eble plej malfacile en la arto
ami estas akcepti malfeliĉon,
kiam oni povas fari nenion por
forigi ĝin. Se oni amas, oni dezi-
ras, ke la alia feliĉu. Sed malfe-
liĉoj aperas, kaj oni ne povas per
simpla decido malaperigi ilin.
Necesas do vivi kun la malfeliĉa
kunulo aŭ kunulino, tiel longe,
kiel tiu bezonos, ĝis iom post
iom li aŭ ŝi rekomencos feliĉi,
aŭ almenaŭ eliros el la ega
malfeliĉeco. Plej helpas en tiaj
okazoj, se oni sukcesas sentigi
al la kunulo, ke oni estas apude,
kune, kun la sama zorgo, eĉ se
tio, kio tuŝas unu, ne same povas
tuŝi la alian. Kaj ankaŭ se la
malfeliĉulo estas mi, tio estas
vera. Se mia kunulo sukcesas
sentigi al mi, ke mia malfeliĉo
tuŝas ŝin aŭ lin, mi pli rapide
eliros el la malfeliĉo. Kunteni en
si du sin-kontraŭ-dirajn ideojn -
“tion mi deziras” kaj “tion, kion
mi deziras, mi ne povas havi, ĉar
la vivo estas pli forta ol mi” -
estas malfacile, sed necese, se
oni volas ame feliĉi.
“Mi scias, ke mi amas vin”,
diris franca filozofo Gustave
Thibon, “ĉar mi volas, ke vi ne
mortu, kaj samtempe mi scias,
ke vi mortos”. Pripensindaj vor-
toj, ĉu ne?
* Se oni ne kontentigas deziron tuj,
ĝi komence fariĝas pli kaj pli forta,
sed post tempo, se oni sukcesis
plu ne jesi al ĝi, ĝi komencas mal-
grandiĝi ĝis fina foriro (aŭ ĝis posta
reapero: povas okazi, ke oni devos
rekomenci la aferon plurfoje).
amo.
numero 215-216 (2006:5-6)
22
La sinsekvaj;
de amo
Claude Piron, Svislando
La komenco
Je la bazo de amo ĉiam estas
rilato. Eĉ se oni amas nur sin
mem, amo estas rilato. Estas iu,
kiu amas, “mi”, kaj iu, kiun tiu
amas: “min mem”. Inter ambaŭ
- eĉ se “mi” kaj “mem” estas
unu sama estaĵo - ekzistas rila-
to. Mi povas rilati al mi ame, sed
ankaŭ sename, eĉ malame, same
kiel mi povas rilati al mi estime
aŭ malestime. Ke “mi” kaj “mia
korpo” okupas la saman lokon,
tio ne malhelpas, ke ili havas
rilaton inter si.
Komence la celo de la amrila-
to estas simple pluvivi. Ĵus-
naskito amas sian patrinon, ĉar
ĝi bezonas ŝin. Diri, ke ĝi amas
sian patrinon, estas ne tute
ĝuste. Ĝi ne scias, ke tiu estaĵo,
kiu havigas al ĝi la lakton, estas
“iu”, estas aparta estaĵo, sed ĝi
bezonas la rilaton, kaj tiu kon-
tentigas ĝin aŭ ne laŭ tio, ĉu la
lakto venas ĝustatempe aŭ ne.
Tiu kontentiĝo en rilato estas la
bazo de amo.
Sed tio estas nur unu aspekto
de tiuaĝa amo: la fakto esti apud
la fonto de la kontenteco estas
per si mem plezuro, korpa kaj
anima. La korpa estas la plezuro
tuŝi, kaj la plezuro senti, ke iu
tuŝas nin. Sed ankaŭ kiam tuŝo
ne okazas, aperas ama plezuro:
la plezuro senti, ke la alia ekzis-
tas, preta doni ion bezonatan. Eĉ
kuŝante sola en aparta ĉambro,
infaneto povas kontenti, ĉar ĝi
iel scias, ke tiu soleco estas nur
portempa. La soleca situacio do
estas sendanĝera, kaj oni emas
ami iun, kiu kreas senton de sen-
danĝereco. Kontentigi niajn
bezonojn, tuŝi nin en plaĉa
maniero, dissendi senton de sen-
danĝereco, tio estas atenti nin,
tio estas sciigi, eĉ se senparole:
“vi estas grava por mi,” alivorte:
“mi amas vin”.
Kelkajn jarojn poste
Infano kvinjara, sepjara, dek-
jara povas ami kun forto, kiun
plenkreskuloj ne imagas.
Knabeto povas enamiĝi al
instruistino, aŭ knabino al
samklasano, kaj travivi sentojn,
kiuj igas la koron bati kun la
sama mikso de plezuro, timo kaj
doloro, kiel ĉe homo tridekjara,
kiu spertis renkonton, pro kiu la
tuta vivo ŝanĝiĝas, kaj kiu pen-
sas: tio estas AMO kun granda
A. Plenkreskuloj ĝenerale ne
kredas je la seriozeco de tiuj
infanaj amoj. Rezulte ili ofte
fuŝe reagas, ekzemple mokante
la infanon, kio povas esti por la
etulo kaŭzo de granda sufero,
fojfoje kun sekvoj por la tuta
vivo. Tia mokado ja povas fuŝi la
senton pri memcerteco, tiom
helpa en la vivo. Forteco de amo
havas neniun rilaton kun aĝo.
Ekzistas personoj, en kiuj la plej
vigla amo de ilia tuta vivo dis-
volviĝis, kiam ili estis ok- aŭ
naŭjaruloj.
La tempo de korpa
ŝanĝiĝo
Kiam la korpo transiras de
infana formo al plenkreska, amo
kompreneble ŝanĝiĝas, ĉar
aperas nova aspekto: sekso.
Knabinoj malestimis knabojn,
stultajn ĝenulojn emajn nur
batali kaj montri al la aliaj, kiom
ili pli fortas ol ĉiuj. Nun kun
batanta koro ili mire turnas la
okulojn al tiuj viriĝantoj kaj
malkovras belecon, kiun ili
antaŭe ne vidis. Kaj knaboj, por
kiuj inoj estis neinteresaj estuloj
kun nekompreneblaj gustoj kaj
reagoj, nun havas pri ilia beleco
neforigeblajn pensojn kaj mal-
facile supereblajn tuŝdezirojn,
kiuj kaŭzas en la korpo stranga-
jn bestajn ĝu-bezonojn, neniam
spertitajn antaŭe.
Jam tiuaĝe komenciĝas sinde-
mandoj, kiuj reaperos dum la
plenkreska vivo. Ĉu mi amas? Ĉu
mi amas la personon, aŭ la
plezuron diri al mi, ke mi amas?
Ĉu mi amas por kapti, plezurigi
min, kiel en la tempo, kiam mi
estis freŝe naskita du-monatulo
kaj mia tuta amo iris al la patrina
laktujo? Aŭ ĉu mi amas kun koro
donema, ne plu memcentra,
kvazaŭ kun emo krei ion tute
novan, rilaton, kiu plenigu min,
sed ankaŭ same bele plenigu ŝin
aŭ lin? Rilaton, kiu estos tiel plena
je amo, ke ĝi disradios lumon kaj
belon senĉese ĉirkaŭ ni?
Enamigo
Tiam povas okazi, ke ni
renkontas personon, kaj tiu
renkonto estas kvazaŭ nin tuŝis
fulmo. Subite, tiu persono iĝas
estaĵo tute aparta, kvazaŭ kreita
nur por ni, kaj fariĝas nia tuta
mondo tiel, ke ni vidas ĉion tra
ties okuloj. Estas en tiu renkon-
to promeso pri konstanta ega
ĝojo, kiu sentiĝas transmonda,
io trans la ordinaraj travivaĵoj,
trans la normala vivo sur-tera,
kvazaŭ ĝi igus nin salti de sur ĉi
tiu mondo al supera nivelo,
ĉiela, bela, ĝuiga, fakte dieca.
Ni tiam sentas nian animon pli
larĝa, pli vasta, kaj ni emas ride-
ti al ĉiuj nekonatoj, nur por kun-
dividi kun ili tiun korplenigan
senton, ĉar ĝi estas tro granda
por nur eta ni, kaj nia koro ŝajne
volas krii al ĉiuj: “Vidu, kiel mi
feliĉas!”, “Mi renkontis ŝin!”,
“Mi ekkonis lin!”
Tio povas esti la komenco de
feliĉega vivo, se tiu sento direk-
tiĝas al iu, kiu havas personecon
facile kunordigeblan kun la nia.
Kaj tio okazas pli ofte, ol oni
ĝenerale kredas. Kompreneble,
aperos malfacilaĵoj, kaj
disopiniado. Sed la volo kune
resti kaj feliĉi estas tiel forta, ke
ĉiu problemo iel solviĝas, kaj
post ĉiu akra diskuto aŭ bataleto
revenas paco en la paro. Tia amo
daŭras tutvive kaj beligas la
tutan ekziston.
Sed la fakto, ke la enamiĝa
sento ekfajris en nia koro, tute
ne signifas, ke nia personeco
povos vere feliĉe kunvivi kun
tiu, kiu nevole vekis ĝin. ĉi
povas esti imagaĵo kun pure
seksa bazo, aŭ revo devenanta
de tio, ke ni surmetas sur la
vizaĝon, la parolojn, la ir- aŭ
agmanieron de la renkontita
homo bildon el la imagkrea
parto de nia animo. Anstataŭ
vidi la estulon, kia li aŭ ŝi vere
estas, ni vidas imagitan person-
on kvazaŭ tiritan el filmo aŭ
romano. La elreviĝo, kiu venos
poste, pro kontakto kun la vera
esto de la alia, povas kaŭzi ege
suferigan ŝiron en la koro, kiu
faligas en profundan malĝojon,
pro kiu la tuta vivo dum iu daŭro
iĝas senkolora, sengusta, sen iu
ajn plaĉa odoro.
Oni ankaŭ povas enamiĝi, ne
numero 215-216 (2006:5-6)
.amo.
al bildo, sed al iu vidata, kia li aŭ
ŝi estas, sed kiu ne respondas al
nia amo. Ni fajras, sed la alia
restas malvarma. Tio estas ege
doloriga, sed kion fari? Igi la
alian ami nin kelkfoje eblas, sed
plej ofte ne. En amaj sentoj agas
multo nekomprenebla, kaj do
neregebla, antaŭ kio ni povas nur
klini nin. Fojfoje la alia tamen
reagas, se ne per amo, almenaŭ
per amikiĝo, kaj tiu poste povas
evolui al vera amo. Sed se nia
amo restas tute senresponda, aŭ
se la situacio estas tia, ke la alia,
kvankam sente respondema,
praktike tamen ne povas aranĝi
la aferojn por ke la amrilato
povu disvolviĝi, ĝi ne povos vivi.
Tiam necesas lerni akcepti ĝian
morton. Ne facila faro, sed ĝi
aldonas multon al nia vivsperto,
kaj per tio grandigas la animon.
La ecoj de vera amo
Amo kapabla longtempe daŭri
feliĉige ĉiam enhavas kvin
ecojn.
Unue, oni deziras esti kune.
La simplan fakton de kuna
ĉeesto oni sentas io altvalora,
samtempe ege serioza kaj tamen
povanta veki emon ridi, ridi iom
infanece, senkaŭze, pro simpla
ĝojo vivi kaj proksimi unu al la
alia. Stranga okazaĵo tiam ofte
rimarkeblas. Oni vidas belecon
en la alia eĉ komprenante, ke la
plimulto ne vidas ĝin. Gi ja ne
estas vizaĝa aŭ korpa. Gi estas
io alia, iom simila al lumo, kiun
elradias la rideto, la okuloj, la
tuta esprimo. Amrigardo ne
estas priskribebla. Sed ĝi gravas.
Homoj, kiuj neniam ricevis
amrigardon dum sia infaneco -
da tiaj ekzistas pli ol oni kutime
opinias - havas malpli facilan
vivon ol la aliaj (sed la devo
superi la malfacilaĵojn kun tiu
baza manko povas fari, ke ili
kreas por si fortan personecon).
Due, amo enhavas deziron
koni. Oni dezirus scii ĉion pri la
alia. Se la persono, kiu plaĉas al
vi, ne serioze interesas vin, vi ne
troviĝas sur la vojo al vera amo.
Sed koni homon estas malfacile.
Personeco estas tiom pli riĉa ol
ni kredas unuavide! Tiu estas
aspekto de la arto ami, en kiu
nur malrapide, nur iom post iom
oni povas sukcesi. Plene koni
homon ja estas neeble, sed pro-
gresi en la konado sufiĉas. Kaj
estas io feliĉiga en la fakto ne
tute koni, kaj do ĉiam malkovri
en la alia ion novan, pri kio ni
ekmiras.
Trie, plenkreskula amo - kon-
traste kun infaneca, kiu estas
kapta - necesigas volon lasi la
alian libera kaj ne malbonfari al
li aŭ ŝi. La sento, pro kiu oni tiel
agas, havas nomon eksteran al la
facillingva vortlisto: respekto.
Ekzemploj de ne respekto helpos
vin kompreni, kio ĝi estas. Se vi
estas laca, nepre bezonas dormi,
kuŝas sur via lito, kaj mi sonigas
diskon, kies tro forte brua
muziko malebligas vian
endormiĝon, mi ne respektas
vian rajton ripozi. Se vi prunte
donis al mi libron, kaj mi skri-
baĉas sur ĝi, mi ne respektas
vian libron. Se vi diris al mi
sekreton, petante min diri ĝin al
neniu, kaj mi disrakontas ĝin,
mi ne respektas vian sekreton.
Mi konas edzon, kiu foje diris
al sia edzino: “Ni transloĝiĝos.
Mi jam subskribis la paperojn
por alpreno de la nova loĝejo”.
Kaj ili antaŭe eĉ ne diskutis pri
ebla transloĝiĝo! Ŝi eĉ ankoraŭ
ne vidis la novan loĝejon, kiam
ŝi unuafoje sekvis lin tien. Tiel
agi estas malrespekti. Respekto
estas nemalhavinda parto de
amo. Tiu viro certe ne vere amis
sian edzinon. Ne mirige do, ke
post nelonge ili disiĝis.
Respekti, tio estas ankaŭ rilati
al la alia kiel al memstara per-
sono, kiu havas proprajn volon,
gustojn, interesojn, kiujn oni
akceptas tiaj, kiaj ili estas. Se
sporto ne interesas vin, dum via
kunulo aŭ kunulino ĝin treege
ŝatas, kaj vi pro tio malestimas
ŝin aŭ lin, tio signifas, ke vi ne
akceptas, ke aliulaj gustoj povas
diferenci de la viaj. Tio estas
malrespekto. Kompreneble, ne
temas pri tio, ke vi alprenu la
gustojn de la alia, nur, ke vi
akceptu, ke gustoj malsamas,
kaj ke vi pensu pri tiu diferenco,
kiam vi kune decidos ion.
Ni vidis, ke tiu, kiu amas,
deziras koni la amatan person-
on, kaj do normale pri tiu
scivolas. Sed povas esti batalo
inter la bezono koni kaj la
bezono respekti. Kiam oni
respektas, oni akceptas, ke parto
de la vivo de la alia estas
nekonata al ni, oni ne devigas la
alian diri al ni ĉion. Oni lasas al
la alia tion, kion en kelkaj kul-
turoj oni nomas ties “sekreta
ĝardeno”. Kompreneble en tio
estas danĝero, ke la alia uzos
tiun eblon por fari aferojn, kiuj
kontentigas lin aŭ ŝin, sed estas
aĉaj por la alia. Tial paroj funk-
cias pli bone, se, kvankam
ambaŭ sentas sin liberaj rilate la
alian, ili kapablas malkaŝe
paroli unu al la alia pri tio, kio
gravas por ili kaj pri tio, kio
povus suferigi la alian, kaj kion
tamen ili sentas fortan emon
fari. Ankaŭ diri al la alia, kion
tiu nepre bezonas scii por senti
sin bone en la rilato, estas
aspekto de la respekto.
Kvare, vera amo enhavas
zorgemon. La vorton “zorgi”
Plena Ilustrita Vortaro difinas,
kiel “serioze direkti sian atenton
kaj agadon al ies bono”. Ne
eblus pli ĝuste esprimi tiun eron
de amo. Por ami, ne sufiĉas
deziri esti kune, ne sufiĉas
deziri koni, ne sufiĉas respekti,
krome necesas atenti la bonon
de la alia. Sed tio estas mal-
facila. Kiel scii, kio estas la
bono de iu alia? Ofte gepatroj
diras al filo aŭ filino: “Tion mi
malpermesas, ke vi faru. Mi
decidis tion por via bono”.
Kelkfoje ili pravas, kaj efektive
la juna homo, sekvante la gepa-
tran diron, ne falos en kaptilon,
kiu poste estus fonto de ĉiama
bedaŭro. Sed alifoje la gepatroj
imagas la bonon de la ido tute
alia ol ĝi estas. Kiom da
gejunuloj estis puŝitaj en
okupon, kiun ili ege malŝatis kaj
en kiu ili malfeliĉis, ĝis - se ili
havis la kuraĝon - ili decidis
liberigi sin el la gepatra konsilo
kaj iri la propran vojon al tio,
kio estis por ili pli ĝusta
maniero vivi!
Kvine, amo, en sia plej alta
disvolviĝa ŝtupo, igas la du
gekunulojn preni sur sin komu-
najn respondecojn. Plej ordinara
objekto de tia kuna respondeco
estas infanoj. Sed la kunrespon-
deco povas direktiĝi al ĉiaspecaj
celoj. Ĝi povas rilati al la loĝejo,
al la okupo, al socia aŭ politika
agado, aŭ al aliaj kampoj. Estas
malfacile imagi, kiel du anoj de
unu paro, kiuj profunde amas
unu la alian, povus havi neniun
komunan respondecon. Eble tio
estas la afero, kiu plej ligas unu
al la alia la du, kiuj amas.
Ĉu la vorto “ligas” ĝenas vin?
Tamen en amo estas ligo. Se la
amo estas altnivela, bonkvalita,
la ligo estas forta, ne facile
rompebla, tamen tute ne streĉa.
Oni estas ligita, sed libera. Tiu
ŝajna kontraŭdiro estas unu
ekzemplo de la multaj sin-kon-
traŭdiraj aspektoj de amo: esti
libera, sed ligita; voli funde
koni, sed respekti la sekretojn;
kune esti sed akcepti, ke neku-
naj momentoj povas esti nece-
saj; kune respondeci pri iuj afer-
oj, sed lasi la alian sola respon-
deculo pri aliaj...
Multo estas neklarigebla en
koraj aferoj. Amo povas fari
nian koron vasta, sed nia menso,
rilate al ĝi, ĉiam restas eta, eta,
eta.
ilustri - enmeti bildojn por pliklarigi
aŭ plibeligi tekston.
24
amo.
numero 215-216 (2006:5-6)
Manfred
Germanio
Westermayer,
numero 215-216 (2006:5-6)
amo.
Poligamio estas geedziĝo kun
pli ol unu partnero. Poliginio
signifas, ke unu viro havas
plurajn edzinojn, kaj polian-
drio, inverse, - ke unu virino
havas plurajn edzojn
samtempe. Poligamio estas
kontraŭleĝa en plej multaj
socioj.
Ĉar mi estas viro, mi skribas
ĉefe el vira vidpunkto; eble viri-
no verkus artikolon el sia vid-
punkto. En la modernaj socioj
pli kaj pli ofte geedzoj divorcas
pro diversaj kialoj, kaj poste unu
aŭ ambaŭ denove geedziĝas kun
aliaj partneroj. Tio estas akcepta-
ta en la plej multaj socioj. La
kaŭzoj por divorco estas diver-
saj, verŝajne, plej ofte, ĉar viro
trovis alian virinon (aŭ estis tro-
vita de alia virino?), kaj sekve la
edzino ne akceptas tion kaj pos-
tulas divorcon, aparte kiam la
alia virino ricevas bebon de ŝia
edzo. Tia disiĝo kaj finfine la
divorco ĉiam kaŭzas animajn
vundojn, des pli kiam la paro
jam havas infanojn. Por la
infanoj la plej malfacila situacio
estas perdi unu el la gepatroj pro
divorco, aparte kiam la rilato
inter la divorcitoj malboniĝas.
Kial tio okazas? Kial viroj ne
estas tiom fidelaj? Ili ja dum la
enamiĝa tempo kaj okaze de la
geedziĝo eble ĵuris eternan fid-
elecon - aparte se okazis religia
geedziĝceremonio. Laŭ biolo-
En kelkaj socioj - afrikaj,
arabaj, (antaŭe - Red.) mor-
monaj* - estas laŭleĝa eblo
havi plurajn edzinojn
samtempe (kutime malpli ol
kvar). Gravan rolon tie ludas
socialaj kaŭzoj: ekzemple kiam
edzino perdis la edzon (dum
militemaj tempoj tio okazis plej
ofte), la frato kutime devis
zorgi pri la bofratino, kaj tiel ŝi
fariĝis lia alia edzino. La regu-
lo ĉiam postulas, ke la edzo
same bone zorgu pri ĉiuj edzi-
noj. Ankaŭ en Afriko ekzistas
poligamiaj socioj, kie ĉiu edzi-
no havas propran dometon kaj
estas memstara. La araba versio
estas haremo, kiam la edzinoj
kune loĝas, sed plene dependas
de la edzo.
Ekzistas ankaŭ alimaniera
socio, kie virinoj posedas la
terenon (matriarka socio) kaj
pro tio povas havi plurajn edzo-
jn. Ekzemple, mi spektis telev-
ide, ke virino en Ladako
(Himalajo) samtempe edzigis
du fratojn, ĉar la alia frato ne
havus vivobazon vivante sola.
Laŭ la moderna pensado kaj
liberigo de sociaj limoj, tiel ke
ankaŭ samseksemuloj rajtas
vivi kune kaj geedziĝi en kelkaj
landoj, eble sekvos la ideo, ke
ankaŭ poligamio povas esti
akceptebla. Kompreneble, ĝi
devas baziĝi sur la plene libera
akceptado de ĉiuj kunpartneroj,
kaj sur la reguloj, kiuj certigas
samajn devojn kaj rajtojn, kaj
donas al la infanoj la certecon
esti en unu familio.
Kiamaniere la kunvivado
povus funkcii? Ĉiuj partneroj
povus loĝi en unu granda loĝe-
jo aŭ domo kun komunaj kuire-
jo kaj loĝĉambro, sed propraj
dormoĉambroj por ĉiuj; aŭ la
virinoj loĝu en apartaj loĝejoj.
Ĉiukaze ili devus loĝi tiom
proksime, ke la infanoj povu
ĝui la ĉeeston en granda
familio. Kiam - kiom longe -
la viro kune loĝas kun unu el la
edzinoj jam estas detalo, kiun
la partneroj devas decidi.
Mi legis libron de sociologo
Lrank Joachim**, kiu - iomete
ŝerce - diskutis la ideon pri
okpersona geedziĝo, do, de
granda familio el kvar paroj, kiuj
konstante aŭ rotaciante estas
proksimaj partneroj. La ĉefa
ideo estis, ke tiamaniere recipro-
ka helpo povas stabiligi la
socion. Li ne diskutis samseksan
kaj malsamseksan kunvivadon
en tia granda familio, kvankam
ankaŭ tio estus imagebla.
Certe tia kunvivado devas baz-
iĝi sur libervola decido kaj reci-
proka respekto de la partneroj,
kaj devas esti formale agnoskita
de la socio. Hodiaŭ ja eblas klare
analizi, kiu estas la biologia
patro de infano, kio ja certe
interesas ĉiujn infanojn; do, tio
ne plu estas problemo. Laŭ la
nuna moralo, verŝajne, malmul-
taj virinoj akceptus poligamion,
sed preferus divorci. Tamen, se
ekzistus la leĝa eblo, ĝi donus
plurajn avantaĝojn kaj al la
familio, kaj al la socio.
* mormono - ano de religia
komunumo, fondita en 1830 de
Jozefo Smith en Usono, predikanta
pri Jesuo, sed bazita sur nova rev-
elacio (N.PIV); plena nomo - Eklezio
de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de
la Lastaj Tagoj. Kvankam en la frua
tempo poligamio en mormona socio
estis praktikata, en 1890 la eklezio
malpermesis poligamion kaj eksko-
munikas ĉiujn, kiuj praktikas ĝin -
sed ankaŭ nun iuj sektoj de mor-
monoj praktikas poligamion - Red.
** Frank Joachim, “Die 8er Ehe,
Variationen ueber die Monogamie”,
Kabel-Verlag, 1993.
gia vidpunkto, viroj kaj virinoj
havas malsamajn strategiojn
por zorgi pri la estonteco.
Virino, kiu ja investis multon
de sia propra korpo por naski
bebon, zorgas por kiel eble plej
stabilaj kondiĉoj por kreskigi la
infanon, havi helpon, kiam ŝi
maljuniĝas, ne konsciante pri la
pludonado de sia genetika here-
daĵo. Viroj havas similajn celo-
jn, sed, krome, ili preferas dis-
tribui sian genetikan heredaĵon
- eble por malgrandigi la riskon
de perdo kaj por certigi la
kvaliton.
Ĉu vi havas opinion pri tiu
ĉi aŭ aliaj artikoloj de tiu
ĉi numero? Skribu vian
opinion, kaj ni kun plezuro
aperigos gin en unu el la
sekvaj numeroj!
Per nigra koloro estas indikitaj landoj, kie poligamio estas laŭleĝa
Saliko, Finnlando
Estas ie lando, kie la vintro regas preskaŭ
tutjare kaj suferigas la homojn per frosto,
malhelo kaj neĝo. Tial la loĝantoj konstruis
por si grandegan subvitran ĝardencentron,
kie ili povas pasigi siajn liberajn horojn
kvazaŭ en bela parko.
En la ĝardencentro troviĝas diversaj
forcejoj, ĉiu kun sia temperaturo, lumo kaj
humideco. En la Rozejo kreskas nur rozoj,
kiujn la vizitantoj rajtas admiri tra vitra
vando, sed ili ne rajtas eniri tiun sanktejon
de bonaj odoroj kaj ravaj koloroj. En la aliaj
kreskejoj floras aliaj floroj: krizantemoj,
tulipoj, amarilidoj, hiacintoj, narcisoj,
primuloj, diantoj kaj aliaj. En novembro kaj
decembro, ĝuste kiam la tagoj estas plej
mallongaj kaj krepuskaj, la atenton kaptas
blankaj aŭ rozkoloraj jul-arboj super la
florbedoj. Ili estas plenplenaj je graciaj
floroj, kiuj kvazaŭ ŝpruĉas laŭlonge de la
verdaj branĉoj, kaj ĉiu floro ĉarmas. Gravaj
estas ankaŭ la senfloraj plantoj en siaj argi-
laj aŭ plastaj potoj, ili serpente grimpas,
rigide staras aŭ ĉarme pendas. Ili forigas la
malvarmon kaj sopiron el la koroj de la viz-
itantoj, kiuj povas ankaŭ ripozi kaj manĝi
frandaĵojn en la eleganta kafejo de la ĝar-
dencentro, kie sur ĉiu tablo staras florvazo
kaj bombonujeto. Infanoj tie ofte elektas
glaciaĵon en bela vitra bovlo kun beroj kaj
fruktopecoj kaj kuketon.
En la koro de la ĝardencentro, inter arbe-
toj el sudaj landoj, situas kaĝego kun du
blankaj papagoj, kiujn la infanoj de la viz-
itantoj treege ŝatas. Ofte ŝajnas, ke la birde-
goj nur dormetas, sed kaŝe ili palpebrumas
al la infanoj kaj en sia sekreta lingvo ili
interŝanĝas tiklajn rimarkojn pri la uloj
ekster la kaĝo. Tamen oni ne povas nei, ke ili
ankaŭ sonĝas pri la ĝangalo, de kie oni ilin
perforte forprenis antaŭ dek jaroj. Nun ili
estas jam maljunaj, kaj la danĝeroj de la
ĝangalo eble estus troaj por ili; en la kaĝo ili
estas sekuraj kaj ĉiuj admiras ilin. Ili ankaŭ
havas sufiĉe por manĝi.
Proksime al la papagoj lirlas fontano, kaj
la sonoj de la akvo plaĉas al ĉies oreloj.
Subakve videblas ruĝaj lumvezikoj, kvazaŭ
vulkaneto tie elsputus iom da fajro kaj fumo.
Ĉirkaŭe kreskas verdaj muskoj kaj aliaj
molaj plantoj, kiuj bonfartas en humida
ombro. En pli luma loko pli fore oni trovas
orkideojn, kies interesajn korolojn ĉiuj viz-
itantoj ŝatas pririgardi kaj flari. Ili estas eĉ pli
multekostaj ol la rozoj, kaj tion la orkideoj
bone scias kaj pri tio ili estas fieraj.
Tamen kelkaj klientoj diris, ke la floroj
estas tro multekostaj kaj tro rapide velkas.
Ili deziris ion daŭran, florojn kiuj ne velkos.
ĉuste por tiaj klientoj estis konstruita ven-
dohalo plena je plastaj kaj silkaj ornamplan-
toj, kiujn oni fabrikis plej eble bone imitante
la naturajn. Tie staras blankaj lekantoj, hel-
bluaj miozotoj, densbluaj cejanoj kaj kam-
panuloj, flavegaj heliantoj, karmezinaj fuk-
sioj kun ĉarma blanka subjupeto - fakte, ĉiaj
artefaritaj floroj kaj plantoj sen odoro kaj
vivo. La plastaj rozoj opinias sin pli valoraj
ol la vundeblaj vivaj rozoj de la Rozejo, ĉar
ili scias, ke ili senŝanĝe same aspektos de
sezono al sezono, de jaro al jaro.
En unu aprila tago la ĝardencentron haz-
arde enflugis malgranda birdo. Gi ne povis
kompreni, kie ĝi estis. Ege maltrankvila, ĝi
flugadis inter la artefaritaj plantoj, jen ĝi
sidiĝis sur tigon, jen ripozis sub folio, sed
nenie ĝi trovis semojn, insektojn aŭ vermo-
jn. Fine ĝi, jam preskaŭ en ŝoko, envenis la
centran parton de Verdlando kaj iom trinkis
el la fontano por trankviligi sin (kvankam ĝi
timis la lumvezikojn, ĝi nepre devis sen-
soifigi sin). Poste ĝi rimarkis la dormetanta-
jn papagojn kaj demandis ilin, kie ĝi do
estas kaj kial la plantoj en la vendohalo estas
tiel nenature malmolaj, senodoraj kaj stran-
gaj. “Ili ne vivas”, - respondis la papagoj, -
“Ili estas faritaj de homoj en fabriko.” Kaj ili
rakontis ĉion pri la tuta ĝardencentro. Ju pli
la birdeto eksciis, des pli ĝi eksopiris pri sia
arbaro, pri la nuboj super la vitraj tegmentoj.
La papagoj diris al ĝi, kie en la tegmento
situas malfermaj klapetoj, kaj finfine ĝi
sukcesis elflugi. Finfine en la blua ĉielo, sen
vandoj kaj obstakloj, ĝi sentis sin libera kaj
ĝoja, kvankam estis malvarme kaj ĝi
rimarkis, ke falko gvatas ĝin. Rapidege ĝi
kaŝiĝis en la plej densa arbaro.
En alia tago la vendohalon de la artefari-
taj plantoj enflugis du abeloj. Unue ili ĝojis,
ĉar ĉie ili vidis allogajn korolojn, sed baldaŭ
ili elreviĝis, ĉar la belaj floroj enhavis nek
nektaron nek polenon. Krome, kelkaj el ili
nenature malbonodoris. La abeloj plendis
kaj riproĉis la florojn, sed kiam ili aŭdis ke
tiuj estas homfaritaj nenaturaĵoj, ili ekkom-
patis ilin. La vivo de tiaj floroj ja estas teda
26
amo.
numero 215-216 (2006:5-6)
kaj senfrukta. La abeloj decidis rakonti al ili
pri la naturo ekstere. Ili rakontis pri la kare-
saj sunradioj, pri refreŝiga roso, pri pluvo
kaj tondro, pri la sinsekvo de sezonoj. Ĉio
tio sonis tiel ekscite, ke la artefaritaj plantoj
preskaŭ ploris, ĉar ili komprenis, ke al ili
mankas multego kaj ke ilia vivo estas
sencela kaj vana. Vera vivo ĉiam ŝanĝiĝas,
disvolviĝas, kaj ĝuste tio faras ĝin vivinda.
Antaŭ la sunsubiro la abeloj forflugis al
siaj florejoj kaj abelujo, kaj la pordoj de la
ĝardencentro estis ŝlositaj. Nur la ĝardenla-
boristoj restis por akvumi kaj sarki, por
fekundigi kaj tondi kaj por ĉion bele ordigi
post la vendoplena tago. Sed ĉe la artefaritaj
floroj neniu laboris; ili ja ne bezonis prizor-
gadon. Ili sentis sin solecaj kaj forgesitaj. En
la Rozejo ŝvelis novaj burĝonoj. La artefari-
taj floroj ne povis forgesi, kion ili aŭdis de la
abeloj. Ili perdis sian memfidon. Se eblus,
ili klinus sian kapon kaj hontus.
En la sekva tago la ĝardencentron vizitis
Magiisto. La artefaritaj floroj bone memoris
lin, li ja vizitis la centron ĉiuprintempe. La
vintrojn li pasigis ĉe Mediteraneo, sed la
sennoktajn somermonatojn de Nordio li
ŝatis tiom, ke li ĉiam revenis en sian vilaon
en majo. Poste li kutimis inviti la najbarojn
en sian domon kaj distris ilin per novaj pro-
grameroj antaŭ abunda kaj franda nok-
tomanĝo. La reveno de la Magiisto en la
vilaon ĉiuprintempe estis evento tre grava
por liaj najbaroj.
Post la butikumado la Magiisto iris ripozi
en la kafejon kaj mendis grandan tason da
ĉokolado kun kukoj. Poste li ankoraŭ
mendis ovolikvoron, kiun li gustumis kaj
kirlis en la buŝo. Por li tio estis granda ĝuo.
De sia tablo li povis vidi preskaŭ ĉiujn
kreskejojn, sed plej bone li vidis la halon de
la silkaj kaj plastaj floroj. Nun li sentis ian
nekutiman ekscitiĝon, malĝojon kaj emon
alproksimiĝi al tiuj plantoj. Li elprenis el sia
poŝo sian trian orelon, ŝaltis ĝin kaj tuj
aŭdis, pri kio interflustris la floroj. Ili pete-
gis, ke li helpu ilin eskapi de la ĝardencen-
tro, kie ili nur enuis kaj al neniu utilis. Ili
rakontis al li, kion ili aŭdis de la birdo kaj la
abeloj, kaj ili demandis, ĉu tio estis vera.
“Jes, tio estas vera,” - diris la Magiisto en
sian trian orelon, kiun per butonpremo li
povis transformi en elsendilon. “Sed tio
estas ankaŭ danĝera,” - li aldonis. La floroj
demandis, ĉu la Magiisto povus sorĉe trans-
formi ilin en verajn florojn kaj lasi ilin pasi-
gi almenaŭ unu semajnon en la naturo ekster
la ĝardencentro.
La Magiisto, kiu mem oftege vojaĝis kaj
kiu konis la ĝojojn kaj malĝojojn de la
mondo, kompatis la plantojn, sed li devis
averti ilin, ke se li helpus al ili eskapi, li
tamen ne povus helpi al ili reveni. Ili
enradikiĝos kaj neniam plu povos ŝirmi sin
kontraŭ la vetero. En aŭtuno ili devos mala-
peri kiel ĉiuj aliaj floroj en Nordio. Ĉu ili ne
bedaŭros kaj ne sopiros pri la varma vendo-
halo? La floroj opiniis, ke ne gravas; ili
deziregis nur vivi veran vivon ekstere. “Ni
deziras aŭdi la susuradon de la vento, ni
soifas la roson kaj pluvon, ni volas senti la
abelojn kaj burdojn rampi inter niaj petaloj,”
- suspiris la floroj de la vendohalo, -
“Bonvolu helpi al ni eskapi! Tio estas nia
ribelo kontraŭ nenatura juneco.”
En la sekva mateno la laboristoj revenan-
taj en la ĝardencentron rimarkis, ke ĉe la
pordo kreskas tropeoloj, kiujn ili neniam
antaŭe rimarkis, kaj ankaŭ en la herbejo
staras kuriozaj plantoj, kiuj fakte ne devus
kreski tie, sed ili aspektas tre ĉarme. Kiam
ili rigardis en la vendohalon de la artefaritaj
plantoj ili konsterniĝis. Ili vidis nur renver-
sitajn korbojn kaj ujojn sen plantoj. Ili ne
povis kredi, ke iu kliento povus aĉeti ĉiujn
plantojn. La maljunaj blankaj papagoj pro-
vis sciigi ilin pri la ribelo de la plastaj kaj
silkaj floroj, sed ili nur demandis sin, kial la
papagoj estas tiel kriemaj kaj maltrankvilaj.
Ĉu la ĝardencentron nokte eniris ŝtelistoj?
Unu el la laboristoj baldaŭ frapis la pordon
de la oficejo de la ĉefĝardenisto kaj sciigis
lin pri la situacio. La ĉefo volis tuj vidi la
vendohalon propraokule: ĝi aspektis ĝuste
tiel kiel diris la laboristoj. Poste li tuj iris
foliumi siajn katalogojn, ĉar li sciis, ke li
devas rapide mendi novajn artefaritajn plan-
tojn, ĉar povas veni klientoj, ekzemple
alergiuloj, kiuj nepre bezonas tiajn.
Promenantoj en la apuda parko tiutage
trovis plantojn, kiujn ili neniam antaŭe vidis
tie. En la herbejo bluis cejanoj kaj inter la
arbustoj aperis karmezinaj fuksioj. Infanoj
en la kamparo trovis liliojn kaj rozojn,
bovinisto trovis etan palmon en la paŝtejo,
kaj ĉiuj demandis sin, ĉu la klimato subite
plivarmiĝis tiel, ke nun ĝermas kaj kreskas
semoj kaj bulboj, kiujn kunportis turistoj el
foraj landoj. Oni telefonis al la redakcio de
la loka gazeto, kaj la redaktoro venis foti kaj
intervjui la homojn kiuj trovis la ekzotajn
plantojn. La novaĵo estis videbla ankaŭ tele-
vide. Pri tio oni parolis dum du tagoj, sed
post unu semajno la afero interesis neniun.
Oni neniam eksciis, ke la Magiisto helpis al
la artefaritaj floroj ribeli kontraŭ eterna
juneco kaj transformis ilin en verajn vivant-
ajn plantojn.
La plantoj kaj floroj ege ĝuis sian
ŝanĝiĝon. Ili sentis ke al ili kreskis radikoj,
kiuj povis ensorbi akvon sed ankaŭ vundiĝi
kontraŭ ŝtonoj. Tio feliĉigis ilin kvankam
ankaŭ dolorigis. Ili sentis papiliojn tuŝeti ili-
ajn stamenojn kaj burdojn kaj abelojn
grimpi al ilia pistilaro. Ho, kiel tio tiklis ilin!
Ili volis ridegi, sed ili povis nur svingi siajn
korolojn en varmeta vento. Ili aŭdis pepado-
jn de birdetoj, rukuladon de kolomboj kaj
kriojn de korvoj. Vespere ili sentis, ke ili
mem bonodoras. Plej gravis por ili, ke neniu
tago similis al la antaŭa.
La somero finiĝis kaj noktoj fariĝis mal-
helaj kaj malvarmaj. Tiam kelkaj el la
antaŭaj plastofloroj eksopiris pri la ŝirmo de
la ĝardencentro, kiu radiis kiel giganta
lanterno en la foro. Okazis tamen tiel, ke
neniu el ili povis elradikiĝi. Iliaj petaloj for-
falis, la tigoj sekiĝis, flaviĝis kaj falis la
folioj. La plejparto de la plantoj tamen ankaŭ
nun ĝojis. Ili aŭdis siajn semojn tinti en la
sekiĝintaj kapsuloj kaj semujoj. Ili vidis
kelkajn semojn ekflugi. Birdoj alvenis kaj
kaptis semojn en la aero aŭ enbekigis ilin de
sur la grundo. La plantoj ne malĝojis, ili ja
havis tiom multe da semoj! Ili ŝatis la bird-
etojn. Venis ankaŭ tiu, kiu unue rakontis al ili
pri la mondo ekster la ĝardencentro. ĉi
baldaŭ flugos suden, ĉar ĝi ne povus elteni
vintron.
Ankaŭ la Magiisto, antaŭ ol flugi al
Mediteraneo, venis adiaŭi la plantojn, kiujn
li printempe sorĉis. Li konsolis ilin, ke ili
vivis ne vane. E1 la radikoj kaj semoj
rekreskos floroj. Post ok aŭ naŭ monatoj
venos nova varma sezono, lumo kaj pluvo.
La vera vivo eterne daŭros, kaj ĉiam alter-
nos ĝojo kaj malĝojo, dormo kaj maldormo.
A1 la palmeto en la paŝtejo li tamen devis
diri, ke ĝi ne eltenos la nordan vintron, kaj
ĝi respondis, ke ĝi tamen kontentas pri la
semajnoj, kiam ĝi vere vivis.
En la sekva nokto ekblovis glacia vento,
kaj neĝoflokoj ŝirme kovris ĉiujn
kreskaĵojn.
numero 215-216 (2006:5-6)
.amo.
Dmitrij Cibulevskij, Ukrainio
Scivolemo ofte alportas al la
homo malagrablaĵojn, eĉ
danĝeron. Sed malgraŭ tio,
kutime oni riskas, strebas
ekscii ion novan por si. Tiel
oni malkovras diversajn natu-
rajn leĝojn, aperas gravaj
eltrovoj... Ankaŭ mi estas ege
scivolema. Foje preterirante
ian forbrulintan konstruaĵon,
mi tien eniris por simple
rigardi, kio okazis tie, kio
restis. Kaj inter la malpuraĵoj
mi trovis ial sufiĉe bone kon-
serviĝintan lernejanan
maldikan kajeron, nur kies
finaj paĝoj suferis pro la
fajro. Neniu povas diveni, kiu
estis la aŭtoro de tiuj skri-
baĵoj, en kiu instituto studis la
aŭtoro. Pro tio mi riskas pub-
likigi la skribitajn notojn, kiuj
entenas sufiĉe intimajn
detalojn... Jen kio estis en ĝi.
Lundon. la 3-an de sep-
tembro
Mi estas studentino. Por mi
tio estas grava evento en la vivo.
Eble pro tio mi ekdeziris skribi
pri mia studenta vivo notojn en
tiel nomatan taglibron. Certe
estos nur iaj eĉ ne ĉiutagaj notoj
pri la plej gravaj okazintaĵoj.
Hodiaŭ estis la unua tago de
mia lernado en la instituto.
Malgraŭ la lekcioj, ĉiuj gestu-
dentoj plejparte rigardis unu al
la alia, strebante iom konatiĝi.
Ja ni devos lcune studi lcvin lon-
gajn jarojn. Ni ĉiuj venis el
diversaj lernejoj, eĉ aliurbanoj
multas. Kompreneble, ankaŭ la
niveloj de niaj scioj estas diver-
saj. Iu pli profŭnde regas la stu-
dobjekton, iu estas preskaŭ
analfabeta. Ankaŭ laŭaspekte ni
estas diversaj. Urbanoj diferen-
cas de vilaĝanoj; ne per la
vestaĵoj - lastatempe ĉiuj jam
posedas modernajn vestojn, niaj
bazaroj funkcias bone... Kaj la
karakteroj... Certe tio plej
gravas en la interrilatoj.
Vendredon, la 7-an de
septembro
La unua semajno en la institu-
to pasis. La lecionoj tute ne
similas tiujn en la lernejo.
Instruistoj lekcias aŭtomate, ne
atentante, ĉu ni sukcesas ĉion
enkapigi, aŭ bezonatas pli mal-
rapida prezento de la materialo.
Ofte ni devas ŝanĝi aŭditori-
ojn. Sed la paŭzoj ne longe
daŭras. Ni eĉ ne ĉiam sukcesas
manĝeti - malgraŭ tio ke kaf-
ejoj multas, ili estas preskaŭ en
ĉiu etaĝo. Ankaŭ du manĝejoj
konstante funkcias. La instituto
estas grandega konstruaĵo. En
ĝi lernas eble tri-kvar mil stu-
dentoj. Inoj pli multas, ĉar la
estonta profesio “instruisto”
allogas inojn unuavice.
En nia grupo el 30 studentoj
estas nur ses junuloj. Do, se la
instituton oni nomas “la institu-
to de fianĉinoj”, tio eĉ pli
taŭgas por nia grupo. Mi jam
rimarkis, ke ĉiuj ses junuloj
estas jam “distribuitaj” inter
niaj studentinoj. Mi persone ne
“partoprenis” la distribuadon,
eĉ ne interesiĝis pri la knaboj,
des pli tiuj, lciuj estas en nia
grupo, tute ne meritas esti “dis-
tribuitaj”, kompreneble laŭ mia
persona opinio...
Sabaton, la 8-an de sep-
tembro
Hodiaŭ mi ne havis lekciojn.
Mi decidis daŭrigi la hieraŭan
priskribon. Jen do. Temis pri la
junuloj.
En aŭditorioj mi sidas kutime
ne en la unuaj vicoj kaj ne en la
lastaj. Ie meze. Apudas iom
dilceta bone vestita samaĝulino,
loĝanta relative proksime al mi
kaj vizitinta, kiel mi eksciis,
najbaran lernejon. Ni sukcesis
jam konatiĝi, iom ekplaĉi unu al
la alia kaj emas lcune prepari la
hejmtaskojn.
Ankaŭ ŝi ne interesiĝas pri la
junuloj. Ŝi jam havis ne tre
bonan sperton. Malgraŭ la
samaĝeco, ŝi sukcesis jam
edziniĝi kaj... divorci. La eksed-
zo estis ia donĵuano, celanta
nur, evidente, fari iajn “rekord-
ojn” pri siaspecaj “venkoj”.
Rigardinte al niaj junuloj, mia
novkonatino esprimis la opinion
pri ili per unu vorto: “Fi!” Sed
jam de la tria tago ŝi atente ekri-
gardis al nia instruisto pri histo-
rio.
- Kion vi pensas, - demandis
mi. - Li ja pliaĝas pli ol duoble!
- En la personaj rilatoj gravas
ne la aĝo, - respondis ŝi.
Poste mi rimarkis, ke al nia
instruisto pri literaturo inklinas
multaj junulinoj de nia grupo,
kurso kaj de la tuta instituto.
Eble li meritas tion?
Lundon, la 15-an de
oktobro
Pli ol monaton mi nenion
notis en la libreto. La lecionoj
pasis ordinare, sen iaj esceptoj -
profesoroj prelegis siajn studob-
jektojn, oftis seminarioj, dum
lciuj ni prezentadis niajn sci-
ojn... Ankoraŭ nenion mi notis
pri niaj instruistoj, kiuj kon-
stante vizitas nian grupon kaj
strebas doni ian novan materi-
alon, enkapigi al ni ion intere-
san de sia vidpunkto, kaj kon-
troladas niajn sciojn. Fakte tiu
esprimo “strebas doni...” ne
estas ĝusta - certe ili prezentas
ion vere novan kaj interesan.
Sed ĉu ni ĉiam estas pretaj tion
“preni”?
Komence de la oktobro estas
festata unu profesia festo, nome
la Tago de Instruisto. Kutime,
oni solene gratulas siajn instru-
istojn, enmanigante ordinare
florojn. Studentoj ankaŭ de nia
grupo decidis fari la samon. Ni
decidis inter niaj gestudentoj,
kiu kiun gratulos. Ĉiuj ses
knaboj estis plene laborigitaj -
instruistinoj multis, kaj certe
estus pli bone, se ilin gratulus
niaj knaboj... La studentinoj
same ne restis “sen laboro” - ja
en nia grupo ankaŭ instruistoj
lekcias, fakte ili pli multnom-
bris, ol instruistinoj...
Kaj jen min trafis la loto grat-
uli ĝuste la instruiston pri liter-
aturo. Komence mi volis pro-
poni plenumi tiun taskon al mia
najbarino, sed pli poste mi
decidis tamen lasi tion por mi.
Kaj ĉio pasis tre bone. Eĉ vers-
ojn mi citis bele...
Ĉiuj niaj instruistoj havas
sian kromnomon, algluiĝintan
jam antaŭ longa tempo ĉefe pro
iuj karakteraj trajtoj, ekstera
aspekto, iu maniero instrui aŭ
ŝatataj esprimoj dum la instrua-
do. “Dikulino”, “Barbulo”,
“Aŭtomato”, “Okulvitrulo” -
jen estas nur kelkaj kromnomoj
de niaj instruistoj. Interese estas
ankaŭ, eĉ iom strange, ke ĉefe
instruas al ni viroj, sed ne viri-
noj, kiel mi jam indikis pli frue.
28
amo.
numero 215-216 (2006:5-6)
En “la instituto de fianĉinoj”...
Plejparte tio estas mezaĝaj kaj
jam sufiĉe aĝaj personoj, multaj
el lciuj havas jam ian sciencan
gradon - kandidato aŭ doktoro
de iuj sciencoj. Sed estas kelkaj
relative junaj. Mi rimarkis, ke
nek la aĝo, nek la scienca grado
influas la kvaliton de la instrua-
do. Multaj tamen prezentas la
materialon, interesigante la stu-
dentojn, donas iajn faktojn kaj
nuancojn, lciujn ne eblas trovi en
lernoliteraturo.
Sabaton. la 20-an de
oktobro
Pasis ankoraŭ unu semajno.
Ĉi tie mi volus daŭrigi la
priskribon de niaj instruistoj.
Komence de la semajno mi jam
notis, ke niaj instruistoj mal-
same prezentas la materialon.
A1 kellcaj el ili oni kun plezuro
venadas por aŭskulti iliajn
prelegojn, ĉar vere ili faras la
rakontojn kun tioma allogo, ke
ni, la studentoj, sidas “kun
malfermitaj buŝoj”, strebante
enkapigi laŭeble pli multon. Sed
al kelkaj oni venas preskaŭ kon-
traŭvole, nur por ne ricevi pun-
ojn pro la nevizitado de la
lecionoj.
Nia instruisto pri literaturo,
Nikolaj Petroviĉ - interalie tio
estas ĝuste la instruisto, lciun mi
gratulis okaze de lia profesia
festo - ne tiom juna (eble li
havas jam pli ol 40 jarojn), alta,
sportaspekta persono, ŝajne
apartenas nek al tiuj, kiuj rakon-
tas interesege, nek al tiuj, lciuj
prezentas materialon pli mal-
bone, ol ĝi estas priskribita en la
lernolibroj.
Kompreneble, tio al mi ŝajnis
nur dekomence.
Lia monotona voĉo dum la
unuaj minutoj de la leciono tuj
indiferentigis studentojn al liaj
lecionoj. Sed tiel estis nur en la
komencaj minutoj de la leciono.
Poste la situacio plene
ŝanĝiĝadis. Li ĉiam rakontadis
tiom interese, tiom alloge, ke
fakte ĉiuj studentoj kun granda
plezuro kaj atento aŭskultis lin.
Ankaŭ seminariojn li gvidis
profesie.
Hieraŭ li donis al ni la taskon
verki referaĵon pri iu el verlc-
istoj kun proksimuma titolo
“Vivo kaj verkoj de ...”. Ĉiuj
rajtis memstare elekti por si la
temon, alivorte elelcti verkiston,
kies vivon ili volus priskribi. Mi
refoje dankis miajn gepatrojn,
precipe la patron pro tio, ke ili
alkutimigis min multon legi kaj
legi atente. Krome, en la deka
klaso de la lernejo ni jam havis
taskon prepari referaĵon, uzante
plurajn fontojn, kio multe helpis
al mi nun. Unuvorte oni instruis
jam en la lernejo scipovi uzi lit-
eraturon. Mi elektis por mi la
temon “Vladimir Kiriloviĉ
Malik, lia vivo kaj verkoj”. Tiu
verkisto (lia vera nomo estas
Siĉenko, li estas kievano kaj
ĉefe verkis pri historiaj eventoj
en Ukrainio) al mi tre plaĉis. Pli
ĝuste, al mi tre plaĉis liaj
verkoj. Sed estas malfacile trovi
iujn sciindaĵojn pri lia vivo -
mankis literaturo. Sed mi
decidis persiste labori - mi tion
scipovis - kaj prepari bonan
referaĵon.
Vendredon, la 16-an de
novembro
Hodiaŭ mi fordonis al la
instruisto mian referaĵon, pri
kiu, laŭ mia opinio, mi sukcesis.
Tiu “lerneja trejnado”, kiel ni
ĝin nomis inter si, multe helpis
al mi en la laboro. La referaĵo
estis ampleksa, multpaĝa,
havanta plurajn citaĵojn el la
verlcoj de la aŭtoro. Sed kion
diros la instruisto?
Vendredon, la 23-an de
novembro
Hodiaŭ por mi estis vera
festo. Hodiaŭ nia Nikolaj
Petroviĉ anoncis la rezultojn.
Kiom kompatindaj estas tiuj
instruistoj, al lciuj baldaŭ
apartenos ankaŭ mi - dum
nelonga periodo ili devas kon-
troli ĉion, kion preparas la stu-
dentoj aŭ lernantoj. Bone, se
inter tiuj estas “normalaj” per-
sonoj, preparantaj kvalitajn
laborojn. Sed plejparte la
laboroj estas aĉaj. Kaj la instru-
isto devas ĉion ĉi legi... A1 mi
vere estis tre agrable, ke mia
nomo estis menciita kiel la
nomo de studento, preparinta la
plej bonan referaĵon.
- Nia ĉefa tasko estas instrui
al vi, kiel necesas labori kun lit-
eraturo, uzante plurajn fontojn,
helpmaterialon kaj certe pli
multe legi librojn, legi ilin pro-
funde, komprenante, lcion la
aŭtoro volis diri... - tiel komen-
cis sian parolon Nikolaj
Petroviĉ. - Sed vi devas legi ne
nur la beletran literaturon. La
verkoj de kritikistoj same estas
legindaj kaj eĉ legendaj...
- Mi ĝojas, - daŭrigis li, - ke
inter niaj novaj studentoj estas
tiuj, kiuj profŭnde interesiĝas
pri literaturo, ŝatas legi kaj
scipovas labori kun pluraj
fontoj. Jen estas vere laŭdinda
laboro, lcies aŭtoro uzis diver-
sajn fontojn, malgraŭ tio ke la
elektita temo de la referaĵo estis
sufiĉe komplika...
Dum kelka tempo li daŭre
laŭdis mian referaĵon, kio al mi
estis agrabla. Mi sentis, ke mi
vere preparis kvalitan referaĵon,
eble eĉ pli, sed aŭskulti laŭdajn
vortojn pri si estas agrabla
afero...
Poste, survoje hejmen, mi
daŭre pensis pri la pasinta tago
kaj komprenis, ke tiu instruisto
pri literaturo, Nikolaj Petroviĉ
ne plu estas por mi nura instru-
isto. Mi pli kaj pli pensas pri li,
pri lia instruado, pri lia konduto
dum la lecionoj, pri liaj kutimaj
gestoj kaj ŝatataj esprimoj...
Eble ne vane multaj niaj stu-
dentinoj ne estas al li
indiferentaj?
Ĉu mi enamiĝis?..
Sabaton, la 15-an de
decembro
Pasis ankoraŭ preskaŭ tuta
monato. La tagoj similis unu la
alian. Miaj samgrupanoj
komencis prepariĝi por la
renkonto de la Nova Jaro. Ĉe ni,
en nia lando, tiu festo ial estas
escepte ĉarma, kaj ĉiuj homoj
tre ŝatas ĝin. Certe estas tia
tavolo, por kiuj ajna festo estas
preteksto por ne labori, ne lerni,
simple pasigi tempon, ludante
kaj dancante. Ĉi-foje anlcaŭ mi
decidis iom ripozi kaj parto-
preni la komunan festenon.
Falcte, ne tiom granda grupo
decidis komune renkonti la
Novjaron, nur eble deko da per-
sonoj - pli multis, certe, la
knabinoj.
Preskaŭ lastmomente estis
decidite, ke ni invitu ankaŭ du
instruistoj. Inter la invititoj estis
Nikolaj Petroviĉ. Kaj mia lcoro
perdis la trankvilon - ja la etoso
dum la festo estos ne la institu-
ta. Ni dancos, ŝercos, drinkos...
La knaboj sendube jam faris
siajn elektojn, kun kiu ili dan-
cos kaj kiun emos kisi... Sen tio
ja ne povos esti.
Anlcaŭ la knabinoj provis
anticipe “ŝpari” por si eventu-
alan kavaliron. Falcte nur unu
paro estis netuŝebla - ili jam
havis ŝajne profundan senton
kaj eĉ temis pri eventuala
baldaŭa edziĝa festo. Sed ĉiuj
ceteraj...
Ankaŭ ĉi-foje mi ne enmik-
siĝis en tiujn distribuojn. Mi
emis nure ripozi, sed ne strebis
al la amindumado.
Dimanĉon, la 6-an de
januaro
La festo estis sukcesa. Ni ĉiuj
vane estis maltrankvilaj - kaj
knaboj kaj kanbinoj estis egal-
kvantaj. Feliĉe, neniu el nia
kompanio dum la vespero-
nokto ebriiĝis, kio oftas kutime
dum similaj aranĝoj. Mi entute
ne ŝatas ebriulojn, des pli se ili
estas en la sama kompanio. Per
tute aliaj olculoj mi komencis
rigardi al unu el niaj knaboj. Li
vere estis tre klera, konis mult-
ajn anekdotojn, lciujn sukcesis
trafe rakontadi. E1 la invititaj
instruistoj estis nur Nikolaj
Petroviĉ. Iu el la studentinoj
diris al mi, ke li estas solulo. En
lia aĝo... Eble io okazis al li? Ja
laŭ la aspekto li estas brava
viro...
Ni multe dancis. Li scipovas
tre elegante danci kaj ne nur
malnovajn, kiel opinias nuntem-
pa junularo, malmodernajn dan-
cojn - tangon, valson... - sed
anlcaŭ la nuntempajn. Anlcaŭ
tiujn li scipovas danci, bone
sentante muzikan ritmon...
Unuvorte, mi ricevis veran
plezuron de tiu dancado.
Kaj la paroloj... Malgraŭ la
festo, ni multe parolis pri la
lecionoj, pri la institutaj aferoj.
Vere, oni ne vane diras, ke sim-
ilaj aranĝoj donas la eblon tre
bone konatiĝi kun ajna persono.
Ŝajnas, ke mi eksciis pri Nikolaj
Petroviĉ multon. Malgraŭ tio ke
li parolis pri si nenion.
(daŭrigota)
numero 215-216 (2006:5-6)
.amo.
Supernova ne vere superas
Paŭlo Moĵajev; Ukrainio
Supernova. Disko kun 13
titoloj kaj muzikvideo.
Vinilkosmo, Donneville. 2006.
54 min., tekstolibreto.
Tiu ĉi albumo estas la frukto
de trijara kunlaboro inter tri
brazilanoj: Rogener Pavinski
(voĉo kaj baso), Alexandre
Mancini (gitaro) kaj Roĝer
Borĝes (konata ankaŭ kiel DĴ
Roĝer, kiu priumis drumojn kaj
sintezilojn). La albumon kon-
sistigas 13 kantoj kaj - jen sur-
prizo! - vere profesie farita, eĉ
se senartifika, muzikvideo
(muzik-filmeto) spektebla per
komputilo, verŝajne la unua pro-
fesia muzikvideo en Esperanto.
Tamen, krom la muzikvideon, la
albumo proponos al plimulto de
la publiko preskaŭ nenion
elstaran.
Unue, la speco mem de la
muziko - sufiĉe peza roko kun
iom da simfoniaj elementoj,
tamen, iel senorde enplektitaj
en la rokan kanvason - eble ne
estas tro populara eĉ inter la
junularo. Due, ĉiuj kantoj estas
tre monotonaj, ege similaj unu
al la alia; la melodieco preskaŭ
mankas, estas preskaŭ neeble
rekanti la kant-motivon. Trie, la
tekstoj de la albumo estas ege
simplaj, por ne diri primitivaj.
Malgraŭ tio, ke temas jen pri la
amo, jen pri misoj de la moder-
na socio, jen pri alvokoj al la
monda solidaro, la plejparto de
la tekstoj prezentas nur aron de
malfacile kunligeblaj frazoj; mi
persone havis la impreson, ke
la kantoj sonus neniel malpli
bone, se ĉiuj tekstoj estus sim-
pla “la-la-la”, tiom pli, ke la
prononcado de la kantisto tute
ne ĉiam estas klara. En ĉiuj
kantoj la sentekstaj partoj
estas sufiĉe longaj, kun multaj
ripetoj, kio vicfoje substrekas la
poezian subnivelecon de la
albumo. Nu, eble por rok-
muziko la tekstoj ja ne estas tre
gravaj? Ĉu pli gravas la bela
voĉo de la plenumanto? Sed
ankaŭ la kapabloj de la ĉefkan-
tisto estas tute ne admirindaj;
aldone, multaj lokoj, kie
aŭdeblas kelkaj voĉoj, sonas
muzike mise.
Ĉu do io pozitiva? Ja jes. La
sonoj estas tre bonkvalitaj, la
tekstolibreto plaĉa kaj la tekstoj
preskaŭ senriproĉaj lingve.
Ankaŭ la muzikvideo por la
kanto “Pasio en katen’” (inter-
alie, spektebla ĉe
<http://Farbskatol. net>) per
sia nura ĉeesto faras la albu-
mon atentinda. Tamen ĉe fina
pritakso mi persone emas kon-
kludi, ke Supernova ne estis
vere supera: en la mondo estas
verŝajne miloj da bandoj,
prezentantaj simil-specan
muzikon multe pli bone.
Tamen por Esperanto-muziko
la albumo estas certe evento.
Se vi ŝatas pezan rokon -
konatiĝu pli proksime, eble la
disko estos interesa por vi.
^Vnonĉt^
Odesa Somero -
ĉe Pmar’ kaj rivero
Por naturemuloj kaj naturamantoj (sed ne nud-
istoj!); organizas Odesa Junulara Esperanto-
klubo “Verdaĵo”
En julio-aŭgusto 2007, kun speciala turista
priservo por individuoj aŭ malgrandaj grupoj (2-
3 personoj). Ekskursoj al netuŝitaj naturlokoj de
suda Ukrainio: Rivero Dnestro - 2-3-taga
ekskurso, noktumo en tendo aŭ kampa dome-
to; birdoj, akvaj lilioj ktp. Laguno Kujalnik,
“Ukrainia Morta Maro”, saliteco pli ol 100 g/l,
kuracaj ŝlimoj, riĉa naturo - 1-taga ekskurso.
Vilaĝo Vilkovo, “Ukrainia Venecio”, kun kanaloj
anstataŭ stratoj; specifa malnovortodoksa di-
servo - 1-taga ekskurso. Dum prinaturaj ekskur-
soj eblas speciala ĉiĉeronado de profesia orni-
tologo.
En Odeso: ekskurso tra la centro de la bela
urbo; ekskurso al famaj odesaj katakomboj -
subteraj labirintaj galerioj; ekskursoj al odesaj
muzeoj kaj zoologia ĝardeno. Ekskurso al
bestoĝardeno de la urbo Nikolajev, la plej
impona kaj granda en Ukrainio - 1-taga.
Ekskurso al 2,5-jarmila fortikaĵo Tira, kun
restaĵoj de skita tombejo, greka, ĝenova, turka
urboj - 1-taga. La prezo por 10-taga turismado
(loĝado en Odeso, kun ekskursoj) estas 300
eŭroj de unu persono (pagoj surloke). Pliaj
detaloj kaj interkonsentoj: <verda99@mail.ru>,
<verda2004@rambler.ru>.
Rat-man en Esperanto!
© Leo Ortolani, 2006
Estas tradukita en Esperanton de Daniele Binaghi
Pli da informoj pri la projekto RoMEo estas ĉe
<www.pecorElettriche.it/ esperanto/RoMEo/default.asp>
7
4
b
3
2
1 3
S
9
t
*
1
i
i\
7
4
*
5
S
1
4
S
7
2
ft
ĵ
V
H
ĵ
2
1
b
4
: j
1
i
r-
5
■l
0
7
8
6
7'
4
H
■i
1
>
f
' 3
1
1
7
J
1
5
r.
ft
9
1 '
A
5
2
S
‘9
y
.4
7
5
H
¥
4
7
6
5
1
2
4
3
4
S
7
1
2
5
a
B
2
T
J
9
M
1
s
1
G
5
3
4
-¥
0
H
7
7
>
j
5
6
J
6
K
J
"
i
1
4
5
4
-
i ‘
«1
I
■
1
" 7 "
Ĥ
3
1
2
5
ŝ
,6
*
1
9
8
t>
-1
5
1
5
7
6
1
3
J*
8
A
2
30
recenze/kpmikse
numero 215-216 (2006:5-6)
Amo, ĉu granda aŭ malgranda vorto?
Ankaŭ eblas havi, senti amon
al:
Guillermo Bes Salazar, Kubo
Laŭ la silaboj. ĝi jes ja estas
malgranda vorto ĉar ĝi enhavas
nur du silabojn kaj tri literojn,
sed laŭ la difino de la vorto, ĝi
estas granda vorto, ĉar ĝi
havas profundan kaj vastan sig-
nifon.
Laŭ la Plena Vortaro de
Esperanto kun Suplemento,
amo signifas:
- inklino al iu, ŝati kare iun
- ŝati, volonte uzi aŭ fari ion
- havi, senti, porti amon al iu
aŭ io
- kor-inklino, kor-ligiĝo, simpa-
tio.
Kiam oni parolas pri amo,
multaj personoj ofte ekpensas
pri amo inter gefianĉoj aŭ amo
inter geedzoj, sed ili ne estas la
nuraj eblaj amoj en la mondo.
Ekzistas aliaj amoj inter la
homoj, amo eblas inter:
- infanoj
- geamikoj
-familianoj (tio estas, inter
gepatroj kaj gefiloj, geavoj kaj
genepoj, gefratoj, gekuzoj, kaj
tiel plu)
- samlandanoj
- kunlaborantoj
- samklasanoj
- ktp.
- vivo
- homoj
- lando kaj patrio
- profesio (kariero)
- laboro
- naturo (plantoj kaj bestoj).
- ktp.
Ĉiujare en preskaŭ ĉiuj mon-
dopartoj oni festas la Tagon de
la Amo aŭ Tagon de Sankta
Valenteno - multaj personoj
interŝanĝas kisojn, brakumojn,
donacetojn, sed tio plejofte
okazas inter personoj, kiuj amas
unu la alian kiel paro kaj ne kiel
geamikoj, gefratoj, samlan-
danoj, kunlaborantoj ktp.
Same kiel la vorto “amo" lim-
iĝas ne nur al gefianĉoj kaj geed-
zoj, ni devas bone atenti pri tio
kaj plifortigi la amon inter ĉiuj
homoj, inter ĉiuj landoj, plifortigi
la amon al patrio, naturo, kaj
ĝenerale dis-vast-igi kaj planti
amon tra la tuta mondo - tiel la
pli bona mondo eblos por ĉiuj!
fianĉo - estonta edzo
inklino - emo, ŝato
silabo - sono aŭ songrupo, kiun oni
prononcas per unu voĉ-el-laso
simpatio - inklino inter du personoj
pro simileco de gustoj, opinioj ktp.
Ĉu vi serĉas korespondamikon?
Sendu ol Horespondci Servo Mondskolo jenajn detolo-
jn: nomo, adreso, sekso, oĝo, profesio, geedzo stato,
kiom da korespondantoj vi deziros, en kiuj londoj koj pri
kiuj temoj. Kunsendu 2 internaciajn respondkuponojn,
aŭ, se ili ne estas aĉeteblaj en via londo, neuzitan poĝt-
morkon. KSM pludonos viojn informojn al alia(j) kore-
spondemuloĝ), kiu(j) konformas al viaj deziroj. Vi
ricevos rekton respondon. KSM estos servo de Uĉĥ.
Skribu: Korespondo Servo Mondskala, 6.P. 6, FR-55000
longeville-en-Barrois, Francio
Kotiztabelo de UEA por 2007
Lando/valuto
MG
MJ(-T)
MA(-T)
SA
Kto
sz
Aŭstralio/dolaro
15
38
95
57
34
190
Aŭstrio/eŭro
9
23
57
36
22
114
Belgio/eŭro
9
23
57
36
22
114
Brazilo/eŭro
5
12
29
17
10
58
Britio/pundo
6
16
39
24
15
78
Ĉeĥio/krono
200
490
1220
770
460
2440
Danio/krono
70
170
425
270
160
850
Estonio/eŭro
5
12
31
20
12
62
Finnlando/eŭro
9
23
57
36
22
114
Francio/eŭro
9
23
57
36
22
114
Germanio/eŭro
9
23
57
36
22
114
Greklando/eŭro
9
23
57
36
22
114
Hispanio/eŭro
9
23
57
36
22
114
Hungario/forinto
1700
4300
10750
6850
4100
21500
Irlando/eŭro
9
23
57
36
22
114
Islando/eŭro
9
23
57
34
20
114
Israelo/eŭro
7
18
45
27
16
90
Italio/eŭro
9
23
57
36
22
114
Japanio/eno
1400
3400
8500
5100
3000
17000
Kanado/dolaro
14
34
86
52
31
172
Malto/eŭro
6
16
39
24
15
78
Nederlando/eŭro
9
23
57
36
22
114
Norvegio/krono
75
190
470
280
170
940
Nov-Zelando/dolaro
224
18
45
112
67
40
Pollando/zloto
20
50
122
76
46
244
Portugalio/eŭro
9
23
57
36
22
114
Rusio/eŭro
5
12
29
17
10
58
Slovakio/krono
230
570
1425
910
550
2850
Svedio/krono
80
210
530
340
200
1060
Svislando/franko
14
36
90
54
32
180
Usono/dolaro
11
27
67
40
24
134
TARIFO A/eŭro
6
16
39
23
14
78
TARIFO B/eŭro
5
12
29
17
10
58
ALIAJ LANDOJ: Luksemburgio laŭBelgio; San-Marino laŭ Italio; Kipro kaj Slovenio
laŭ Malto; Liĥtenŝtejno laŭ Svislando; Bulgario, Latvio, Litovio kaj Rumanio laŭ
Estonio.
TARIFO A: Honkongo, Korea Respubliko, Singapuro, Sud-Afriko, Tajvano.
TARIFO B: Ĉiuj ceteraj landoj ne jam menciitaj.
MALLONGIGOJ:
MG - Membro kun Gvidlibro
MJ - Membro kun Jarlibro
MJ-T - MJ malpli ol 30-jara (individua membro de TEJO; ricevas ankaŭ la revuon
Kontakto kaj la bultenon TEJO tutmonde)
MA - Membro-Abonanto (ricevas la Jarlibron kaj la revuon Esperanto)
MA-T - MA malpli ol 30-jara (individua membro de TEJO; ricevas ankaŭ la revuon
Kontakto kaj la bultenon TEJO tutmonde)
SA - Simpla abono de revuo Esperanto sen membreco
Kto - Simpla abono de revuo Kontakto
SZ - Societo Zamenhof (subtena kotizo aldone al membrokotizo)
PT - Patrono de TEJO: 3-oblo de MJ (ricevas Kontakto kaj TEJO Tutmonde)
DM - Dumviva Membro: 25-oblo de MA (ricevas dumvive la samon kiel MA)
DMJ - Dumiva Membro kun Jarlibro: 25-oble de MJ (ricevas dumvive la samon kiel
MJ)
Kiel individuaj membroj de TEJO (MJ-T aŭ MA-T) por 2006 estos registritaj tiuj indi-
viduaj membroj de UEA, kiuj estos malpli ol 30-jaraj la lan de januaro 2006 (t. e.
kiuj naskiĝis en 1976 aŭ poste). Ankaŭ Dumvivaj Membroj samtempe membras en
TEJO, dum ili estas malpli ol 30-jaraj.
Eblas aboni ankaŭ al TEJO tutmonde sen membreco en TEJO. La abonprezo estas
duono de la MJ-kotizo por la koncerna lando.
Oni povas pagi pere de la perantoj de UEA, aŭ rekte al UEA per ĝiro al ĝia banka
aŭ poŝta konto, per ĉeko aŭ poŝtmandato, aŭ per kreditkarto.
JUNA AMIKO - internacia e-revuo de ILEI por lernejanoj kaj
komencantoj
- aĝas 30 jarojn kaj aperas 3-foje jare (aprilo, septembro, decembro)
sur po 52 plurkoloraj paĝoj kun plenkoloraj kovriloj;
- havas kunlaborantojn el ĉiuj kvin kontinentoj;
- rabato ĝis 50%!
Karakterizas ĝin:
modela stilo kaj facila lingvafo (1500 vortradikoj sen glosoj), enhavo
tre varia: rakontoj, fabeloj, raporfoj, informoj, interesaĵoj, enigmoj,
kvizoj, versaĵoj, ludoj, kantoj, humuro, lingvaj konsiloj, interkulturo,
kuriozaĵoj, voĉo de legantoj k.a. kun multaj ilustraĵoj.
JUNA AMIKO estas fonto de taŭgaj legaĝoj por komencantoj, fidinda
helpilo por E-kursgvidantoj.
Vizitu nian TTT-ejon: <www.junaamiko.inf.hu> aŭ en <www.lernu.net>!
FfiRIĜU KONSCIfi SUBTCNfiNTO D€ T6JO!
fariĝu patrono de TCJO
Pagante trioblon de violondo AAJ(-T)-kotizo vi
ne nur subtenos lo esperontiston junuloron;
de T0O vi ankaŭ ricevas:
- revuon Honthkto
- bultenon T0O Tutmonde (oĥciala orgono de
T0O)
- okcepton dum lo ĉiujoro Universolo Kongreso
- oliojn loŭokozojn servojn kaj publikigaĵojn
numero 215-216 (2006:5-6)
.informe.
Mia lasta vojago en Afganion
Saidnabi Saidilhomzoda,
Taĝikio
Oni diras, ke se iu unufoje
vizitos Kabulon, li(ŝi) enam-
iĝos al tiu urbo por ĉiam.
Fakte, nun tiu urbo nenion
havas krom detruaĵojn kaj
infekciojn, sed tamen la viv-
stilo, afableco kaj gastamo de
afganoj entuziasmigas la kor-
ojn. Tamen la ĵus diritaj vortoj
rilatas ne ĉiujn afganojn; viziti
la landon estas tre danĝere por
fremduloj, pro tio estas bone
se oni ĉi tie vestos naciajn
afganajn vestaĵojn.
Fine de majo mi denove estis
invitita viziti la Kabulan
Universitaton fare de estimata
s-ro Fukuda Tosihiro el Tokio.
Forflugante el la Duŝanbea
flughaveno kun ioma malfruo
mi iom nervoziĝis, tamen mal-
graŭ la malfruo s-ro Fukuda
renkontis min; la renkontiĝo
kun li estis tre agrabla por mi.
‘ Sekvamatene ni promenis tra la
urbo kaj posttagmeze nj vizitis
la Kabulan Universitaton. Ni
volis renkonti estimatan dr-
inon H. B. Gazanfar, sed pro
sia sanstato ŝi havis ferion, do
ni sukcesis paroli kun ŝi nur
telefone. En la universitato ni
renkontis la instruistojn de la
rusa lingvo kaj inter ili kaj ni
okazis ege agrabla diskuto
rilate al Esperanto. Guste en tiu
universitato mi iam organizis
la kurson de Esperanto; estis
proponoj ripeti ĝin, do eble la
kurso iam okazos denove.
Sekvatage ni ekvojaĝis al
Bamijano per aŭto. La vojo
estas 8 horojn longa; dum la
vojaĝo oni povas vidi belegajn
verdajn pejzaĝojn kaj multajn
historiajn lokojn, kiuj apartenas
al antikvaj pratemp
estas “Ŝahre Zu^,
kiu situas sur monto kaj estas
tre antikva, tamen, nun estas
danĝere viziti ĝin pro minoj,
kiujn lasis taliboj. Oni ĉie
povas vidi ruĝ-farbitajn ŝtono-
jn, kiuj signifas min-danĝeron.
Preterveturante la belajn pejza-
ĝojn oni povas vidi ankaŭ mul-
tegajn tombejojn kaj solajn
tombojn, kaj ĉe vido de ili oni
povas ekaŭdi en la animo la
voĉkriojn de la ĉi-tieaj ŝtonoj,
arboj kaj plantoj: “Sufiĉas mil-
ito, sufiĉas frat-mortigado, kial
vi mortigas unu la aliajn tiel,
kiel eĉ bestoj ne faras tion?”.
Bedaŭrinde, multaj homoj ne
povas aŭdi tiujn kriojn pro sur-
deco de la animo.
Bamijano estas ege bela his-
toria loko, mi vidis ĉi tie pejza-
ĝojn, kiujn mia kapo eĉ ne
imagis. Tagmanĝante ni vizitis
Bamijanan Universitaton, kie
ni fotiĝis, kaj s-ro Fukuda
donacis multajn lernolibrojn al
universitata instruisto s-ro
Gulomali. Poste ni vizitis histo-
riajn Budho-lokojn. Estis du
statuoj de Budho: “Malgranda
Budho” kaj “Granda Budho”,
kiujn rompis taliboj, kaj nun en
tiu loko multas laborantoj de
Unesco, kiuj faras la ripar-
laborojn. Ankaŭ ĉi tie oni povas
vidi ruĝajn ŝtonojn, kiuj
“diras”: zorgu pri vi mem.
Bamijanaj homoj estas labore-
maj, simplaj kaj pacamaj.
ĝas proksime al mon-
antaŭe en pratempoj
homoj loĝis en kavemoj, tamen
bedaŭrinde, ĝis nun oni povas
vidi ege mizerajn familiojn,
kiuj loĝas en la samaj kavernoj,
iom moderniginte ilin.
Post Bemijano ni ekveturis
al Band-e Amir laŭ la longa
montara vojo. Tamen, kiam vi
atingas la lokon, vi forgesas la
longecon de la vojo pro
belaĵoj, kiujn vi vidas. Ŝajnas
al vi, ke vi estas en iu
Montenegra loko, dum la ruĝaj
montoj memorigas iun mek-
sikan pejzaĝon kun indianoj,
kiujn vi spektis en diversaj fil-
moj. S-ro Fukuda faris multajn
fotojn, ĉiuj fotoj estas multval-
oraj por li, li ĉiam uzis/as la
esprimon “multekostaj fotoj”.
En Band-e Amir estas kvin
lagoj kun diversaj nomoj, ni
uzis boaton kaj povis vidi kvar
el ili, sed la kvinan ni ne
esploris pro serpento-danĝero.
Antaŭ la rea vojo al ni
okazis ridinda situacio. Pro
malvarma vetero s-ro Fukuda
aĉetis du sveterojn kaj unu li
donis al mi. Ni surmetis ilin,
promenis, vespermanĝis, fiere
fotiĝis kaj sekvamatene ekve-
turis al Kabulo. Dum la vojo
nia ŝoforo informis nin, ke tiuj
sveteroj estas porvirinaj, kaj ni
ridante demetis ilin. Finfine ni
atingis Kabulon, kvankam
nian aŭton kelkfoje haltigis
policistoj por kontrolo.
Kaj fine venis la adiaŭa
momento, kaj post unusemaj-
na vojaĝo ni devis reveni al
niaj landoj. Mi estis kaj estas
ege danka al s-ro Fukuda pro
ĉiuj liaj noblaj klopodoj rilate
al afganaj esperantistoj; aparta
sincera danko al li - pro lia
invito; ja ĉio, kion mi vidis,
ĉiuj amikoj, kiujn mi havas tie
- ĉio ĉi okazis dank’ al li.
Fotoj: Fukuda Tosihiro,
Japanio